본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

PEM71 (프로필 보기) 2014년 8월 25일 오전 9:56:04

Kvankam mi scias, ke vivo sen tabloj estus iomete malfacila, mi elektas la vorton fablo. La kialo? Mi interesiĝas pri literaturo.

Universala kongreso aŭ Somera Esperanto studado?

gordonflanagan (프로필 보기) 2014년 8월 25일 오전 10:12:08

Sekvonta jaro ni esperos viziti la Universalan Kongreson en Lille.

primuso aŭ primolo

dobri (프로필 보기) 2014년 8월 25일 오후 2:41:49

Anstataŭ primuso mi preferas veran fornelon, tamen primolo plaĉas al mi.

Pirogo aŭ pirolo?

vincas (프로필 보기) 2014년 8월 25일 오후 7:47:21

Pirogo, ĉar tiun vorton mi jam konas.

Danio aŭ Norvegio

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 25일 오후 8:37:10

Mi preferas Danio, ĉar la distanco estas malpli longa ol al Norvegio.

eta aŭ eĝa?

PEM71 (프로필 보기) 2014년 8월 25일 오후 8:44:47

Mi elektas "eta", ĉar en la ĉeĥa oni diras: kio estas eta, tio estas bela.

Hararo aŭ homaro?

vincas (프로필 보기) 2014년 8월 26일 오전 6:34:42

Homaro ne ĉiam agas saĝe, sed el siaj eraroj ni povas lerni.

sablohorloĝo aŭ sabloŝtormo

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 26일 오전 6:36:19

Ĉiu ano de la homaro havas hararon.

kvarto aŭ parto?

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 26일 오전 6:40:26

Sabloŝtormo estas danĝera kaj sablohorloĝo estas helpilo, tial mi elektas "sablohorloĝo".

kvarto aŭ parto?

dobri (프로필 보기) 2014년 8월 26일 오후 2:59:11

Kvarto estas multsignifa, tial pli plaĉas al mi parto.

Malbelulino aŭ malbonulino?

다시 위로