У садржају

Popolrakontoj, mitoj, anekdotoj, urbaj legendoj, ktp.

од 呼格吉勒图, 30. јул 2022.

Поруке: 98

Језик: Esperanto

Qoysiletu (Погледати профил) 28. април 2024. 03.37.42

Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"


Por ke mi ne vekigus la aŭtoritaton suspekti mian celon de mia vizito, kaj evitu ke mi frontus malamikecon pro ke mi estas Ruso, mi decidis reiri al Barato, do mi forlasis la ĉefurbon de Ladak. Malbonŝance mi falis rompante mian kruron, donante al mi pretekston tute neatenditan reiri al la monaĥejo, kie mi ricevis kuracon kaj flegadon. Mi uzis mian restadon inter la lamaoj akiri la konsenton de la ĉef-lamao ke ili alportu al mi la manskribaĵojn pri Jesus Kristo el ilia biblioteko, kaj mia helpanto tradukis por mi la tibetan lingovn, translokigante zorgeme al mia notolibro la enhavon kiun la lamaoj legis al mi.

Tute ne dubante la verecon de la kroniko, verkita kun nobla ekzakteco de la Brahminaj, kaj pli speciale la budhismaj historiistoj de Barato kaj Nepalo, mi volis post mia reiro al Eŭropo, publiki la tradukaĵon de tio.

Mi prezentis min al kelkaj konataj eklezioj, petante al ili rekontroli mian notojn kaj diri al mi kiel ili opinias pri tio.

Monsignoro Platon, la reputaciohava ekleziestro de Kiev, pensis ke mia malkovraĵo estis grava. Tamen, li klopodis malkuraĝigi min ne publiki la memoraĵoj, kredante ke la publikado povus damaĝi min. "Kial?" tamen li rifuzis diri al mi pli eksplicite. Tamen, ekde nia konversacio okazis en Rusio, kie la suprerrigardo de la registaro neigus la publikon de tia verkaĵo, mi decidis atendi.

Unu jaron poste, mi troviĝis en Romo. Mi montris mian manuskribaĵon al Kardinalo proksima al la Sankta Papo, kiu respondis al mi ekzakte en la frazoj: "Kiun bonecon tio alportos presi tiun ? Neniu volas gravigi tion kaj vi kaŭzos multajn malamikojn. Sed vi estas ankoraŭ tre juna. Se tio estas problemo de mono kiu zorgigas vin, mi povas peti unu rekompencon por viaj notoj, sumon kiu kompensos vian elspezon de via aventuro kaj perdo de via tempo. " Kompreneble, mi rifuzis.

En Parizo, mi parolis pri mia projekto al Kardinalo Rotelli, kiun mi ekkonis en Constantinople. Li, ankaŭ oponis lasi mian verkaĵon presota, pro la preteksto ke tio estas trofrua kaj antaŭmatura. "la eklezio" li aldonis "suferis jam tro pro la nunaj ateistaj ideoj, kaj vi donos novan nutraĵon al la kalumniatoroj de la evangeliaj doktrinoj. Mi diras al vi tiun por la meritoj de la tuta krista eklezio."

Qoysiletu (Погледати профил) 28. април 2024. 08.16.24

Poste mi iris vidi M.Jules Simon. Li trovis ke mia skribaĵo estas interesa kaj konsilis al mi peti opiniojn al M.Renan, pri la plejbona vojo publiki ĉi tiujn memoraĵojn. La sekvantan tagon, mi sidiĝis en la kabineto de la nobla filozofo. Fine de nia konversacio, M.Renan proponis ke mi konfidis la memoraĵojn al li, tiel ke li povus fari raporton pri la malkovro al la akademio.

La propono estis alloga, tamen mi forprenis kun mi la manskribaĵon per la preteksto de plua rekontrolado. Mi pensis ke mi mem sufiĉe pretis publiki la tradukon de la kronikoj, akompanante ilin kun miaj notoj. Sed mi ne volis vundi la noblan majstron, kiun mi profunde respektis, do mi decidis ke mi prokrastu la publikadon ĝis post lia forpaso, kiu ne estos malproksima, pro la evidenta ĝenerala malforteco de M.Renan. Mallonga tempo post la morto de M.Renan, mi skribis al M.Jules Simon denove por lia konsilo. Li respondis al mi, ke estas mia afero prijuĝi pri la ŝanco publiki la memoraĵon.

