Al la enhavo

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2022-marto-31

Mesaĝoj: 292

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2023-februaro-04 20:43:27

https://youtube.com/watch?v=oAUD1gxEWxE&featur...

Emmanuel Todd estas franca antropologo kaj historiisto kiu publikigis kelkajn librojn pri geopolitiko, la lastan en Japanio.
Ĝi titoliĝas "The Third World War Has Already Begun" (La tria mondmilito jam ekis).

Tiu libro montras specialan analizon de la situacio.
Surprizo ke milito ne malekis post kelkaj tagoj, ĉar ukrainoj tre kuraĝe reagis aŭ Rusiarmeo mallerte agis,
Surprizo ke ekonomimilito ne sukcesis sed male, ĉar preskaŭ unu jaron post eko de soldatmilito, Rusio ne tiom serioze suferas la ekonomimiliton kiom Usono aŭ EU.

Francoj (kaj EUanoj) ankoraŭ ne konscias ke Tria Mondmilito ekis en 2014 per ekonomimilito (ekonomiaj sankcioj kontraŭ Rusioj kaj kontraŭ ĉiuj kiuj ne apogas tiujn sankciojn).
La familistrukturoj de Rusio kaj Okcidentukrainio estas malsamaj. La unua favoras pli aŭtoritaran kaj kolektivan reĝimon dum la dua favoras pli individuecan kaj demokratian reĝimon. Por ekzemplo, Rusio estas homofobia (timo aŭ malamo al samseksemulojn) sed la plejparto de la mondo estas tia!
La ekonomimilito tutmondigas militeton. La ĉeukrainia soldatmilito daŭros kelkajn 5 jarojn (laŭ Todd), kaj la sorto de tiu konflikto dependas de potencoj industriaj. La plejparto de la monda industrio estas en Ĉinio kaj la plejparto de alt-ingenieroj estas ĉinaj kaj barataj!
Ĉu la aĉetitaj cerboj ĉe Usono sufiĉe avantaĝos?
Ĉinio havas geostrategian intereson ke Rusio venku aŭ ne perdu, ĉar la dua (kaj granda) malamiko laŭvice de Usono estas Ĉinio!
[Caracciolo ĉe Limes, avertis ke Usono ne volas tute disigi Rusion, ĉar 85 novaj landetoj estus granda ĥaoso el kiu Ĉinio gajnus multe!]
Se la Rusia industrio ne kapablas kontraŭstari Okcidentan industrion, Ĉinio plejprobable apogos Rusion.

Aliflanke, la demografia krizo estas tiel okcidenta kiel Rusia kaj Ĉinia!
Usono, EU, Rusio, Ĉinio, Japanio estas maljunullandoj pli kaj pli.
Tio estas la ĉefa problemo por la venontaj jardekoj.

amigueo (Montri la profilon) 2023-februaro-05 09:51:45

Cxirkaux la minuto 53
Video de Limes/Caracciolo en la itala parolas pri Polaj aspiroj
kontraux Germanio, Rusio kaj...?.

https://youtube.com/watch?v=LK_lZGz3-MI&featur...

amigueo (Montri la profilon) 2023-marto-13 21:55:06

Daŭrigo de la temo Pollando.

Limes: Polonia imperiale 1
https://youtube.com/watch?v=n8mAdtg6bqk&featur...
Polonia imperiale 2
https://youtube.com/watch?v=JaTP2mg1RwU&featur...

Estis, ĝis la fino de la 18a jarcento, imperio pola-litova kun projektoj Intermaria kaj Trimaria. Ĝi rivalis Germanion, Turkion, Tartarojn kaj Rusion.
Estas, pli aktuale, influo de poloj en Usono (The Great Chessboard, by Brzezinski), kvankam la balotpovo de poloj en Usono ne estas signifa.
https://www.cia.gov/library/abbottabad-compound/36...
Post Dua Mondmilito Pollando perdis teritorion 3/4 de Ukrainio, kaj gajnis parton de Germanio.
Por poloj, Rusio estas nekorekteble imperiisma, kaj oni devas kontraŭi ĝin. Plejtaŭge, Rusio devus disiĝi.
La povo ĉe UE sxanĝiĝis pro alianco Pola-Usona kontraŭ Rusio en Ukrainio. Germanio iĝis marĝena, kaj Pollando iĝis centra en EU, almenaŭ armila bastiono de Nato kaj ĉefrola ĉimomente.

