Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 6311
Lingvo: Esperanto
dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-25 20:27:26
Rogir:Nomon havas ĉiuj homoj, sed mi havas ankaŭ la domon. Tial mi tamen preferas nomon.
Nomo aǔ domo?
Komo aŭ pomo?
Hispanio (Montri la profilon) 2009-novembro-27 00:04:43
Slango aŭ slingvo?
dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-28 16:58:54
Solo aŭ sono?
Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-28 17:19:41
æ aǔ å?
dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-28 18:36:09
Rogir:Ĉar mi preferas aliajn vokalojn, tial mi prefere elektus normalan "a". Nun å.
æ aǔ å?
Inko aŭ ingo?
Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-28 19:28:39
dobri:Inko por skribi esperante!
Inko aŭ ingo?
Ĉajkovski aŭ Madonna?
dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-29 06:26:18
Celo aŭ ĉelo?
horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-29 12:11:23
dobri:Certe Ĉajkovskij.Ĉelo, ĉar mi ĵus legis la romanon "Der Schwarm" (La svarmo), en kiu inteligentaj ĉeloj decidas forigi la homaron. La ĉeloj savas siajn memorojn en la DNA kaj interŝanĝas tiujn informojn kiam ili kuniĝas. Pri la libro baldaŭ aperos holivuda filmo.
Celo aŭ ĉelo?
Ĉu povus esti, ke jam ekzistas inteligenta vivo en la maro aŭ ĉu tio estas ne ebla?
dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-29 15:20:32
horsto:Laŭ mia opinio en teraj maroj ne ekzistas inteligenta vivo laŭ niaj kriterioj. Se ĝi ekzistus, tiam ĝi jam estus malkovrita. Alia afero estas inteligenteco de delfenoj. Ili estas inteligentaj alimaniere ol la homoj, sed malfacilas aserti, ke la homa inteligenteco estas pli bona. La ilia estas simple la alia.
Ĉu povus esti, ke jam ekzistas inteligenta vivo en la maro aŭ ĉu tio estas ne ebla?
Intenca aŭ intensa?
dobri (Montri la profilon) 2009-decembro-01 16:32:45
Mi preferas manĝi kanapon (panon) ĉetable. Poste mi ekkuŝos sur molan kanapon (sofon).
Kabano aŭ kanabo?