Al la enhavo

Same aspektantaj vortoj kun malsameco en signifo kaj uzo inter la ĉina kaj la japana lingvoj.

de 呼格吉勒图, 2022-julio-18

Mesaĝoj: 59

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-11 02:38:08

爱情:
【moderna ĉina】romantika amo
【moderna japana】ne nur romantika amo, sed ĉiaj amoj, ekzemple. al siaj gepatroj, al siaj amikoj, ai siaj senvivaj posedaĵoj, ktp.
【antikva ĉina】amo, ne nur romantika. (simila al la difino en la japana lingvo)

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-11 02:40:29

爱嬌:
【moderna ĉina】----
【moderna japana】aminda, afabla
【antikva ĉina】aminda, afabla

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-11 02:43:17

兄弟:
【moderna ĉina】fratoj
【moderna japana】gefratoj, nome, fratoj kaj fratinoj.
【antikva ĉina】fratoj

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-11 02:49:17

家族:
【moderna ĉina】parencoj kiuj devenis de la sama praulo antikve, loĝantaj kune aŭ dise nun.
【moderna japana】familio, kies centro estas geedziĝa paro. Do la difino en la japana estas malgranda ol tiu en la ĉina lingvo.
【antikva ĉina】sama kiel la moderna ĉina difino.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-11 03:00:54

亲友:
【moderna ĉina】parencoj kaj amikoj
【moderna japana】bonaj aŭ tre proksimaj amikoj
【antikva japana】1.parencoj kaj amikoj; 2.bonaj amikoj; 3.(verbo) havi amikecon kaj bonan interrilaton reciproke.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-11 05:59:33

约束:
【moderna ĉina】limigi
【moderna japana】promesi
【antikva ĉina】limigi; dekretoj

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-11 11:11:48

高校:
【moderna ĉina】universitato
【moderna japana】altnivela mezlernejo
【antikva ĉina】-------

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-11 13:24:30

放心
【moderna ĉina 】ne zorgu
【moderna japana 】foresto de menso
【antikva ĉina 】decido;
la volo de iu ke ri faru ion nur laŭ sia plaĉo;
disfalo de lojaleco kaj entuziasmo de homoj en unu grupo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-11 13:55:59

正直
Sama signifo en la ambaŭ lingvoj.
"honesta" "fidinda" "neŭtrala" "sen-antaŭjuĝa" ks.

Tamen malsamaj uzmanieroj.
【moderna ĉina 】uzata por priskribi personecon aŭ naturon de homo.
【moderna japana 】uzata kiel adverbo, signifanta "fakte" "vere" "honeste dirite" k.s.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-11 14:21:17

无心
【moderna ĉina 】senintence, senvole
【moderna japana 】naiva; peti, postuli; sin dediĉi;
【antikva ĉina 】(budhisma termino) ne havi la malbonan penson kaj motivon en la koro.

Reen al la supro