Al la enhavo

Kial estas uzinta "n" en ĉi tio frazo?

de reza_k, 2022-marto-16

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-marto-18 09:43:54

@amigueo:

1) “ken” - ?
2) Nekomprenebla. Por kio akuzativo?
3) “ke”? ...antaŭ ĝia subakviĝo…antaŭ kiam ĝi subakviĝis – tiel ŝajnas bone
4) Bone!
5) Logike sensenca! Se vi volus uzi disde, devus esti malantaŭ/post unu monato disde ĝia subakviĝo
6) Kiam? Reapero antaŭas unu monaton ĝian subakviĝon – La frazo konsternas min. Mi preferus, ekz.: Reapero antaŭas je unu monato (unumonate) al ĝia subakviĝo (antaŭi – verbo netransitiva)
7) Kiam? Reapero unu monaton antaŭas ĝian subakviĝon… antaŭas al ĝia subakviĝo – sen n kaj kun al!

Tio estas nur miaj nefekulaj opinioj! Ne alprenu ilin kiel kredeblajn!

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-18 10:05:27

@StefKo

Atentu ke miaj komentoj ne estas por komencantoj.

1) KEN estas nur provo pliklarigi kaj plireguligi (igi gxin lauxa je pli simpla regulo).
2) tiun -n povas anstatauxi DE (ekde, disde)
3) "Antaux kiam" senprobleme povas simpligxi al "antaux ke"
5) tio dependas de la ira senco en la tempo. Por rememori oni avancas al plifruo tiel ke GXIS estas plifrua okazo ol EKDE.
6) Mi konsentas ke JE kaj AL povas malsargxi -N, sed EO akceptas tiujn du rolojn de -N, ecx samtempe.
7) Samkiel punkto 6

Metsis (Montri la profilon) 2022-marto-18 15:50:57

@reza_k

Unue temas pri unu frazo, la komo estas devojaĝiga. Ĉiu frazo havu unu subjekton (kiu kompreneble povas esti listo aŭ io simila). Kiel mi jam diris, "unu monaton" estas tempomezuro en ĉi tiu frazo. Ĝi montras, kiom da tempo pasis inter du okazaĵoj. Jen tiuj okazaĵoj estas "ĉi tio" kaj la subakiĝo. Se vi nepre volas esprimi tion sen la akuzativo (sed mi ne komprenas kial vi eĉ volus), vi iel devas meti la esprimon "unu monato" al alia rolo ol de la subjekto. Ekzemple en la frazo
 
  • Unu monato ne estas sufiĉe longa tempo por…
La esprimo havas rolon de la subjekto. Ne ekzistas prezica prepozicio, kiu montrus tempon inter du okazaĵoj, do oni devas uzi je, kiel Altibrilas jam montris. Sed tio ne estas kutima maniero, do uzu la akuzativon.

Atentu, ke la proponoj de Amigueo ofte estas, he, fantaziaj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-marto-18 17:19:15

Ĉiu rajtas imagi reformproponojn pri la lingvo kaj eĉ skribi pri ili, sed tamen estus ĝentile por la komencantoj kiuj uzas tiun paĝaron por lerni la lingvon, averti ilin, ke ne temas pri fundamenta/normala esperanto.

Oni memoru, ke duobla akuzativo en la sama subfrazo estas malkonsilinda, kaj oni prefere uzu aliajn formojn

Li manĝigas la bebon pri la supo
Li manĝigas la supon al la bebo
Li piediris unu horon
Li piediris hejmen dum unu horo
Tertremo okazigis katastrofon je unu monato antaŭe
ktp.

reza_k (Montri la profilon) 2022-marto-18 17:34:38

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-18 18:36:25

Atentu ke miaj komentoj ne estas por komencantoj!