Mi do ordigis miajn notojn kaj nun publikas ilin, konservante la rajton pruvi la verecon de la kronikoj. En miaj komentoj, mi provizas la argumentojn kiuj devas konvinki nin pri la sincereco kaj forta kredo de la Budhismaj kompilintoj. Mi deziras aldoni ke antaŭ kritiki mian verkaĵon, la socioj, sen tiom da elspezoj, per unu scienca ekspedicio, studu la manskribaĵojn en la ejo kie mi malkovris ilin, kaj tiel oni facile konstatos la valoron historian de la manskribaĵoj.

Nikolas Notovitch

Qoysiletu (Погледати профил) 28. април 2024. 13.33.41

Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"


Ĉapitro 1 vojaĝo en Tibeto
Ĉapitro 2 Ladak
Ĉapitro 3 Festivalo en unu Gonpa
Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa
Ĉapitro 5 Resumo
Ĉapitro 6 Eksplikaj Notoj

Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa

La tero tremis kaj la ĉielo ploris pro la granda krimo farita en la lando de Israelo.
Pro ke tie estis tormentita kaj murdita la nobla kaj justa Issa, en kiu estis montrata la animo de la Universo, kiu jam enkarniĝis en unu simplan morteblajxon profitigi homojn kaj detrui la malican animon en ili.

Konduki al paco, amo kaj feliĉo, homo subengradiĝis pro siaj pekoj, kaj revokas rin al la Unu kaj nevidebla Kreanto kies kompato estas senlima.

La komercistoj elvenantaj el Israelo donis la sekvantan rakonton de tio kio okazis:
La popoloj de Israelo, kiuj vivas en fekunda lando, produktante po du rikoltojn ĉiujare kaj povante subteni paŝtejon por grandaj bestogrupoj de hejmbestoj, pro iliaj pekoj alportis al si la indignon de Dio, kiu punigis ilin per la teruraj punoj, deprenante el ili ilian landon, iliajn hejmbestojn kaj ilian riĉon. Ili estis transportitaj estikiel sklavoj de riĉaj kaj povohavaj Faraoj kiuj poste regis la landon de Egipto.

La Izraeloj estis pritraktataj pli severe ol bestoj, kondamnitaj al pezaj laboroj kaj metataj en katenoj. Iliaj korpoj estis kovritaj de vundoj kaj doloroj.Ili estis nepermesitaj vivi sub tegmento, kaj estis malsataj al preskaŭ morto.

Kaj en ĉi tiu katastrofo, la Izraeloj, rememorigante ilin pri ilia Ĉiela Protektoro, petis forte la pardonon kaj kompaton de li.

En tiu epoko, Egipton regis unu elstara Farao, kiu estis konata pro lia multaj venkoj, kolosaj riĉoj, kaj la gigantaj palacoj kiujn li starigis per la laboro de siaj sklavoj.

Ĉi tiu Farao havis du filojn, la plijuna de kiuj, nomata Mossa, akiris multajn konojn el la saĝuloj de Izraelo.

Kaj Mossa estis amata de ĉiuj en Egipto, pro lia simpatio, bonkoro kaj la kompaton montrata al ĉiuj suferantoj.

Kiam Mossa vidis ke la Izraeloj, spite de iliaj suferoj, ne forlasis sian Dion, kaj rifuzis adori diojn de Egipto, kreitajn de manoj de homo.

Li ankaŭ metis sian kredon en ilia nevidebla Dio, kiu ne suferigas ilin perfidi Lin, spite de ilia pliiĝanta malforteco.

Kaj la instruistoj inter Izrealo provokis la pasion de Mossa, kaj petis lin ke li petu kompaton el lia patro, Farao,por favoli al liaj samreligianoj.

Princo Mossa iris antaŭ lia patro, petante lin malpezigi la ŝarĝon de la malfeliĉaj popoloj. Farao,tamen,iĝis kolerega kaj ordonis ke ili estu tormentataj pli ol antaŭe.

