Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 17. sep. 2014 15.19.00

Griotbrando certe bongustas. Tial kirŝo.

Muskedisto aŭ musketero?

Clarence666 (Vise profilen) 17. sep. 2014 16.09.48

> Muskedisto aŭ musketero?

Mi prenas la BUK-raketon. ridulo.gif Certege musketero disponas gxin.

BUKO aux KUKO ???

dobri (Vise profilen) 17. sep. 2014 17.17.39

Kuko, ĉar ĝi estas manĝebla.

Martelo aŭ martiro?

moorle (Vise profilen) 18. sep. 2014 19.30.20

Mi elektas martelon,ĉar estas grava ilaro.

saĝa aŭ sana ?

ratkaptisto (Vise profilen) 19. sep. 2014 18.43.19

Mi estas sana kaj mi pensas, ke mi ankaŭ estas iomete saĝa. Sed "sana" estas plej grava.

somero aŭ aŭtuno?

moorle (Vise profilen) 19. sep. 2014 18.58.21

Mi ŝatas ambaŭ,sed multaj homoj preferas someron.

tino aŭ timo ?

dobri (Vise profilen) 21. sep. 2014 18.57.07

Tinon mi kutime ne bezonas (eble tineton por kolekti falintajn pomojn sub arboj), tial mi preferas timon. Ankaŭ pro tio, ke mi jam de longe timas nenion!

Monedo aŭ monelo?

moorle (Vise profilen) 21. sep. 2014 19.02.22

Mi elektas monelon, ĉar mi ne ŝatas monedon.

forno aŭ forto?

dobri (Vise profilen) 21. sep. 2014 19.06.40

Plimulto da homoj preferas forton, ĉar forno necesas precipe por vintro.

Magazino aŭ magazeno?

kosmik (Vise profilen) 21. sep. 2014 20.40.24

Magazeno, ĉar tie mi ĉiam aĉetas manĝaĵon kaj nur iufoje magazinojn.

Piro aŭ pizo?

Tilbage til start