Kwa maudhui

Ekzistas vortoj, kiuj reale pensigas

ya SlavikDze, 5 Juni 2022

Ujumbe: 37

Lugha: Esperanto

acimatriyarka (Wasifu wa mtumiaji) 22 Oktoba 2022 5:56:05 alasiri

GoofyLorelei, koran dankon pro via afabla mesaĝo.

Ĉi tio estas tre sentema temo. Mi timegas rompi la korojn de homoj kiuj suferis, sed pluraj historiistoj argumentas alian tezon. Ni povas diskuti ĉi tiun temon sub aparta titolo.

GoofyLorelei (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2022 9:06:10 asubuhi

Amiko diris al mi ke usonanoj en internaciaj diskutoj ofte parolas arogante kaj senscie. Mi diris, "Jes! Mi konsentas!" Kaj tiam mi komprenis ke mi parolis arogante kaj estreme chi tie. Mi bedauras.

SlavikDze (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2022 12:48:52 alasiri

@GoofyLorelei
Ŝajnas, ke vi estas ne tiom "aroganta", kiom mentorema. Kaj ankaŭ iom troigema en viaj konkludoj, se vi sukcesis ekvidi en mia tute ĝentila mesaĝo insulton kaj personan akuzon adrese al Acimatriyarka, kiu tute certe ne responsas pri agado de ŝiaj praŭloj.
Krome, vi tute maljuste atribuas al mi iun doloron pro menciitaj tragedioj — tio estas nur via iluzio.
Sed unu via supozo estas ĝusta... Jes, mi ne ŝatas ankaŭ anglosaksojn (inkluzive pro genocido de indianoj), kaj ĉi tiuj miaj vortoj estas ne insulto, sed simple sincera kaj honesta konfeso.
😁😁😁😁😁

Frano (Wasifu wa mtumiaji) 4 Januari 2023 10:12:11 asubuhi

SlavikDze:Nikolaj Danilevskij, "Rusio kaj Eŭropo", 1869
--------------------
"Esencas, ke Eŭropo ne agnoskas nin kiel samuloj. Ĝi vidas en Rusio kaj entute en slavoj ion fremdan al ĝi, kaj samtempe ion, kio ne povas servi por ĝi kiel simpla materialo, el kiu ĝi povus eltiri siajn proprajn profitojn, kiel ĝi eltiras ilin el Ĉinio, Indio, Afriko, la pleja parto de Ameriko ktp; t.e. kiel materialo, kiun eblus formi kaj prilabori laŭ sia modelo, kiel ĝi antaŭe esperis, kiel fakte esperis ankaŭ la germanoj, kiuj malgraŭ sia famega kosmopolitismo atendas la savon de la mondo nur flanke de la "saviga" germana civilizacio.
Tial do Eŭropo vidas en Rusio kaj en la ideo de slava unueco ne nur fremdan, sed ankaŭ malamikan esencon."
--------------------
Nikolaj Losskij, "Historio de Rusa Filozofio", 1951
Ĉapitro VI. LA DEGENERO DE LA SLAVOFILISMO
N. J. DANILEVSKIJ

