ปิด
Max. 500 messages.
ข้อความ 6311
ภาษา: Esperanto
dobri (แสดงโปรไฟล์) 25 พฤศจิกายน 2009, 20:27:26
Rogir:Nomon havas ĉiuj homoj, sed mi havas ankaŭ la domon. Tial mi tamen preferas nomon.
Nomo aǔ domo?
Komo aŭ pomo?
Hispanio (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2009, 00:04:43
Slango aŭ slingvo?
dobri (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2009, 16:58:54
Solo aŭ sono?
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2009, 17:19:41
æ aǔ å?
dobri (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2009, 18:36:09
Rogir:Ĉar mi preferas aliajn vokalojn, tial mi prefere elektus normalan "a". Nun å.
æ aǔ å?
Inko aŭ ingo?
Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2009, 19:28:39
dobri:Inko por skribi esperante!
Inko aŭ ingo?
Ĉajkovski aŭ Madonna?
dobri (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2009, 06:26:18
Celo aŭ ĉelo?
horsto (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2009, 12:11:23
dobri:Certe Ĉajkovskij.Ĉelo, ĉar mi ĵus legis la romanon "Der Schwarm" (La svarmo), en kiu inteligentaj ĉeloj decidas forigi la homaron. La ĉeloj savas siajn memorojn en la DNA kaj interŝanĝas tiujn informojn kiam ili kuniĝas. Pri la libro baldaŭ aperos holivuda filmo.
Celo aŭ ĉelo?
Ĉu povus esti, ke jam ekzistas inteligenta vivo en la maro aŭ ĉu tio estas ne ebla?
dobri (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2009, 15:20:32
horsto:Laŭ mia opinio en teraj maroj ne ekzistas inteligenta vivo laŭ niaj kriterioj. Se ĝi ekzistus, tiam ĝi jam estus malkovrita. Alia afero estas inteligenteco de delfenoj. Ili estas inteligentaj alimaniere ol la homoj, sed malfacilas aserti, ke la homa inteligenteco estas pli bona. La ilia estas simple la alia.
Ĉu povus esti, ke jam ekzistas inteligenta vivo en la maro aŭ ĉu tio estas ne ebla?
Intenca aŭ intensa?
dobri (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2009, 16:32:45
Mi preferas manĝi kanapon (panon) ĉetable. Poste mi ekkuŝos sur molan kanapon (sofon).
Kabano aŭ kanabo?