Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2010-marto-20 14:32:49

Trajno, ĉar mi ne ŝatas longan tajpadon.

Naskiĝinto aŭ mortiĝonto?

Rogir (Montri la profilon) 2010-marto-20 21:02:30

Ni ĉiuj estas ambaŭ, sed mi preferas vidi la bonan flankon de aferoj, do naskiĝinto.

Skribi aŭ tajpi?

Felis (Montri la profilon) 2010-marto-20 22:39:04

Rogir:Ni ĉiuj estas ambaŭ, sed mi preferas vidi la bonan flankon de aferoj, do naskiĝinto.

Skribi aŭ tajpi?
Tajpi.

Kuri aŭ veturi?

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-20 22:49:32

Felis:Kuri aŭ veturi?
Kuri ja estas pli sana, sed veturi pli rapida.
Veturante nur per biciklo, mi elektas veturi.

Ĉu nobelo aŭ laboristo?

Allan Argolo (Montri la profilon) 2010-marto-21 01:36:13

Espi:Ĉu nobelo aŭ laboristo?
Laboristo, ĉar estas la plej malriĉaj kiuj vere konstruas kaj subtenas la mondon.

libro aŭ komputilo?

dobri (Montri la profilon) 2010-marto-21 05:59:43

Komputilo, ĉar ĝi povas enhavi milojn da libroj.

Selo aŭ semo?

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-21 11:59:47

dobri:Selo aŭ semo?
Rajdi vi ankaŭ povas sen selo, sed el semo kreskas nutraĵo por transvivi.
Pro tio mi elektas semo.

Ĉu abako aŭ glitkalkulilo?

Leporino (Montri la profilon) 2010-marto-24 22:16:52

Ĉu mi ankaŭ povas selekti nenion? senkulpa.gif

Mi kutime ne uzas nek abako nek glitkalkulilo. Sed mi elektas abako ĉar la vorto estas pli bela. okulumo.gif

Ĉu ĵogo aŭ norda irado?

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-24 22:57:57

Leporino:Ĉu ĵogo aŭ norda irado?
Norda irado, ĉar ĝi estas pli sana por la genuoj kaj piedartikoj.

Ĉu detektiva romano aŭ amrakonto?

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2010-marto-25 08:21:42

Detektivromano - ĉar amrakonto estas tro virineca por mi.

Glacihokeo aŭ futbalo?

Reen al la supro