Atentu, ke la rusiaj mokantoj imperiajn polojn ne parolas el nenio. Sed oni devas kompreni aktualan kontekston.

https://fr.wikipedia.org/wiki/Union_de_Pologne-Lituanie#:~:text=L%27union%20de%20Pologne%2DLituanie,Rzeczpospolita)%2C%20une%20r%C3%A9publique%20aristocratique%20dirig%C3%A9e
L'union de Pologne-Lituanie (ou Union polono-lituanienne) désigne une série d'actes d'alliance entre le royaume de Pologne et le grand-duché de Lituanie, à partir de 1385, qui aboutissent à la création en 1569 de l'État fédéral de la république des Deux Nations (Rzeczpospolita), une république aristocratique dirigée par un roi élu, ainsi qu'à la volonté de création d'un État unitaire éphémère de 1791 à 1793, pendant la période des partages de la Pologne (de 1772 à 1795).

https://eo.wikipedia.org/wiki/Lublina_unio
EN ESPERANTO.
Lublina Unio - unuiĝo de Krono de la Regno de Pollando kaj Granda Duklando Litova kreita la 1-an de julio 1569 dum sejmo en Lublino. Ĝi estis reala unio, kontraste al antaŭaj, personaj unioj polaj-litovaj, kie komuna estis nur persono de monarko.
Ĝi estis aprobita la 28-an de junio, subskribita la 1-an de julio kaj fine ratifita de reĝo la 4-an de julio 1569. Ĝi estigis novan ŝtaton, nomatan Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kie komunaj estis: reĝo, sejmo, valuto, eksterlanda kaj defenda politikoj. Apartaj restis fiskoj, armeoj, oficoj kaj juĝistaroj.

Ĉu kuriozaĵo historia? Ĉu elemento por pli bone kompreni nunan situacion?

amigueo (Montri la profilon) 2023-marto-17 17:42:15

https://www.msn.com/fr-be/actualite/other/ukraine-...
https://www.icj-cij.org/public/files/questions-and...

Mi demandas: ĉu iu ankoraŭ kredas je la sendependo kaj justeco de tiu tribunalo?
(Kiam malekas milito (ekonomimilitoj estas ankaŭ kruelaj militoj kiuj tutmondigas konflikton), la normala afero estas ke venkitoj ricevas kondamnojn kaj punojn de tribunalo apogita/etablita de la venkintoj.
Por diri resume: Kiom da usonaj prezidentoj ricevis tiel severan kondamnon de tiu honorinda tribunalo?
Por komenci meriti respekton internacian, tiu ĝis nun pupeta tribunalo nur devus severi kondamni (nur juĝi jam estus mirinde) unu solan usonan prezidenton. Mi rekomendas perhazardan elekton inter kelkaj kandidatoj ankoraŭ vivantaj.)

Tiu vokego al "justvenĝa tutmonda moralo" (kiu reale estas nur okcidenta moralo) devus prudenti, ĉar tiuj "sanktaj" institucioj suferas "profanacion" pro misuzo, ili iĝas triste mokindaj.

Aldone, tiu mandato estas nelaŭleĝa! Bv ne mokindigi UNon. UN ne estas agentejo de fakenews! Ĉu?
Inter aliaj, Usono kaj Rusio ne subskribis la internacian akordon kiu validigus tian mandaton.
https://www.msn.com/fr-be/actualite/other/mandat-d...

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-marto-17 20:29:14

Okcidenta moralo? Cxu alternativa moralo estas proponita?

amigueo (Montri la profilon) 2023-marto-18 11:04:59

@Altebrilas,
Mi cxi tie ne respondas vian demandon.
Nu, nur parte.

https://youtube.com/watch?v=8yVbLzug_eo&featur...

Villepin estas franca politikisto kiu esprimas cxe mainstreama televido sintenon/analizon pri la krakplena okcidenta internacia moralo.
Kritiki tiun moralon estas pruvo naivi.

Resume de la video: La Sudaj landoj malfidas okcidenton depost Iraka invado. Usonaj mensogoj trompis UNon.

Oni povus trankviligi konsciencon:
Cxiuj moraloj bezonas hipokriton por pluvivi.
Moralo perfekta estas mortiga veneno.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-marto-18 15:06:51

La video estas en la franca kaj dauxras 20 minutojn.

Jes, mi konas de Villepin, kiu estis la ministro pri eksterlando de Chirac. Mi konsentas kun li, samkiel mi aprobis lin kiam li oponis pri tiu iraka milito.