@Altebrilas
Mi pensas ke kelkaj miaj proponoj ne estas reformoj sed stilaj preferoj.

a/ antaux kiam vs antaux ke.
Ne estas ili tute ekvivalentaj tamen "antaux ke" povas anstatauxi "antaux kiam" cxiam ke baza ambiguo spaca/tempa de "antaux" malaperas pro konteksto.
Laux mi, "antaux (tio) ke" plitauxgas ol "antaux ol", plisimple regula.

reza_k (Montri la profilon) 2022-marto-18 18:40:42

Metsis:@reza_k

Unue temas pri unu frazo, la komo estas devojaĝiga. Ĉiu frazo havu unu subjekton (kiu kompreneble povas esti listo aŭ io simila). Kiel mi jam diris, "unu monaton" estas tempomezuro en ĉi tiu frazo. Ĝi montras, kiom da tempo pasis inter du okazaĵoj. Jen tiuj okazaĵoj estas "ĉi tio" kaj la subakiĝo. Se vi nepre volas esprimi tion sen la akuzativo (sed mi ne komprenas kial vi eĉ volus), vi iel devas meti la esprimon "unu monato" al alia rolo ol de la subjekto. Ekzemple en la frazo
 
  • Unu monato ne estas sufiĉe longa tempo por…
La esprimo havas rolon de la subjekto. Ne ekzistas prezica prepozicio, kiu montrus tempon inter du okazaĵoj, do oni devas uzi je, kiel Altibrilas jam montris. Sed tio ne estas kutima maniero, do uzu la akuzativon.

Atentu, ke la proponoj de Amigueo ofte estas, he, fantaziaj.
Honeste, la frazo skribas en mia gepatra lingvo (persa) ekzakte kiel esperanto, krom la akuzativa signo (t.e. N). Do, mi volis scii pli pri ĉi tiu esperanta strukturo, kiu jam estas stranga al mi...

StefKo (Montri la profilon) 2022-marto-18 22:31:10

Estas interesante: kiel aspektas la diskutita frazo en via nacia lingvo? En la pola oni uzas akuzativon. Ekzakte la vortoj: jaro, monato, tago havas la saman aspekton en la nominativo kaj akuzativo sed ekz. horo havas diversajn aspektojn. Kiam mi diras pole: Ĉi tio okazis en Atlantis, unu horon antaŭ ĝia subakviĝo, mi devas uzi akuzativon! Mi povas skribi la frazon sen akuzativo sed ĝi devus esti, ekz.: Estis unu horo antaŭ ĝia subakviĝo kaj tio tiam okazis.

reza_k (Montri la profilon) 2022-marto-19 08:20:32

StefKo:Estas interesante: kiel aspektas la diskutita frazo en via nacia lingvo? En la pola oni uzas akuzativon. Ekzakte la vortoj: jaro, monato, tago havas la saman aspekton en la nominativo kaj akuzativo sed ekz. horo havas diversajn aspektojn. Kiam mi diras pole: Ĉi tio okazis en Atlantis, unu horon antaŭ ĝia subakviĝo, mi devas uzi akuzativon! Mi povas skribi la frazon sen akuzativo sed ĝi devus esti, ekz.: Estis unu horo antaŭ ĝia subakviĝo kaj tio tiam okazis.
Ni certe povas uzi akuzativa formon por skribi la frazon perse, sed ĝi sondas kaj malaktuale (obsolete) kaj arkaike. Mi estas leginta ĉi tiun strukturon en persaj historiaj tesktoj, sed ĝi komplete estas malaktuala en nuntempa persa.

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-19 09:10:53

Atentu ke miaj komentoj ne estas por komencantoj.

Mi provas gxeneraligon, al aliaj rolvortetoj.
A/
1. Mi kasxis la pupon 15 metrojn ekster la domo.
2. Mi kasxis la pupon ekster 15 metroj de/-n la domo.
3. Mi kasxis la pupon 15 metrojn el la domo. (Tio ne samas al punkto 2; la distanco ne estas strikte disde la linio ek-ekstera de la domo).
4. Mi kasxis la pupon el 15 metroj de/-n la domo.
5. Ekster15metra eksterdoma pupo.

B/
1. Vi trovis la pupon 15 metrojn antaux la domo.
2. Vi trovis la pupon antaux 15 metroj de/-n/el la domo.
3. Antaux15metra antauxdoma pupo

C/
1. 3 metrojn alta arbo.
2. alt3metra arbo.

Reen al la supro