Sisu juurde

Kial estas uzinta "n" en ĉi tio frazo?

kelle poolt reza_k, 16. märts 2022

Postitused: 24

Keel: Esperanto

reza_k (Näita profiili) 16. märts 2022 10:35.15

Saluton,

Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ ĝia subakviĝo. (kolker. Vojaĝo en Esperanto-Lando, p231)

Kial ĝi ne estas skribita simple?:

Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monato antaŭ ĝia subakviĝo.

StefKo (Näita profiili) 16. märts 2022 12:45.08

PMEG 15.0: 12.2.4. N por tempopunkto kaj 12.3.4.1. Antaŭ (kaj malantaŭ)
(...)
Tempo

La ekzemplo el PIV: "li forveturis antaŭ tri tagoj (tri tagojn antaŭ hodiaŭ)"

Se la frazo estus: "Ĉi tio okazis en Atlantis, antaŭ unu monato" ĝi estus sen N, aŭ: "Ĉi tio okazis en Atlantis, en unu monato antaŭ..."

Metsis (Näita profiili) 16. märts 2022 13:07.57

La rolfinaĵo N estas nomata akuzativa finaĵo aŭ simple akuzativo. Unu el la uzoj de la akuzativo en Esperanto estas tempa mezuro. Tiam tia esprimo respondas al la demano "kiel longe?", "kiel ofte?" aŭ "(dum) kiom da tempo?"

Se via frazo havus "unu monato", tio signifus, ke la frazo havas du subjektoj "ĉi tio" kaj "unu monato" (la komo estas erariga, ĉar ĝi ne apartigas du frazojn).

StefKo (Näita profiili) 16. märts 2022 13:44.53

Sõnum peideti.

reza_k (Näita profiili) 16. märts 2022 15:54.26

StefKo:PMEG 15.0: 12.2.4. N por tempopunkto kaj 12.3.4.1. Antaŭ (kaj malantaŭ)
(...)
Tempo

La ekzemplo el PIV: "li forveturis antaŭ tri tagoj (tri tagojn antaŭ hodiaŭ)"

Se la frazo estus: "Ĉi tio okazis en Atlantis, antaŭ unu monato" ĝi estus sen N.
Ĉu mi povas skribi la frazon sen N tiele?:
Ĉi tio okazis en Atlantis, antaŭ unu monato ĝi subakviĝis.

amigueo (Näita profiili) 16. märts 2022 21:04.21

reza_k:
Ĉu mi povas skribi la frazon sen N tiele?:
"Ĉi tio okazis en Atlantis, antaŭ unu monato ĝi subakviĝis".
Atentu ke miaj komentoj ne estas por komencantoj!

Inteligenta klopodo sennoiga!
"Antaŭ unu monato" kontraŭ "Antaŭ ĝia subakviĝo".
Ĉu estas konmutativeco?
1/ "unu monaton antaŭ ĝia subakviĝo" vs 2/ "ĝian subakviĝon antaŭ unu monato" vs 3/ "antaŭ unu monato ĝian subakviĝon"??

Altebrilas (Näita profiili) 17. märts 2022 11:43.01

Ĉi tio okazis en Atlantis, antaŭ unu monato ĝi subakviĝis.

Supozite ke "Atlantis" estas la nomo de ŝipo, oni povas miskompreni, ke la subakviĝo okazis unu monaton antaŭ la diritaj/otaj eventoj.

Mi dirus:
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton pli frue ol ĝi subakviĝis.
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ ol ĝi subakviĝis.
Ĉi tio okazis en Atlantis, je unu monato antaŭ ol ĝi subakviĝis
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ kiam ĝi subakviĝis

reza_k (Näita profiili) 17. märts 2022 15:20.56

Altebrilas:Ĉi tio okazis en Atlantis, antaŭ unu monato ĝi subakviĝis.

Supozite ke "Atlantis" estas la nomo de ŝipo, oni povas miskompreni, ke la subakviĝo okazis unu monaton antaŭ la diritaj/otaj eventoj.

Mi dirus:
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton pli frue ol ĝi subakviĝis.
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ ol ĝi subakviĝis.
Ĉi tio okazis en Atlantis, je unu monato antaŭ ol ĝi subakviĝis
Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ kiam ĝi subakviĝis
Ĉi tie Atlantis estas sama kun la fama antikva insulo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Atlantido

amigueo (Näita profiili) 17. märts 2022 16:17.50

@Altebrilas, StefKo

Atentu ke miaj komentoj ne estas por komencantoj!

Rimarkinda fenomeno pri verbo/prepozicio kaj du rektajn komplementojn.

1/ Kiam? Antaux unu monato ken gxi subakvigxis.
2/ Kiam? Antaux unu monato gxian subakvigxon.
3/ Kiam? Je unu monato antaux ke gxi subakvigxis.
4/ Kiam? Unu monaton antaux gxia subakvigxo.
5/ Kiam? Antaux unu monato (dis)de gxia subakvigxo

6/ Kiam? Reapero antauxas unu monaton gxian subakvigxon
7/ Kiam? Reapero unu monaton antauxas gxian subakvigxon (ordo de frazeroj estas teorie libere sxangxebla)
Bv pripensi kompreneblecon de tiuj frazoj.

amigueo (Näita profiili) 18. märts 2022 8:57.28

Atentu ke miaj komentoj ne estas por komencantoj

Rilataj fenomenoj:
1/
antauxdanki (danki ion antaux ricevi gxin)
antauxfari (reagi anticipe)
2/
antauxpordigxi
antauxmonata vizito
antauxsemajna antauxvizita letero

Tagasi üles