Al la enhavo

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2022-marto-31

Mesaĝoj: 312

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-07 20:46:07

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-15 18:14:13

https://www.youtube.com/watch?v=Nkz16SQaTKI

Kovimo jam helpis al la armila industrio/merkato, sed Ukrainia konflikto eksplodigis profitojn de tiu merkato/industrio.
Dekoj kaj dekoj de miliardoj de dolaroj estas la investo okcidenta en Ukrainio.
Sed ne nur tio. Ĉiu lando de EU, speciale Germanio, almenaŭ duobligas elspezojn armilajn. Ne nur por replenigi stokojn armilajn, ankaŭ ĉar la percepto de epoko plidanĝera furoras.

Alia detalo, Frontex aŭ la sistemo de "defendo" de landlimo de EU (malamikoj estas la kontraŭleĝaj enmigrantoj), multobligas la elspezojn de harstarigaj altteknologiaj maŝinoj ĉar la emfazo ne estas humanitaro sed sekureco (armeeca). Pri tiu vidpunkto, la armilaj lobioj netravideblaj aŭ opakaj sur la Eŭropa Komisio investis efike sian monon en reklamado kaj subaĉetoj.

Le canard réfractaire (videoj en la franca) jam avertis, tuj post la komenco de la Rusia atako en Ukrainion, ke la sektoroj bonataj estas energio kaj armiloj. Efektive.

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-15 22:24:15

https://www.youtube.com/watch?v=wmOePNsNFw0

Mi resumas videon (ĉe Democracy Now) de Jeffrey Sachs "Malvera Okcidenta Narativo incitas (stoke) tensiojn kun Rusio kaj Ĉinio":
Okcidento konstas el maksimume unu miliardo da homoj, tamen ĝia sinteno (mind-set) estas "ni regas la mondon".
Tio estas la ĉefa kaŭzo de la Ukrainia konflikto, de la 100 militoj kie Usono intervenas ekde 1989, kaj de la militoj de la venontaj jaroj.
Diplomatio ne necesas, ni estas noblaj, kaj kiuj kontraŭstaras nin estas perversaj, senutile interesiĝi pri interkultura komunikado.

Por tiu mensa konstruaĵo okcidenta (surtuto, usona), la kresko aŭ ascendo de Ĉinio estas la ĉefa minaco.

Jeffrey Sachs verkis "The Ages of Globalisation", 2020, kie hi rekomendas novajn sistemojn de monda guvernio, ale al daŭrpova, paca futuro.
Vikipedio diras:
Jeffrey David Sachs (/sæks/) (naskita 5 novembron 1954) estas usona ekonomiisto, akademiulo, publikpolitika analizisto, kaj iama direktoro de "The Earth Institute" en Universitato Kolumbio, kie li tenas la titolon de Universitata Profesoro. Li estas konata pro sia laboro pri daŭripovo, ekonomia evoluo, kaj la batalo por fini malriĉecon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-decembro-15 23:33:18

Tio supozigas, ke li estas vivanta, libera, rajtas verki librojn, kvankam li estas usonano. Cxu tio eblus en cxiuj landoj? Mi ne sxatas la novliberalan sistemon, sed tamen agnoskas, ke en okcidento, la regantoj ne tiel trouzas la eblecon mensogi kaj oferi parton de sia regataro, kiel en aliaj partoj de la mondo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-16 17:31:48

@Altebrilas.
Vi pravas ke hi pli estas individue libera kiel usonano ol hi estus cxino aux ruso aux marokano aux...

Pri mensogoj okcidentaj oni devus trovi sistemon kompari mensogojn. Kiam seduko pli gravas ol perforto (tamen perforto ankaux gravas cxe Okcidento) la mensogoj necesas esti pli kompleksaj aux flataj aux teknike efikaj (reklamscienco), sed ne pli veraj.

Sed rilate al cxefa obsedo de Sr Sachs, nome disvolvigxo dauxrpova, usonano estas plej kontrauxdauxrpova aganto, devorante resursojn planedajn individue tielabunde centojn alilandulojn.

