Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-26 19:55:08

Malbelulino povas esti bona virino, malbonulino havas malbonan hxrakteron kaj povas esti bela aŭ malbela. Mia elekto estus "malbelulino". Mia edzino (ŝi ne legos tion) estas samtempe belulino kaj bonulino.

Dankon, dobri, pro tiu tasko. ☺

puno aŭ punto?

PEM71 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-26 22:30:12

Mi elektas la vorton "puno", ĉar mi ŝatas la romanon Krimo kaj puno de F. Dostojevskij.

Rusio aŭ Usono?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-27 06:16:46

Se mi legas tiujn vortojn sur tabelo, mi unŭe legas "Rusio", tial tiu vorto estas mia elekto.

foto aŭ loto?

vincas (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-27 08:01:17

Mi havas multe da belaj fotoj.

porko aŭ porti

dobri (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-27 18:47:34

Mia elekto estas porko, ĉar mi ŝatas porkaĵon.

Memfido aŭ memhelpo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-28 18:52:45

Memhelpo funkcias plej bone per memfido.

birdo aŭ brido?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 06:49:45

Benko, ĉar mi povas ripozi dum migrado.

konto aŭ ponto?

moorle (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 10:26:49

Mi elektas ponto, ĉar mi loĝas proxime de la rivero Weser kaj mi ŝatas la pontojn super la Weser.

Pavo aŭ pado ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 13:48:07

Mi estas bestamiko, tial mi elektas "pavo".

povo aŭ provo?

PEM71 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 10:55:13

Oni unue devas provi ion fari, por ke oni vidu, ĉu oni tion povas fari. Mi do elektas la vorton provo.

Ĉu bildo aŭ foto?

Reen al la supro