Kaj kiel rezulto, Egipto renkontis grandegan katastrofon. La plago amasmortigis la junajn kaj la maljunajn, la sanajn kaj la malsanajn. kaj Farao vidis en tio malkontenton de liaj propraj dioj kontraŭ li.

Tamen Princo Mossa diris al lia patro ke estis Dio de la sklavoj kiu tiel intervenis por la profito de liaj popoloj kaj venĝis ilin al la Egiptuloj.

Qoysiletu (Погледати профил) 28. април 2024. 22.34.29

Порука је сакривена.

Qoysiletu (Погледати профил) 29. април 2024. 12.08.00

(Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"
Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa)


Farao kondamnis Mossa, lian filon, amasigi ĉiujn Izraelajn sklavojn, kaj kondukis ilin for de Egipto, kaj trovis en granda distanco el la ĉefurbo, alian urbon kie li regos ilin.

Poste Mossa sciigis la hebreajn sklavojn ke li jam akiris ilian liberecon en la nomo de lia kaj ilia Dio, la Dio de Izrealo, kaj kun ili li forlasis urbon kaj la landon de Egipto.

Li kondukis ili revenante al la lando kiu,pro iliaj pekoj, estis deprenita de ili. Tie li donis al ili leĝojn admonante ilin preĝi ĉiam al Dio, la nevideblan Kreanto, kies kompato estas senlima.

Post Princo Mossa mortis, la Izrealoj observis rigore liajn leĝojn, kaj Dio rekompencis ilin por la malfeliĉo kiun ili havis en Egipto.

Ilia regno iĝis unu de la plej povohavaj sur la Tero. Iliaj reĝoj konatigis sin pro iliaj trezoroj, kaj pace regis la Izrealon.

La gloro de Izreala riĉo disvastiĝis tra la tuta Tero, kaj la ĉirkaŭaj landoj enviis ilin.

Sed la Plej Alta gvidis la Hebreanojn venki, kaj la Paganoj ne kuraĝis ataki ilin.

Malbonŝance, homo inklinas erari, kaj la fideco de la Izrealoj al Dio estis nelongedaŭra.

Iom post iom ili forgesis la favoroj Dio jam donis al ili. Malofte vokis lian nomon, kaj serĉis protekton prefere el sorĉistoj anstataŭ el Dio.

La reĝoj kaj la estroj inter la popoloj anstataŭigis la leĝojn donitaj de Mossa per iliaj propraj; la templo de Dio kaj la obeado de ilia antikva kredo estis neglektita; la popoloj allogis sin al sensaj kontentoj kaj perdis sian originan purecon.

Multaj jarcentoj jam forpasis ekde ilia eliĝo el Egipto, kiam Dio pripensis denove suferigi ilin per punoj.

Fremdlandanoj invadis Izrealon, detruante la landon, la vilaĝojn kaj kaptis la loĝantojn.
Fine, venis la Paganoj el trans la maro, el la lando de Romeles. Tiuj ĉi mastris super la Hebreanoj, kaj sendis armajn estrojn, kiuj regis ilin en la nomo de Kaesaro.

Ili disfaligis la templojn, perforte ĉesigis la loĝantojn adori la nevideblan Dion, kaj forpelis ilin oferi al la aliaj dioj.

Qoysiletu (Погледати профил) 01. мај 2024. 13.44.04

(Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"
Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa)


Ili faris tiujn kun rangoj soldatoj, faris inojn ĉasataĵoj, kaj faris ordinarajn popolojn sklavoj, alportataj milope trans la maro.

La infanoj estas amasmortigitaj kaj baldaŭ en la tuta lando estis plorego kaj lamento.

En ĉi tiu ekstrema sufero, la Izraeloj denove rememoris ilian Dion, petante lian kompaton kaj preĝis por lia pardono. Nia Patro aŭdis ilian preĝon.

Tiutempe, venis la momento en kiu la kompata Prijuĝo reenkarniĝi en homan korpon.

Kaj la eterna Spirito, restanta en stato de kompleta trankvileco (senmoveco) kaj ekstrema ĝojego, elvekiĝante kaj disigate el la Eterna Estaĵo, dum nedecidita periodo.

Tiel en la formo de homo, Li instruus homojn identigi sin kun la Dieco kaj akiri eternan feliĉon.

