Mesaĝoj: 24
Lingvo: Esperanto
reza_k (Montri la profilon) 2022-marto-16 10:35:15
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ ĝia subakviĝo. (kolker. Vojaĝo en Esperanto-Lando, p231)
Kial ĝi ne estas skribita simple?:
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monato antaŭ ĝia subakviĝo.
StefKo (Montri la profilon) 2022-marto-16 12:45:08
(...)
Tempo
La ekzemplo el PIV: "li forveturis antaŭ tri tagoj (tri tagojn antaŭ hodiaŭ)"
Se la frazo estus: "Ĉi tio okazis en Atlantis, antaŭ unu monato" ĝi estus sen N, aŭ: "Ĉi tio okazis en Atlantis, en unu monato antaŭ..."
Metsis (Montri la profilon) 2022-marto-16 13:07:57
Se via frazo havus "unu monato", tio signifus, ke la frazo havas du subjektoj "ĉi tio" kaj "unu monato" (la komo estas erariga, ĉar ĝi ne apartigas du frazojn).
StefKo (Montri la profilon) 2022-marto-16 13:44:53
La mesaĝo estas kaŝita.
reza_k (Montri la profilon) 2022-marto-16 15:54:26
StefKo:PMEG 15.0: 12.2.4. N por tempopunkto kaj 12.3.4.1. Antaŭ (kaj malantaŭ)Ĉu mi povas skribi la frazon sen N tiele?:
(...)
Tempo
La ekzemplo el PIV: "li forveturis antaŭ tri tagoj (tri tagojn antaŭ hodiaŭ)"
Se la frazo estus: "Ĉi tio okazis en Atlantis, antaŭ unu monato" ĝi estus sen N.
Ĉi tio okazis en Atlantis, antaŭ unu monato ĝi subakviĝis.
amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-16 21:04:21
reza_k:Atentu ke miaj komentoj ne estas por komencantoj!
Ĉu mi povas skribi la frazon sen N tiele?:
"Ĉi tio okazis en Atlantis, antaŭ unu monato ĝi subakviĝis".
Inteligenta klopodo sennoiga!
"Antaŭ unu monato" kontraŭ "Antaŭ ĝia subakviĝo".
Ĉu estas konmutativeco?
1/ "unu monaton antaŭ ĝia subakviĝo" vs 2/ "ĝian subakviĝon antaŭ unu monato" vs 3/ "antaŭ unu monato ĝian subakviĝon"??
Altebrilas (Montri la profilon) 2022-marto-17 11:43:01
Supozite ke "Atlantis" estas la nomo de ŝipo, oni povas miskompreni, ke la subakviĝo okazis unu monaton antaŭ la diritaj/otaj eventoj.
Mi dirus:
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton pli frue ol ĝi subakviĝis.
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ ol ĝi subakviĝis.
Ĉi tio okazis en Atlantis, je unu monato antaŭ ol ĝi subakviĝis
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ kiam ĝi subakviĝis
reza_k (Montri la profilon) 2022-marto-17 15:20:56
Altebrilas:Ĉi tio okazis en Atlantis, antaŭ unu monato ĝi subakviĝis.Ĉi tie Atlantis estas sama kun la fama antikva insulo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Atlantido
Supozite ke "Atlantis" estas la nomo de ŝipo, oni povas miskompreni, ke la subakviĝo okazis unu monaton antaŭ la diritaj/otaj eventoj.
Mi dirus:
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton pli frue ol ĝi subakviĝis.
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ ol ĝi subakviĝis.
Ĉi tio okazis en Atlantis, je unu monato antaŭ ol ĝi subakviĝis
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ kiam ĝi subakviĝis
amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-17 16:17:50
Atentu ke miaj komentoj ne estas por komencantoj!
Rimarkinda fenomeno pri verbo/prepozicio kaj du rektajn komplementojn.
1/ Kiam? Antaux unu monato ken gxi subakvigxis.
2/ Kiam? Antaux unu monato gxian subakvigxon.
3/ Kiam? Je unu monato antaux ke gxi subakvigxis.
4/ Kiam? Unu monaton antaux gxia subakvigxo.
5/ Kiam? Antaux unu monato (dis)de gxia subakvigxo
6/ Kiam? Reapero antauxas unu monaton gxian subakvigxon
7/ Kiam? Reapero unu monaton antauxas gxian subakvigxon (ordo de frazeroj estas teorie libere sxangxebla)
Bv pripensi kompreneblecon de tiuj frazoj.
amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-18 08:57:28
Rilataj fenomenoj:
1/
antauxdanki (danki ion antaux ricevi gxin)
antauxfari (reagi anticipe)
2/
antauxpordigxi
antauxmonata vizito
antauxsemajna antauxvizita letero