前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

ratkaptisto (顯示個人資料) 2014年8月26日下午7:55:08

Malbelulino povas esti bona virino, malbonulino havas malbonan hxrakteron kaj povas esti bela aŭ malbela. Mia elekto estus "malbelulino". Mia edzino (ŝi ne legos tion) estas samtempe belulino kaj bonulino.

Dankon, dobri, pro tiu tasko. ☺

puno aŭ punto?

PEM71 (顯示個人資料) 2014年8月26日下午10:30:12

Mi elektas la vorton "puno", ĉar mi ŝatas la romanon Krimo kaj puno de F. Dostojevskij.

Rusio aŭ Usono?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2014年8月27日上午6:16:46

Se mi legas tiujn vortojn sur tabelo, mi unŭe legas "Rusio", tial tiu vorto estas mia elekto.

foto aŭ loto?

vincas (顯示個人資料) 2014年8月27日上午8:01:17

Mi havas multe da belaj fotoj.

porko aŭ porti

dobri (顯示個人資料) 2014年8月27日下午6:47:34

Mia elekto estas porko, ĉar mi ŝatas porkaĵon.

Memfido aŭ memhelpo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2014年8月28日下午6:52:45

Memhelpo funkcias plej bone per memfido.

birdo aŭ brido?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2014年8月29日上午6:49:45

Benko, ĉar mi povas ripozi dum migrado.

konto aŭ ponto?

moorle (顯示個人資料) 2014年8月29日上午10:26:49

Mi elektas ponto, ĉar mi loĝas proxime de la rivero Weser kaj mi ŝatas la pontojn super la Weser.

Pavo aŭ pado ?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2014年8月29日下午1:48:07

Mi estas bestamiko, tial mi elektas "pavo".

povo aŭ provo?

PEM71 (顯示個人資料) 2014年8月30日上午10:55:13

Oni unue devas provi ion fari, por ke oni vidu, ĉu oni tion povas fari. Mi do elektas la vorton provo.

Ĉu bildo aŭ foto?

回到上端