Kaj por montri, per Lia ekzemplo, kiel homo povas akiri moralan purecon kaj liberigi animon el la regado de la fizikaj sensoj, tiel ke la animo akiru la perfektecon necesan por eniri la Regnon de Paradizo, kiu estas interŝanĝebla kaj kie la ekstrema ĝojego regas.

Tuj poste, mirakla infano naskiĝis en la lando de Izraelo. Dio parolis, tra la buŝo de ĉi tiu bebo, kun la mizera korpo kaj la nobla animo.

La gepatroj de la infano estis malriĉaj uloj, kiuj apartenis al familio konata pro pieco, kiu forgesis la noblecon de iliaj antaŭuloj celebrantaj la nomon de la Kreanto kaj donantaj dankon al Li pro la juĝoj kiujn Li sendis al ili.

Qoysiletu (Погледати профил) 01. мај 2024. 23.58.01

(Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"
Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa)


Por rekompenci ke ili algluiĝis forte al la vojo de Vereco, Dio benis la unuan filon de ĉi tiu familio, elektis lin komfortigi la suferantojn.

La dio-benita infano kies nomo estis Issa, komencis paroli pri la ununura kaj nevidebla Dio en liaj fruaj jaroj, admonante la devojiĝantajn animojn penti kaj purigi ilin el la pekojn.

Homoj venis el diversaj partoj aŭskulti lin, mirite de tio kion li parolis el lia infana buŝo. Kaj ĉiuj Izraeloj konsentis ke la Spirito de la Eterna loĝas en la infano.

Kiam Issa estis 13 jaraĝa, la jaro en kiu Izraeloj geedziĝu laŭ kutimo.

La modesta domo de lia diligentaj gepatroj iĝis renkontejo de riĉuloj kaj elstaruloj, kiuj deziregis havi la junan Issa, kiel bofilon, kiu jam estis konata pro lia edifa prelego en la nomo de la Ĉiopova.

Poste Issa sekrete forlasis de la domo de lia patro, forlasis Jerusalemon, kaj en unu aro de komercistoj, vojaĝante al Sindh, por la celo de perfektigi sin per la scioj el la diro de Dio, kaj studi leĝojn de la noblaj Budhoj.

En lia jaraĝo, juna Issa, la benita, venis Sindh kaj ekloĝis inter Aryas, en la lando amata de Dio.

Famo etendis la nomon de la mirinda junulo tra la norda Sindh, kaj kiam li venis tra la lando de la kvin riveretoj kaj Radjipoutan, la fervorulo de la Dio Djaine petis lin resti kun ili.

Tamen li forlasis la iluziitajn adorantojn de Djaine kaj iris al Djagguernat, en la lando de Orsis, kie restas la morteblaj restaĵoj de Vyassa Krishna, kaj kie la blankaj pastroj de Brahma bonvenigis lin ĝoje.

Ili instruis al li legi kaj kompreni Vedojn, kuraci fizikajn malsanojn per preĝo. Ili ankaŭ instruis al li kiel intrui kaj ekspliki la sanktajn skribaĵojn, por forpeli la malbenitajn dezirojn el homo kaj fari ilin denove havi la similecon kun Dio.

Li elspezis 6 jarojn en Djagguernat, en Radjagriha, en Benares kaj en aliaj sanktaj urboj. La komunaj personoj amis Issa, pro ke li vivs pace kun la Vaisyas kaj la Sudras, al ili li instruis la sanktajn skribaĵojn.

Sed la Brahmins kaj la Kŝatriyas diris al li ke ili estis malpermesataj de la Granda Para-Brahma alproksimiĝi al tiuj kiuj estis kreitaj el lia stomako kaj liaj piedoj.

La Vaisyas rajtis nur aŭdi la recitadon de la Vedoj, nur en la festaj tagoj, kaj Sudras nerajtis ne nur legi sed ankaŭ eĉ rigardi la Vedojn, pro ili estis kondamnitaj en eterna stato esti sklavoj de la Brahmins, la Kŝatriyas kaj eĉ la Vaisyas.

"Nur morto povas rajtigi ilin el ilia stato esti sklavoj." diris la ParaBrahma. "Forlasu ilin, venu adori kun ni la diojn, kiujn vi kolerigos se vi ne obeos ilin. "

Sed Issa, neglektante ilian diron, restis kun la Sudras, instruante ilin kontraŭ la Brahmins kaj Kŝatriyas.

