Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

PEM71 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 09:56:04

Kvankam mi scias, ke vivo sen tabloj estus iomete malfacila, mi elektas la vorton fablo. La kialo? Mi interesiĝas pri literaturo.

Universala kongreso aŭ Somera Esperanto studado?

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 10:12:08

Sekvonta jaro ni esperos viziti la Universalan Kongreson en Lille.

primuso aŭ primolo

dobri (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 14:41:49

Anstataŭ primuso mi preferas veran fornelon, tamen primolo plaĉas al mi.

Pirogo aŭ pirolo?

vincas (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 19:47:21

Pirogo, ĉar tiun vorton mi jam konas.

Danio aŭ Norvegio

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 20:37:10

Mi preferas Danio, ĉar la distanco estas malpli longa ol al Norvegio.

eta aŭ eĝa?

PEM71 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 20:44:47

Mi elektas "eta", ĉar en la ĉeĥa oni diras: kio estas eta, tio estas bela.

Hararo aŭ homaro?

vincas (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-26 06:34:42

Homaro ne ĉiam agas saĝe, sed el siaj eraroj ni povas lerni.

sablohorloĝo aŭ sabloŝtormo

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-26 06:36:19

Ĉiu ano de la homaro havas hararon.

kvarto aŭ parto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-26 06:40:26

Sabloŝtormo estas danĝera kaj sablohorloĝo estas helpilo, tial mi elektas "sablohorloĝo".

kvarto aŭ parto?

dobri (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-26 14:59:11

Kvarto estas multsignifa, tial pli plaĉas al mi parto.

Malbelulino aŭ malbonulino?

Reen al la supro