К содержанию

Ankaux

от Altebrilas, 23 июня 2022 г.

Сообщений: 22

Язык: Esperanto

Metsis (Показать профиль) 27 июня 2022 г., 6:25:31

amigueo:Laŭ mi, tiu blablabla pri KROM estas tre perdiga!
Sufiĉus diri ke KROM estas adicia.
Ne. Rigardu

● Tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro. = Petro ne estis tie.

Ĉiokaze "krom" ekskluzivas.

amigueo (Показать профиль) 27 июня 2022 г., 6:45:20

kiu estas la simpla signifo de KROM, malgraux malsimpla difino?

kroma = ??
krome = ??
kromigi = ??

"Francio sxatas kromigxi internacie." = ??

StefKo (Показать профиль) 27 июня 2022 г., 10:21:42

kromigi = ekskluzivi, escepti, apartigi, forigi (?)
"Francio sxatas kromigxi internacie." = "Francio estas egoisma" okulumo.gif

Altebrilas (Показать профиль) 27 июня 2022 г., 13:40:15

Ne konfuzu gramatikon kun politiko... okulumo.gif

Metsis (Показать профиль) 27 июня 2022 г., 14:35:04

Mi ofte demandas min, ĉu homoj ne legas PMEG-on aŭ PIV-on.

Do mi ripetu, ke la morfemo "krom/" havas la aldonan sencon.

● La 15 partoprenantoj kaj 30 kromaj ŝtatoj subskribis la kontrakton. (aldone al la 15… ankaŭ 30…)

La adverbo "krome" havas la sencon de "krom tio".

● Dum tiu mallonga tempo li faris… Krome li kontribuis… (aldone al la jam menciitaj…)

Ĉu ekzistas aliaj derivaĵoj de tiu morfemo, ekz. "kromo, kromi, kromigi"? Kromo estas elemento Cr laŭ Zamenhof mem, kvankam nuntempe oni ŝajnas preferi la nomon kromio. Kion do signifus "kromi" aŭ "kromigi"? Ĉu esti aldona resp. fari aldona? Minimume la lastmenciita estas la sama kiel la verbo "aldoni" mem. Do ŝajnas, ke oni ne bezonas tiajn derivaĵojn.

Ĝenerale validas, ke rolvortetoj ne estas tiel produktivaj radikoj kaj nur en ege maloftaj okazoj oni povas krei aliajn derivaĵojn ol adjektivajn kaj adverbajn.

StefKo (Показать профиль) 27 июня 2022 г., 15:45:08

Altebrilas:Ne konfuzu gramatikon kun politiko... okulumo.gif
Mi petegas: ne miksu nociojn! (malnova juda ŝerco)

Salcja revenas el kunveno de Mastrinrondo, kie aŭdis vorton "konsterno" kaj demandas la edzon:
– Moŝe, kio estas “konsterno”?
– Konsterno, Salcja, estas la tiaĵo: se vi revenus el via kunveno kaj trafus min en lito kun fremda virino. Vian surprizon, miron oni povas nomi “konsterno”. Vi komprenas?
– Mi komprenas, Moŝe. Same kiam vi revenos el laboro kaj mi kun alia viro kuŝos en lito, tio estos konsterno?
– Ne, Salcja! Mi tre petas vin, Salcja, ne miksu konsternon kun ordinara malĉastado!


Jes, mi faris tion. Kiel Salcja. Cele, por plezurigi aliajn. Nur mankis okulumo.gif do mi korektis la enskribon.

PS. Konfuzimiksi - kiu vorto estas pli konvena ĉi tie?

Altebrilas (Показать профиль) 28 июня 2022 г., 7:37:31

En la anekdoto, "konfuzi" sxajnas al mi pli tauxga.

Pri "franca escepto", mi auxdis la esprimon pri kulturo, kiam la franca registaro volis ke gxi estu subvenciita, cxar arto estas ne nur komerco aux propagando.

StefKo (Показать профиль) 28 июня 2022 г., 9:53:21

Altebrilas:En la anekdoto, "konfuzi" sxajnas al mi pli tauxga.

(...)
Sed la PIV skribas pri miksi:
4 (f) Preni unu objekton por alia, ne kapabli ilin distingi: mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono; miksi la signifon de du vortoj

Altebrilas (Показать профиль) 28 июня 2022 г., 14:53:13

Konfuzi estas miksi en sia cerbo...

amigueo (Показать профиль) 29 июня 2022 г., 12:32:09

@Altebrilas.

Derivita KROM-
kroma = aldonita aux plia.
kromigi = aldoni aux pliigi.
kromigxi = aldonigxi aux pliigxi.

kromnomo. kromplano. ktp.

Наверх