Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

ratkaptisto (Mostra el perfil) 26 d’agost de 2014 19.55.08

Malbelulino povas esti bona virino, malbonulino havas malbonan hxrakteron kaj povas esti bela aŭ malbela. Mia elekto estus "malbelulino". Mia edzino (ŝi ne legos tion) estas samtempe belulino kaj bonulino.

Dankon, dobri, pro tiu tasko. ☺

puno aŭ punto?

PEM71 (Mostra el perfil) 26 d’agost de 2014 22.30.12

Mi elektas la vorton "puno", ĉar mi ŝatas la romanon Krimo kaj puno de F. Dostojevskij.

Rusio aŭ Usono?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 27 d’agost de 2014 6.16.46

Se mi legas tiujn vortojn sur tabelo, mi unŭe legas "Rusio", tial tiu vorto estas mia elekto.

foto aŭ loto?

vincas (Mostra el perfil) 27 d’agost de 2014 8.01.17

Mi havas multe da belaj fotoj.

porko aŭ porti

dobri (Mostra el perfil) 27 d’agost de 2014 18.47.34

Mia elekto estas porko, ĉar mi ŝatas porkaĵon.

Memfido aŭ memhelpo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 28 d’agost de 2014 18.52.45

Memhelpo funkcias plej bone per memfido.

birdo aŭ brido?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 29 d’agost de 2014 6.49.45

Benko, ĉar mi povas ripozi dum migrado.

konto aŭ ponto?

moorle (Mostra el perfil) 29 d’agost de 2014 10.26.49

Mi elektas ponto, ĉar mi loĝas proxime de la rivero Weser kaj mi ŝatas la pontojn super la Weser.

Pavo aŭ pado ?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 29 d’agost de 2014 13.48.07

Mi estas bestamiko, tial mi elektas "pavo".

povo aŭ provo?

PEM71 (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2014 10.55.13

Oni unue devas provi ion fari, por ke oni vidu, ĉu oni tion povas fari. Mi do elektas la vorton provo.

Ĉu bildo aŭ foto?

Tornar a dalt