Proponi valorojn (ne nur "moralon") validajn por cxiuj popoloj estas dezirinde por esperantistoj. La okcidentaj ne estas universalaj, sed mankas aliaj proponoj.

amigueo (Montri la profilon) 2023-marto-18 19:28:44

https://en.m.wikipedia.org/wiki/Aaron_Friedberg

https://youtube.com/watch?v=CRCiNSJjnK0&featur...

Aaron Friedberg estas usona influa spertulo pri Azio. Hi pensas ke milito inter Usono kaj Cxinio nenecesas (skolo "Optimisma Realpolitiko"), solvoj pacaj eblas. Laux hi, rolo de Usono en Azio estas provizore stabiliga, dum [[mi ne komprenas tiun parton]].

Pri aktuala Ukrainia konflikto, hi pensas ke intereso Cxinia estas apogi Rusion sed plejdiskrete por eviti Okcidentan diversgradan embargon aux "ekonomiajn sankciojn".

amigueo (Montri la profilon) 2023-marto-19 15:26:05

Bruno Drweski, http://www.inalco.fr/enseignant-chercheur/bruno-dr...

Hi prezentas prelegon pri Ukrainio kaj Rusio, kadre de la aktuala konflikto.
https://youtube.com/watch?v=_GKQ_qhsm6Y&featur...

Estas multaj elementoj por konstrui bildon:
Kiu estas imperialisma?
Usono kaj Okcidento? Kelke 900 militbazoj tutmonde. 1/8 de la loĝantaro monda, elspezas 85% de la tuta armilaro monda.
Rusio? Ĝi ne havas resursojn por tia imperiismo.
Ĉinio? Ĝi ĝis nun nur ekonomie koncentriĝis.

Nuland (https://es.wikipedia.org/wiki/Victoria_Nuland) agnoskis ke Usono pretigis la Ukrainian puĉon de 2014 per 100 miliard' dolarojn.
[Tio montras ke Maidan ne estis spontana demokratia fenomeno, kaj ke tioma investo justigas/klarigas nunan apogon al Ukrainio; kompreneble, ankaŭ la Rusiaj agoj por gajni influon sur Ukrainio meritas atenton].

Antaŭ ol la milito, Ukrainio estas pli riĉa en resursoj ol Biolorusio, tamen ĉi lasta estas pli riĉa. Kial? La Ukrainiaj oligarkoj (en Okcidento ili ricevas nomon miliardistoj) estas pli avaraj kaj malpli sub la ŝtato, aŭ pli nocaj al humana progreso.

Jeltsin iĝis estro de Rusio per fraŭda balotado, por eviti venkon de Komunisma partio. Putin ricevas povon el Jeltsin kaj komencis stabiligi la landon, post 10 jaroj de sovaĝa mafia kapitalisma ekonomio.

Ukrainio post Maidan, malpermesis 14 politikajn partiojn. [Kaj kelkajn mediaojn]. [Nivelo de censuro en Ukrainio apenaŭ gravas al Okcidentaj mediaoj].

La Sudo monda estas ete favora al Rusio pri Ukrainio, kontraŭ ĝenoj de ĉantaĝoj de ekonomiaj sankcioj. Ili lacas post 30 jaroj de novliberala dominacio.

Okcidento, kiel strategio de informmilito, donas tutan respondecon de la aktuala milito al unu persono (Putin), kiu iĝis freneza, delira ktp, por eviti pli profunde informi pri kompreksaj cirkonstancoj.

La ekonomiaj sankcioj kontraŭ Rusio ne efikis, ne efikas, kaj pafis mavajn rezultojn al Okcidento: akceleriĝo de dekadenco de domina rolo de dolaro en tutmonda komerco kaj financo, kaj inflacio.

Rusio havis apogon de Ĉinio antaŭ la milito, sed poste aperis aliaj apogoj, plimalpli eksplicitaj.

EU subas Usonon, kontraŭ siaj interesoj.

Gladiev, ministro rusa, verkis libron publikigita en 2015, kie bone profetas nunan militon (The Last World War).

Ukrainio estas kampbatalo por Usono, kiu volas havi akceson al riĉaj resursoj de Rusio antaŭ ol koncentriĝi sur sia granda rivalo Ĉinio.

(daŭrigota)

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-marto-19 17:31:51

La demando estas simpla: cxu ni povas imagi pacon kredindan, atingeblan kaj dezirindan kiun la tuta homaro povas esperi?

Reen al la supro