(mallongigita)
En la libro "Rusio kaj Eŭropo" Danilevskij detale disvolvas la teorion de "kultur-historiaj tipoj". Laŭ Danilevskij, ne ekzistas universala civilizo kaj ne povas esti. Ekzistas nur diversaj kulturaj kaj historiaj specoj de civilizo, kiel egipta, ĉina, asiro-babilona-fenica, juda, greka, romia. La fundamentoj de civilizacio de unu kulturhistoria tipo ne estas transdonitaj al civilizacio de alia tipo.
La homaro estas abstrakta kaj magra koncepto, dum la homoj estas konkreta kaj ekzistanta realo. La signifo de kulturhistoriaj tipoj kuŝas en tio, ke ĉiu el ili esprimas la ideon de homo laŭ sia maniero, kaj ĉi tiuj ideoj, entute, konsistigas ion tuthomaran. La dominado de unu kulturhistoria tipo, etendita al la tuta mondo, signifus laŭgradan degeneron.
Nuntempe, laŭ Danilevskij, venis la tempo por la evoluo de la slava raso en originalan kulturan kaj historian tipon.
La originala trajto de ĉi tiu tipo estas la sekva: Multaj kulturhistoriaj tipoj havas nur unu bazon (ekzemple la juda kulturo havas religian bazon, la greka kulturo havas artan, dum Romo disvolvis altan politikan kulturon). La germana-romanika tipo havas duoblan bazon kaj distingiĝas per politika kulturo kiu estas scienca kaj industria en naturo. La slava tipo estos la unua kompleta kvar-baza kulturhistoria tipo: 1) religia, 2) scienca, kreiva en arto, teknologia, industria, 3) politika, 4) ekonomia kaj komunuma.
Danilevskij argumentas, ke en la procezo de plua evoluo de eŭropa historio, Aŭstrio-Hungario disfalos. Anstataŭ ĝi estiĝos tutslava federacio, kiu inkluzivos aliajn rasajn kreaĵojn: Grekio, Rumanio kaj Hungario.
La orienta problemo estos solvita kiel rezulto de la lukto inter la roman-ĝermana kaj slava mondoj. La ĉefurbo de la tutslava unio estos Konstantinopolo.
Sur la unuaj paĝoj de sia libro Danilevskij atentas speciale la malamikan sintenon de Okcidenta Eŭropo kontraŭ Rusio. Li refutas la opinion ke Rusio estas nesatigebla konkerinto kaj montras ke ĝi neniam faris aŭ nacian murdon aŭ nacian kripligon.
Dostojevskij komencis legi tiun ĉi verkon de Danilevskij kun granda intereso. Tamen, li estis amare seniluziigita kiam li malkovris ke Danilevskij neis la ekziston de la unueco de la homaro kaj universalaj idealoj. Solovjov akre kritikis Danilevskij pro neado de la principo de kristana universalismo.
Danilevskij dediĉis la lastajn tagojn de sia vivo por labori pri verko en kiu li refutis darvinismon. Tiu ĉi verko restis nefinita (en 1885 la unua volumo estis eldonita en du partoj, kaj postmorte en 1889 unu ĉapitro de la dua volumo estis publikigita). Danilevskij alsendis ĉi tiun laboron al la Akademio de Sciencoj por konkurso, sed li ne estis premiita. La Akademio traktis ke lia libro estis kolekto de kontraŭ-darvinismaj teorioj jam konataj en Eŭropo.
Danilevskij posedas la sekvan aforismon: "Dio volis krei belecon kaj por ĉi tiu kreis materion"

SlavikDze (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2023 10:49:16 asubuhi

@Frano
Apenaŭ indas konsideri kiel gravan argumenton ĉi tiun bagatelan fragmenton el bagatela verkaĵo de kvazaŭa "rusa filozofo", havanta polan etnecon kaj latente katolikecan naturon, kiu, estante mizera rifuĝinto, sidanta en Parizo, ekkuraĝis taŭzi nomon de alia "rusa filozofo", kiam tiu estis morta jam dum sesdek kvin jaroj.
Tute eblas, ke Danilevskij meritas kritikon pro sia anti-darvinismo kaj lojaleco al absurdaj religiaj dogmoj, tamen li estis tute objektiva pri "ekzistenciala" malamikeco de "kolektiva Okcidento" al rusoj-slavoj-ortodoksuloj. La ekziston de tiela malamikeco agnoskis ankaŭ aliaj saĝuloj-pensuloj, inkluzive okcidentajn, kaj ĝi estas tute evidenta ekde tiu epoko, kiam katolika Eŭropo volonte permesis (aŭ eble eĉ helpis) al islamanoj pereigi ortodoksan Bizancion.