Li deklaris forte ke homoj ne rajtis depreni spiritajn rajtojn de aliuloj nur pro la senbazaj kaj senraciaj aŭtoritatoj deklaritaj el ilia buŝo. Li diris ke Dio faris ne diferencojn inter Liaj infanoj, kiuj estas same karaj al Li.

Qoysiletu (Погледати профил) 02. мај 2024. 11.15.55

(Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"
Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa)


Issa neigis la dian inspiron de Vedoj kaj Puranas, kiel li instruis al liaj adeptoj "unu leĝo estis donita al homo gvidi lin en liaj agoj:

Timu vian dion. Kurbigu viajn genuojn nur antaŭ Li kaj alportu al Li nur la oferaĵojn kiuj venis el viaj enspezaĵoj.

Issa neigis la Trimurti kaj enkarniĝon de Para-Brahman en Vishnu, Siva, kaj aliaj dioj.
diris li :

la eterna Juĝo, la eterna Spirito, konsistigis la nuran kaj senvideblan animon de la Universo, kaj estas ĉi tiu animo sole kiu kreas, enhavas kaj vivigas ĉiujn.

Li sole volis kaj kreis. Li sole ekzistis el eterneco, kaj Lia ekzisto estos sen fino. Estas neniu simila kun Li nek en la paradizoj, nek sur la Tero.

La Nobla Kreanto dividis sian povon kun neniuj aliaj, kiel vi estas instruitaj, ĉar Li sole estas ĉiopova kaj ĉiosufiĉa.

Pro unu dia penso, Li reunuigis la akvaron kaj dividis ilin el la seka lando de la globo. Li estas la kaŭzo de la mistera vivo de homo, en kiun Li enspiris parton de Lia dia Aĵo.

Kaj Li metis la landojn, la akvaron, la bestojn kaj ĉiujn kiujn li kreis, sub la mastrado de homo. Li konservas per si mem la neŝanĝeblan ordon, donante al ĉiu ĝian propran daŭron.

La malkontento de Dio baldaŭ eksplodos sur homon, pro ke li forgesis sian Kreanton. Li plenigis siajn templojn kun abomenaĵoj. Kaj li adoras plurajn kreaĵojn kiujn Dio subordigis al li.

Qoysiletu (Погледати профил) 03. мај 2024. 11.17.36

(Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"
Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa)


Kaj por gajni favoron per la bildoj de ŝtono kaj metalo, li oferis homojn, en kiuj loĝas parto de la Spirito de la Plej Supra.

Kaj li humiligas tiujn kiuj laboras en la ŝvito de iliaj fruntoj. Tiuj kiuj deprenas el iliaj fratoj la dian feliĉon estos deprenotaj je tio ankaŭ; Kaj la Brahmins kaj la Kŝatriyas iĝos la Sudras de la Sudras, kun kiuj la Eterna restos ĉiame.

En la tago de juĝo, la Sudras kaj la Vaisyas estos pardonotaj pro ke ili ne sciis la lumon, kiam Dio lasos sian koleregon al tiujn, kiuj arogis sian propran aŭtoritaton.

La Vaisyas kaj la Sudras estis plenigitaj per granda admiro al Issa, kaj petis al li, kiel ili preĝos, por ne perdi sian fortan konekton al la eterna vivo.

"Preĝu ne al idoloj, ĉar ili ne povas aŭdi vin. Aŭskultu ne al la Vedoj kie la vereco estas ŝanĝita. Estu humilaj kaj ne humiligu viajn proksimulojn.

Helpu la malriĉajn, subtenu la malfortajn, estu malicaj al neniu; ne deziru tiujn kiujn vi ne havas kaj kiuj apartenas al aliuloj. "

La pastroj kaj la militistoj, kiuj sciis la instruaĵojn de Issa, decidis mortigi lin, kaj sendis iliajn servistojn trovi la junan instruiston.

Sed Issa, kiu ricevis la averton de la Sudras pri lia danĝero, forlasis Djagguernat nokte, superiris la monton, kaj ekloĝis en la kamparo de la Gautamides, kie la nobla Budho Ŝakyamuni venis al la mondo, inter tiuj kiuj adoris la ununuran kaj plejsupran Brahma.

