ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

Filu (نمایش مشخصات) 20 مارس 2010،‏ 14:32:49

Trajno, ĉar mi ne ŝatas longan tajpadon.

Naskiĝinto aŭ mortiĝonto?

Rogir (نمایش مشخصات) 20 مارس 2010،‏ 21:02:30

Ni ĉiuj estas ambaŭ, sed mi preferas vidi la bonan flankon de aferoj, do naskiĝinto.

Skribi aŭ tajpi?

Felis (نمایش مشخصات) 20 مارس 2010،‏ 22:39:04

Rogir:Ni ĉiuj estas ambaŭ, sed mi preferas vidi la bonan flankon de aferoj, do naskiĝinto.

Skribi aŭ tajpi?
Tajpi.

Kuri aŭ veturi?

Espi (نمایش مشخصات) 20 مارس 2010،‏ 22:49:32

Felis:Kuri aŭ veturi?
Kuri ja estas pli sana, sed veturi pli rapida.
Veturante nur per biciklo, mi elektas veturi.

Ĉu nobelo aŭ laboristo?

Allan Argolo (نمایش مشخصات) 21 مارس 2010،‏ 1:36:13

Espi:Ĉu nobelo aŭ laboristo?
Laboristo, ĉar estas la plej malriĉaj kiuj vere konstruas kaj subtenas la mondon.

libro aŭ komputilo?

dobri (نمایش مشخصات) 21 مارس 2010،‏ 5:59:43

Komputilo, ĉar ĝi povas enhavi milojn da libroj.

Selo aŭ semo?

Espi (نمایش مشخصات) 21 مارس 2010،‏ 11:59:47

dobri:Selo aŭ semo?
Rajdi vi ankaŭ povas sen selo, sed el semo kreskas nutraĵo por transvivi.
Pro tio mi elektas semo.

Ĉu abako aŭ glitkalkulilo?

Leporino (نمایش مشخصات) 24 مارس 2010،‏ 22:16:52

Ĉu mi ankaŭ povas selekti nenion? senkulpa.gif

Mi kutime ne uzas nek abako nek glitkalkulilo. Sed mi elektas abako ĉar la vorto estas pli bela. okulumo.gif

Ĉu ĵogo aŭ norda irado?

Espi (نمایش مشخصات) 24 مارس 2010،‏ 22:57:57

Leporino:Ĉu ĵogo aŭ norda irado?
Norda irado, ĉar ĝi estas pli sana por la genuoj kaj piedartikoj.

Ĉu detektiva romano aŭ amrakonto?

FrankoVoglero (نمایش مشخصات) 25 مارس 2010،‏ 8:21:42

Detektivromano - ĉar amrakonto estas tro virineca por mi.

Glacihokeo aŭ futbalo?

بازگشت به بالا