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-16 19:12:30

https://www.youtube.com/watch?v=xq3nq8fF2yU
Biden Hosts Summit of 49 African Leaders to Counter China & Russia's Growing Power Across Continent
Biden gastigas Pintkunvenon kun 49 afrikaj landestroj "por kontraŭstari Ĉinan kaj Rusian kreskan potencon tra tiu kontinento" (intercitiloj estas la interpreto de Democracy Now!).

Laŭ Samar Al-Bulushi (ŝi verkis "Africa is a country", Afriko estas lando),
kaj Lina Benalbdallah, kiu verkis Shaping the Future, Formdoni al oso,
Usono ĝis nun konsideris Afrikon geostrategie kaj lasis malplenon por aliaj potencoj kiel Ĉinio kaj Rusio.
Usono riproĉas multajn afrikajn landojn ne apoginti UNan kondamnon Rusian invadon Ukrainian, kaj ĉi dua Afrikusona pintkunveno (memoru ke Ĉinio jam celibris 8 afrikĉinajn pintkunvenojn ĉijarcente) servos varmigi interrilatojn, disdoni 5 dolarmiliardojn (kondiĉe de kio?) dum la venontaj 3 jaroj, kaj denove admoni ilin malhelpi Rusion per aliĝo al Okcidenta embargo kaj aliaj sankcioj, ĉar la supero de okcidentaj valoroj meritas tiun penon, kaj kompreneble, sugesti ilin ĉesi aŭ malpliigi kunlabori Ĉinion.
Ĉu tiuj afrikaj landoj bone marĉandos apogon al embargo kontraŭrusia kaj iom kontraŭĉinia?
[Ĉu Usono per saĝa kombino de karoto kaj bastono influos sufiĉe multajn afrikajn estrarojn tradicie koruptemaj, preskaŭ tieltre kiel Ukrainio?]
[Oni ne forgesu ke tiu admona blablao pri demokratio kiu sendube abundos ĉe la pintkunveno estas kvazaŭ la preĝo Nia Patro kiu kelkaj paroĥoj devigas malriĉegulojn reciti antaŭ rajti varman supon "senpagan". Ĉi kaze oni parolas pri monpruntedonoj de Usono aŭ FMI aŭ BMI aŭ alia institucio ilo de Okcidento].
Afrikaj landoj scias ke ili ne estas prioritato de Usona ekstera politiko. Ili aŭskultos la konkretajn iniciatojn aŭ proponojn de Usono.
Usono proponos enmeti novan malprovizoran membron Afrika Unio al en G20 (la grupo aŭ klubo de 20).

Laŭ vikipedio:
La G20 aŭ Grupo de Dudek estas internacia forumo de regantoj kaj prezidantoj de centraj bankoj, kies celo estas diskuti politikojn rilatajn al la antaŭenigo de internacia financa stabileco, estante la ĉefa spaco por politika kaj ekonomia interkonsiliĝo en la mondo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-decembro-17 10:52:34

Mi ne bone vidas, kion vi celas demonstri.

Mi komprenas, ke cxiuj grandaj potencoj, per mono aux indulgxemo pri homrajta malrespekto, provas pliigi sian influon en afrikaj landoj. Sed tio ne estas nova.

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-17 11:55:32

Altebrilas:Mi ne bone vidas, kion vi celas demonstri.

Mi komprenas, ke cxiuj grandaj potencoj, per mono aux indulgxemo pri homrajta malrespekto, provas pliigi sian influon en afrikaj landoj. Sed tio ne estas nova.
Afriko estas gxis nun forgesita de Usono. Nun tio povas sxangxi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-decembro-17 13:03:57

Kion laux vi devas fari Usono por Afriko?

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-17 19:01:23

Altebrilas:Kion laux vi devas fari Usono por Afriko?
Estas diraĵo pri helpo al disvolviĝo: "Ne helpu min, nur ĉesu strangoli min".
(Pli grafike: ne savu min, nur elmetu vian piedon el mia buŝo).

Reen al la supro