目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2009年11月25日 20:27:26

Rogir:
Nomo aǔ domo?
Nomon havas ĉiuj homoj, sed mi havas ankaŭ la domon. Tial mi tamen preferas nomon.

Komo aŭ pomo?

Hispanio (プロフィールを表示) 2009年11月27日 0:04:43

Pomo, ĉar tion oni povas manĝi.

Slango aŭ slingvo?

dobri (プロフィールを表示) 2009年11月28日 16:58:54

Por ambaŭ vortoj "lango" kaj "lingvo" ekzistas la sama termino en la ĉeĥa. Do mi opinias, ke vi formis neologismon "slingvo" laŭ ekzistanta "slango". Ĉar dume "slingvo" signifas nenion, tial mi elektas slangon, la lingvon de iu grupo.

Solo aŭ sono?

Rogir (プロフィールを表示) 2009年11月28日 17:19:41

Sen sono estas ĉio silenta. Sonon mi elektas!
æ aǔ å?

dobri (プロフィールを表示) 2009年11月28日 18:36:09

Rogir:
æ aǔ å?
Ĉar mi preferas aliajn vokalojn, tial mi prefere elektus normalan "a". Nun å.

Inko aŭ ingo?

Eddycgn (プロフィールを表示) 2009年11月28日 19:28:39

dobri:
Inko aŭ ingo?
Inko por skribi esperante!

Ĉajkovski aŭ Madonna?

dobri (プロフィールを表示) 2009年11月29日 6:26:18

Certe Ĉajkovskij.

Celo aŭ ĉelo?

horsto (プロフィールを表示) 2009年11月29日 12:11:23

dobri:Certe Ĉajkovskij.
Celo aŭ ĉelo?
Ĉelo, ĉar mi ĵus legis la romanon "Der Schwarm" (La svarmo), en kiu inteligentaj ĉeloj decidas forigi la homaron. La ĉeloj savas siajn memorojn en la DNA kaj interŝanĝas tiujn informojn kiam ili kuniĝas. Pri la libro baldaŭ aperos holivuda filmo.

Ĉu povus esti, ke jam ekzistas inteligenta vivo en la maro aŭ ĉu tio estas ne ebla?

dobri (プロフィールを表示) 2009年11月29日 15:20:32

horsto:
Ĉu povus esti, ke jam ekzistas inteligenta vivo en la maro aŭ ĉu tio estas ne ebla?
Laŭ mia opinio en teraj maroj ne ekzistas inteligenta vivo laŭ niaj kriterioj. Se ĝi ekzistus, tiam ĝi jam estus malkovrita. Alia afero estas inteligenteco de delfenoj. Ili estas inteligentaj alimaniere ol la homoj, sed malfacilas aserti, ke la homa inteligenteco estas pli bona. La ilia estas simple la alia.

Intenca aŭ intensa?

dobri (プロフィールを表示) 2009年12月1日 16:32:45

Intenca signifas konscia. Povas esti bonintenca aŭ malica.

Mi preferas manĝi kanapon (panon) ĉetable. Poste mi ekkuŝos sur molan kanapon (sofon).

Kabano aŭ kanabo?

先頭にもどる