Al la enhavo

Kial estas uzinta "n" en ĉi tio frazo?

de reza_k, 2022-marto-16

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-21 22:17:09

(Ne por komencantoj)

Mi riskas inventi radon!
1. Trans 10 minutoj ni komencos mangxi.
2. Trans 2 jaroj mi komencis studi Esperanton.

Denove, mi preferus EKTRANS.
Sed cxu estas pli tauxga esprimo por
"gxuste trans la rivero" (ektrans)?

Metsis (Montri la profilon) 2022-marto-22 08:31:25

reza_k:Ni certe povas uzi akuzativa formon por skribi la frazon perse, sed ĝi sondas kaj malaktuale (obsolete) kaj arkaike. Mi estas leginta ĉi tiun strukturon en persaj historiaj tesktoj, sed ĝi komplete estas malaktuala en nuntempa persa.
Lasu min kontroli, ke mi komprenas ĝuste. Se vi tradukas la frazojn
 
  • Unu monato ne estas sufiĉe longa tempo por…
  • Ĉi tio okazis en Atlantis unu monaton antaŭ ĝia subakviĝo.
al la nuntempa persa, la esprimo pri monato estas tute sama en ambaŭ frazoj. Baze de la diskuto ĉi tie, mi esperas, ke vi komprenas, ke la esprimo havas malsimilajn rolojn en la du frazoj: subjekto kontraŭ cirkonstanca komplemento (aŭ adjekto) de tempo. Ŝajnas al mi, ke en la nuntempa persa tiuj roloj ne estas videblaj, kaj oni devas subkompreni ilin. Esperanto klopodas eviti tiajn subkomprenatajn rolojn kaj preferas fari ilin videblaj, por ke la lingvo estu pli facile komprenebla al multaj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-22 09:45:39

(Ne por komencantoj)

trins kaj trons kaj lingvo ajmara.

Por ajmara kaj aliaj lingvoj (kiuj?), la pasinta tempo estas antaux ili, videbla, kaj la pasonta estas post ili, ne-videbla.

Tio maltauxgigas esperantajn ANTAUX kaj POST pri tempo.

TRINS direkcie pasintecon kaj TRONS direkcie pasontecon, pli utilas por ajmaraj esperantuloj.

Trons 10 minutoj ni komencos mamgxi.
Trins 2 jaroj mi komencis studi Esperanton.

(Pro tio ke ĉi temo sufiĉe malproksimas de tiu de ĉi temfadeno, mi relancas la temon ĉe propra temfadeno.)

reza_k (Montri la profilon) 2022-marto-22 15:44:54

Metsis:
reza_k:Ni certe povas uzi akuzativa formon por skribi la frazon perse, sed ĝi sondas kaj malaktuale (obsolete) kaj arkaike. Mi estas leginta ĉi tiun strukturon en persaj historiaj tesktoj, sed ĝi komplete estas malaktuala en nuntempa persa.
Lasu min kontroli, ke mi komprenas ĝuste. Se vi tradukas la frazojn
 
  • Unu monato ne estas sufiĉe longa tempo por…
  • Ĉi tio okazis en Atlantis unu monaton antaŭ ĝia subakviĝo.
al la nuntempa persa, la esprimo pri monato estas tute sama en ambaŭ frazoj. Baze de la diskuto ĉi tie, mi esperas, ke vi komprenas, ke la esprimo havas malsimilajn rolojn en la du frazoj: subjekto kontraŭ cirkonstanca komplemento (aŭ adjekto) de tempo. Ŝajnas al mi, ke en la nuntempa persa tiuj roloj ne estas videblaj, kaj oni devas subkompreni ilin. Esperanto klopodas eviti tiajn subkomprenatajn rolojn kaj preferas fari ilin videblaj, por ke la lingvo estu pli facile komprenebla al multaj.
Jes, en nuntempa persa ni ne bezonas akuzativajn signojn en ambaŭ frazoj:
1-یک ماه زمان طولانی کافی برای...
2-این رخ داد در آتلانتیس یک ماه پیش از غرق شدنش
Ni anakŭ povas skribi du frazojn kun akuzativaj signoj (kredu! eĉ unua frazo!). ili sondas parolan strange sed ĝustan gramatike:
1- یک ماه را زمان طولانی کافی برای
2- این رخ داد در آتلانتیس یک ماه را پیش از غرق شدنش
Ne! nun mi ne komprenas, ke la esprimo havas malsimilajn rolojn en la du frazoj.ridulo.gif
Jes! Vi ekzakte rajtas: En la nuntempa persa montri akuzativan signon (t.e. را) en multe da situacioj ne estas literatura. Kiel vi diris la rolo de akuzativo en la dua supra menciita frazo ne estas videblaj, kaj oni devas subkompreni ilin, kaj kredu ke atingi al la subkompreno estas tre malfacila por lernantoj de persa lingvo.

Reen al la supro