글: 27
언어: Esperanto
vaaspuhr (프로필 보기) 2022년 5월 9일 오전 5:47:05
글을 감추었습니다.
vaaspuhr (프로필 보기) 2022년 5월 9일 오전 5:48:10
StefKo:Kion mi diru? Esperanto estas ridinde kaj ne logike konstruita.Ekzistas reguloj en Esperanto kiujn iuj ne obeas aŭ aplikas.Do pri kio tio atestas? Ĉu pri tio ke E. estas malbona lingvo ĉu male: ke la uzanto ne regas bone Esperanton? Kaj ankoraŭ plua demando: Kion faras tiuj personoj anstataŭe – ĉu ili skribas mise ĉu aplikas regulojn el ia alia esperanto? Precizigu tion.
...
Perfekta prezenco : Mi jam legas la ĵurnalon/ Mi estas legita la ĵurnalon.
Diru al mi la leĝojn de ĝusta derivado en Esperanto.
La problemo estas pri nestabileco de Esperanto ne pri malforta Fundamento.
Frano (프로필 보기) 2022년 5월 9일 오전 6:48:14
vaaspuhr: Kion mi diru? Esperanto estas ridinde kaj ne logike konstruita.Mi jam legas la ĵurnalon = Mi jam komencis legi la ĵurnalon (sed ankoraŭ ne finis), do mi estas leganta
Perfekta prezenco : Mi jam legas la ĵurnalon/ Mi estas legita la ĵurnalon.
Diru al mi la leĝojn de ĝusta derivado en Esperanto.
La problemo estas pri nestabileco de Esperanto ne pri malforta Fundamento.
Mi estas legita la ĵurnalon - Verdire, mi ne komprenas la frazon
Mi estas leginta la ĵurnalon = Mi jam legis la ĵurnalon
Ĉu iu lingvo havas "la leĝojn de ĝusta derivado"?
Metsis (프로필 보기) 2022년 5월 9일 오전 8:29:48
- neŭtrala: finaĵo -i
- reala: finaĵoj -as, -is kaj -os
- vola: finaĵo -u
- imaga: finaĵo -us
Verboj povas havi aldonajn informojn, ekz. ĉu la ago estas perfekta aŭ ne, sed tiuj aspektoj varias inter lingvoj (ekz. mia denaska lingvo havas aspekton kun la nomo potencialo, kiu montras, ke la ago estas ebla aŭ verŝajna sed ne certa).
Oni povas diri, ke perfektecon aŭ mankon de tio oni montras en Esperanto per la prefikso "ek-" kaj la sufikso "-ad", sed ilia uzo dependas de la verbo. Ekz. "legi" havas perfektan karakteron, alivorte ĝi estas ago kun klare difinitaj limoj, do oni diru "legadis" por esprimi, ke la ago ne "atingis finon". Tamen en praktiko oni uzas "legis" ankaŭ en la senco de "nekompleta legado".
Kiam temas pri kompleksaj verboformoj, ekz. "estas leginta", memoru, ke tiuj estas priskriboj de agoj (mi estas leginta = mi ĵus nun estas en la stato, en kiu la ago de legado finiĝis), ne agoj mem (ke mi iel finlegis).
amigueo (프로필 보기) 2022년 5월 9일 오전 9:42:33
vaaspuhr:Ĉu vi havas penson pri ekz:
Derivado de vortoj en Esperanto ne estas firma kaj logika.
necit-ebla kaj ne-citebla?!
Evidente, ili estas konceptoj malsamaj, sed kion signifas NECITEBLA?
(ĝenerala temo de prioritato inter afiksoj)
amigueo (프로필 보기) 2022년 5월 9일 오전 9:51:06
vaaspuhr:Mi komprenas vian koleron tiurilate. Oni sugestis, almenaŭ ĉe pmeg, ke la kunmetitaj tensoj estas uzeblaj aŭ neuz-eblaj, eĉ ke la dua eblo pli simplas kaj modernas. Sed poste, la tens-kunmet-neuz-eblo ne estas klare efika ĉar la strukturoj komplementaj de la tens-kunmet-uzeblo ankoraŭ regas sen konvenaj adaptiĝoj.
Perfekta prezenco : Mi jam legas la ĵurnalon/ Mi estas legi[n]ta* la ĵurnalon.
*Amigueo korektis (eble erare) LEGITAn LEGINTA.
Vi diras, prave, ke se tens-kunmet-neuzo eblas, elegantaj alternativaj rimedoj devas ekzisti. Jes sed ne.
Tial, vi naiva kredanto de pmeg, pensis ke: Mi jam legas la ĵurnalon = Mi estas leginta la ĵurnalon. Tiel "devus esti", sed -- ne, aŭ ankoraŭ ne.
Frano (프로필 보기) 2022년 5월 9일 오전 10:06:05
amigueo:Tial, vi naiva kredanto de pmeg, pensis ke: Mi jam legas la ĵurnalon = Mi estas legita la ĵurnalon. Tiel devus esti, sed -- ne, aŭ ankoraŭ ne.Kion signifas: Mi estas legita la ĵurnalon ?
Frano (프로필 보기) 2022년 5월 9일 오전 10:09:06
Ĉu iu legis min?
amigueo (프로필 보기) 2022년 5월 9일 오전 10:14:52
Frano:Mi korektis, laux mia kompreno de la senco de la frazoj originaj.amigueo:Tial, vi naiva kredanto de pmeg, pensis ke: Mi jam legas la ĵurnalon = Mi estas leginta la ĵurnalon. Tiel devus esti, sed -- ne, aŭ ankoraŭ ne.Kion signifas: Mi estas legita la ĵurnalon?