Kiam la justa Issa akiris la Pali lingvon, li dediĉis sin al la studo de la sanktaj rulaĵoj de la Sutroj.

Post ses jaroj de studado, Issa, kiun la Budho elektis por disvastigi siajn sanktajn eldirojn, povis perfekte ekspliki la sanktajn tekstojn en la rulaĵoj.

Li poste forlasis Nepaŭl kaj la Himalaya montaron, malsupreniris en la valon de Radjipoutan kaj direktis siajn paŝojn al la Okcidento, ĉie predikante al popoloj la plejsupran perfektecon akireblan de homo.

Tiuj kiujn li predikis al siaj gefratoj, estas la certa maniero de rapida unuiĝo kun la eterna Spirito. "tiu kiu retrovis sian primitivan purecon, mortos kun liaj pekoj pardonotaj kaj rajtos pripensi la majestecon de Dio." diris Issa.

Qoysiletu (Погледати профил) 03. мај 2024. 12.22.01

(Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"
Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa)


Kiam la sankta Issa trairis la teritoriojn de Paganoj , li instruis ke la adorado al videblaj dioj estas kontraŭ la naturaj leĝoj.

"al homo ne estis donita tio ke vidi la bildon de Dio. kaj ne necesas ke homo faras por si mem diversajn dioj en la imagitaj formoj de la Eterna.

Plie, estas kontraŭ homa konscio havi malpli respekton al la nobleco de la sankta pureco, ol al artefaritaĵoj de ŝtono aŭ metalo fare de la manoj de homo.

La Eterna Leĝodonanto estas Unu. Estas ne aliaj dioj ol Li, Li kunhavigas la mondon kun neniu, nek havas konsultanton.

Eĉ kiel patro montras kompaton al liaj gefiloj, tiel Dio juĝos homojn post morto, konformante kun Lia indulgoplenaj leĝoj. Li neniam humiligos sian idon per alĵeti lian animon por punoj al la korpo de besto.

"la ĉielaj leĝoj" diris la Kreanto, tra la buŝo de Issa, "estas malaj al la oferado de homo al statuo aŭ al animalo. Por mi, la Dio jam oferis al homo ĉiujn animalojn kaj ĉiujn kiujn la mondo enhavas.

Ĉiuj estis oferataj al homo, kiu estas nepere kaj intime unuiĝo kun mi, lia Patro. do, estos severe punota, laŭ mia leĝo, tiu kiu kaŭzas la oferon de miaj idoj.

Homo estas nulo antaŭ la eterna Juĝo, samkiel la animalo estas antaŭ homo.

Do mi diras al vi, forlasu viajn idolojn kaj faru neniujn ceremoniojn kiuj dividas vin el via Patro kaj ligas vin al la pastroj, de kiuj la paradizo jam turniĝis for, pro ke ili kondukis vin for de la vera Dio, kaj devojigis la spiriton per superstiĉoj kaj faris vin blindaj antaŭ la Vereco. "

La eldiroj de Issa disvastiĝis tra la Paganoj, tra la lando kiun li trapasis, kaj la loĝantaro forlasis siajn idolojn.

La pastroj ordonis ke Issa antaŭ la publiko pruvu la vanecon de iliaj idoloj. Kaj Issa respondis al ili, "se viaj idoloj aŭ la animaloj kiujn vi adoras, reale posedas la supernaturajn povojn kiujn vi pretendas, lasu ilin bati min kun per tondro antaŭ vi !"

"kial vi ne faras miraklon por lasi vian Dion mirigi la niajn, se Li estas pli pova ol ili?"

Issa respondis, "la mirakloj de nia Dio funkciis ekde la unua tago kiam la universo estis kreita. kaj estas farata ĉiutage kaj ĉiu momente. ĉiu ajn kiuj ne vidas ilin, estas deprenata je unu de la plej belaj donacaĵoj de vivo"

kaj tio ke Li lasos sian indignon fali, ne estas al senanimaj objektoj de ŝtono, metalo aŭ ligno, tamen al la homoj kiuj adoras ilin. Kaj homoj devas detrui la idolojn faritajn de ili, por ilia savo.

Вратите се горе