Frano (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2023 12:26:01 alasiri

SlavikDze:Apenaŭ indas konsideri kiel gravan argumenton ĉi tiun bagatelan fragmenton el bagatela verkaĵo de kvazaŭa "rusa filozofo", havanta polan etnecon kaj latente katolikecan naturon, kiu, estante mizera rifuĝinto, sidanta en Parizo, ekkuraĝis taŭzi nomon de alia "rusa filozofo", kiam tiu estis morta jam dum sesdek kvin jaroj.
Ĉu vi pensas, ke Losskij distordis la esencon de la teorio de Danilevskij pri kulturaj kaj historiaj tipoj? Se jes, ĉu vi povus mallonge formuli vian komprenon pri la ĉefaj tezoj de ĉi tiu teorio.

SlavikDze (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2023 3:11:54 alasiri

@Frano
Kiel sekulara praktikulo mi ne interesiĝas pri malpraktikaj filozofiaj teorioj.
Dekomence, ne estante adepto de Danilevskij, mi nur citis lian sufiĉe objektivan klarigon de tiuj historiaj fenomenoj, kiu nomiĝas ruso-fobio kaj anti-slavismo.
Mi povas eĉ konfesi, ke mi ne estas adepto de t.n. "rusa mondo". Multe pli mi simpatias al la ideo de globala rasa kaj etna intermiksiĝo, por ke la tuta homaro fariĝu homogena.
Kaj por mi estus interese, pan Frano, se ankaŭ vi konfesus, kion vi reale opinias pri la nuna ukrajna reĝimo kaj via nacia idolo Stepan Bandera.

Frano (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2023 6:22:49 alasiri

SlavikDze:Kaj por mi estus interese, pan Frano, se ankaŭ vi konfesus, kion vi reale opinias pri la nuna ukrajna reĝimo kaj via nacia idolo Stepan Bandera.
Ĉiuj reĝimoj enkanaligis monfluojn tra siaj poŝoj. La diferenco estis rilate al konkurencaj grupoj - ilia permesita parto en la komerco kaj profito. Prezidento Janukoviĉ volis ĉion subigi kaj komencis montri diktatorajn kutimojn. Sed li eraris kiam li aplikis siajn perfortajn metodojn de influo ne nur kontraŭ konkurantoj sed ankaŭ kontraŭ la popolo. La homoj eliris por protesti. En la rezulto la konkurencaj grupoj profitis de tio kaj financo fluis en aliajn poŝojn. Sed ĉar ne ekzistis diktaturo, do, en 2019, la popolo diris sian vorton en la elektoj kaj la direkto de financaj fluoj denove ŝanĝiĝis. Tio estas ĉio. La nuna ukrainia reĝimo estis kaj restus tre ordinara, sed la rusia invado devigis ĝin serĉi novajn manierojn interrilati kun sia popolo kaj la ekstera mondo. Ĉu ĉi tiuj novaj cirkonstancoj vere povas ŝanĝi la esencon de la nuna kaj postaj reĝimoj, mi ne scias.
Ŝajnas, ke Stepan Bandera estas pli populara kaj parolata en Rusio ol en Ukrainio. La celo de Bandera estis sendependa Ukrainio, kaj li batalis por tiu ideo per disponeblaj rimedoj, pro kio li estis mortigita laŭ la ordo de Kremlo. Li estas nacia idolo ne pli ol Stepan Razin estas idolo por rusoj.

SlavikDze (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2023 7:43:59 alasiri

@Frano
Nu, mi fakte atendis, ke vi preferos respondi eviteme...
Kaj mi tute komprenas, ke por sufiĉe klarvidaj ukrajnoj nuntempe danĝeras esti absolute sinceraj eĉ en periferiaj, malpopularaj forumoj.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 7 Januari 2023 1:43:03 alasiri

Prefere ol respondi eviteme, mi tutsimple emus eviti respondi.

Mi taksas Franan respondon suficxe detala, rilate al via demando. Kiun respondon vi esperis, se li ne respondis laux (viavidpunkte) evitema maniero?

Kurudi juu