Contenido

La granda problemo en Esperantujo

de vaaspuhr, 30 de abril de 2022

Aportes: 27

Idioma: Esperanto

vaaspuhr (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2022 05:47:05

Se ha ocultado el mensaje.

vaaspuhr (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2022 05:48:10

StefKo:
Ekzistas reguloj en Esperanto kiujn iuj ne obeas aŭ aplikas.
Do pri kio tio atestas? Ĉu pri tio ke E. estas malbona lingvo ĉu male: ke la uzanto ne regas bone Esperanton? Kaj ankoraŭ plua demando: Kion faras tiuj personoj anstataŭe – ĉu ili skribas mise ĉu aplikas regulojn el ia alia esperanto? Precizigu tion.
...
Kion mi diru? Esperanto estas ridinde kaj ne logike konstruita.
Perfekta prezenco : Mi jam legas la ĵurnalon/ Mi estas legita la ĵurnalon.
Diru al mi la leĝojn de ĝusta derivado en Esperanto.
La problemo estas pri nestabileco de Esperanto ne pri malforta Fundamento.

Frano (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2022 06:48:14

vaaspuhr: Kion mi diru? Esperanto estas ridinde kaj ne logike konstruita.
Perfekta prezenco : Mi jam legas la ĵurnalon/ Mi estas legita la ĵurnalon.
Diru al mi la leĝojn de ĝusta derivado en Esperanto.
La problemo estas pri nestabileco de Esperanto ne pri malforta Fundamento.
Mi jam legas la ĵurnalon = Mi jam komencis legi la ĵurnalon (sed ankoraŭ ne finis), do mi estas leganta
Mi estas legita la ĵurnalon - Verdire, mi ne komprenas la frazon
Mi estas leginta la ĵurnalon = Mi jam legis la ĵurnalon

Ĉu iu lingvo havas "la leĝojn de ĝusta derivado"?

Metsis (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2022 08:29:48

En Esperanto ekzistas kvar verboformojn:
  • neŭtrala: finaĵo -i
  • reala: finaĵoj -as, -is kaj -os
  • vola: finaĵo -u
  • imaga: finaĵo -us
Oni preferu la simplajn verboformojn, tiujn kvar modojn. La frazo "Mi legas la libron" montras, ke mi ĵus nun legas certan libron aŭ mi kutime legas tiun certan libron.

Verboj povas havi aldonajn informojn, ekz. ĉu la ago estas perfekta aŭ ne, sed tiuj aspektoj varias inter lingvoj (ekz. mia denaska lingvo havas aspekton kun la nomo potencialo, kiu montras, ke la ago estas ebla aŭ verŝajna sed ne certa).

Oni povas diri, ke perfektecon aŭ mankon de tio oni montras en Esperanto per la prefikso "ek-" kaj la sufikso "-ad", sed ilia uzo dependas de la verbo. Ekz. "legi" havas perfektan karakteron, alivorte ĝi estas ago kun klare difinitaj limoj, do oni diru "legadis" por esprimi, ke la ago ne "atingis finon". Tamen en praktiko oni uzas "legis" ankaŭ en la senco de "nekompleta legado".

Kiam temas pri kompleksaj verboformoj, ekz. "estas leginta", memoru, ke tiuj estas priskriboj de agoj (mi estas leginta = mi ĵus nun estas en la stato, en kiu la ago de legado finiĝis), ne agoj mem (ke mi iel finlegis).

Metsis (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2022 08:33:41

Pri la vortfarado en Esperanto legu la artikolon en Vikipedio.

amigueo (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2022 09:42:33

vaaspuhr:
Derivado de vortoj en Esperanto ne estas firma kaj logika.
Ĉu vi havas penson pri ekz:

necit-ebla kaj ne-citebla?!
Evidente, ili estas konceptoj malsamaj, sed kion signifas NECITEBLA?

(ĝenerala temo de prioritato inter afiksoj)

amigueo (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2022 09:51:06

vaaspuhr:
Perfekta prezenco : Mi jam legas la ĵurnalon/ Mi estas legi[n]ta* la ĵurnalon.

*Amigueo korektis (eble erare) LEGITAn LEGINTA.
Mi komprenas vian koleron tiurilate. Oni sugestis, almenaŭ ĉe pmeg, ke la kunmetitaj tensoj estas uzeblaj aŭ neuz-eblaj, eĉ ke la dua eblo pli simplas kaj modernas. Sed poste, la tens-kunmet-neuz-eblo ne estas klare efika ĉar la strukturoj komplementaj de la tens-kunmet-uzeblo ankoraŭ regas sen konvenaj adaptiĝoj.
Vi diras, prave, ke se tens-kunmet-neuzo eblas, elegantaj alternativaj rimedoj devas ekzisti. Jes sed ne.
Tial, vi naiva kredanto de pmeg, pensis ke: Mi jam legas la ĵurnalon = Mi estas leginta la ĵurnalon. Tiel "devus esti", sed -- ne, aŭ ankoraŭ ne.

Frano (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2022 10:06:05

amigueo:Tial, vi naiva kredanto de pmeg, pensis ke: Mi jam legas la ĵurnalon = Mi estas legita la ĵurnalon. Tiel devus esti, sed -- ne, aŭ ankoraŭ ne.
Kion signifas: Mi estas legita la ĵurnalon ?

Frano (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2022 10:09:06

Mi estas legita la ĵurnalon
Ĉu iu legis min?

amigueo (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2022 10:14:52

Frano:
amigueo:Tial, vi naiva kredanto de pmeg, pensis ke: Mi jam legas la ĵurnalon = Mi estas leginta la ĵurnalon. Tiel devus esti, sed -- ne, aŭ ankoraŭ ne.
Kion signifas: Mi estas legita la ĵurnalon?
Mi korektis, laux mia kompreno de la senco de la frazoj originaj.

Volver arriba