Al la enhavo

Popolrakontoj, mitoj, anekdotoj, urbaj legendoj, ktp.

de 呼格吉勒图, 2022-julio-30

Mesaĝoj: 107

Lingvo: Esperanto

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-majo-24 23:48:49

Popolrakonto

Destino estas decidita de la Ĉielo (la Dio en la ĉina kulturkunteksto)


En la civita socio en Ĉinio, oni diras ke antaŭ la katastrofoj ekzemple tertremo, inundo, sekeco, fajrego, epidemio ktp, la infer-registaro faris registrolibron, por decidi la amplekson, la tipon de katastrofo, kaj la liston de personoj kiuj endas morti en katastrofo.

Estis tia rakonto:

Estis intelektulo juna, Liu Yu, en la Qing dinastio (1644-1912). Unutagon li vizitis amikon ĝoje kaj drinkis multon da alkoholaĵo ĝis meznokto silenta, kaj tiam li ekreiris hejmen, adiaŭinte al la amiko.

Li iris 2.5 kilometrojn for de la vilaĝo kie li drinkis, kaj jam estis je la 11a horo, kun kompleta malhelo.

Sur la vojo, sur kiu li devis trairi, estis nekonata templo, kun hela lumo. Liu Yu konjektis ke la monaĥoj eble faras ceremoniojn, pro kio, li ne sentis timon. Li volis peti akvon en la templo pro li soifis post drinki multon da alkoholaĵo.

Tamen surprizite, li estis kaptata de du gardistoj tuj post kiam li eniris, kaj estis dirata "vi venas en la ĝustatempo ! la inferoreĝo sendis nin kapti vin." Do li estis ĵetata en la grandan palacon, antaŭ la inferoreĝo.

Liu Yu timege genuis sur la grundo. La reĝo diris al li "ni petas ke vi helpu nin registri en la libro, kaj ne timu tion kion vi vidos. Tio estas okazontaĵo en la sekvonta aŭtuno, tamen senrilate kun vi." Liu Yu volis scii registri kion, tamen li nekuraĝis demandi, nur kapjesadante.

Baldaŭ oficistoj venis kun skribiloj kaj paperoj, ordinante ke li registru, sidante sin sur ŝtupo. Subite aperis homkapoj en la orienta parto en la palaco, akumuliĝante kvazaŭ monteto, Dekoj da oficistoj kuris, portante kapojn el la orienta parto al la okcidenta, kvazaŭ formikoj translokiĝas. Ĉiufoje de la portado de kapoj, ili raportis al Liu Yu pri la nombroj, nomoj de la kapoj, kaj reiris al la portado post vidi ke Liu Yu jam finregistris sur la paperon.

Do tiel Liu Yu senĉese skribis sur la paperon ĝis la iom heliĝo en la orienta ĉielo. Unu oficisto raportis al la inferoreĝo "sume 10 mil.", kaj prenis la paperojn el Liu Yu, dirante al li "vi nepre lacas, ĉu vi volas ripozi iom?"

Liu Yu denove genuis antaŭ la trono, timege. Iom-post-iom malaperis la voĉoj, silentiĝante denove. Li suprenigis sian kapon, vidante neniun krom si, neniun inferreĝon, neniujn oficistojn, neniujn kapojn, kaj neniu palaco. Li pensis ke li sonĝis eble.

Tamen en la sekvanta jaro, 1850, estis ribelo, en kiu mortis multaj homoj. Liu Yu tuj komprenis ke tio ne estis sonĝo, sed la antaŭaranĝo de la infero. Nome, la ribelo ankaŭ estis aranĝo de la dram-manuskriptaĵo verkita de la Ĉielo (la Dio).

Oni diras ke en katastrofoj, tiuj mortintoj ĉiuj estas tiuj kiuj endas morti laŭ ilia virto.

Alia rakonto okazis en la jaroj 1875- 1878, en kiuj estis sekego en multaj provincoj, kaŭzonte ke 10 milionoj da personoj mortis kaj 20 milionoj fuĝis.

En la jaro 1877, la urbo Tianjin establis manĝejojn por savi tiujn malsatulojn pro la sekego. Por nur inoj kaj beboj estis unu de la manĝejoj, en kiu loĝis 2000 inoj kaj infanoj.

Matene de la 6a tago, Januaro, fajrego okazis en tiu manĝejo pro la helpo de la nordvento. Proksimume 2200 mortis, krom nur 300-400 savitaj.

Laŭ la ĵurnalo tiama, korpoj de mortintoj estis negraj kaj nekompletaj en diversaj gestoj. Kaj la korpoj kiuj ankoraŭ pli kompletaj, estis malpligrandaj pro ke viando kaj vestaĵoj preskaŭ pereis. Multaj korpoj havis geston de genui kaj antaŭenkurbi, aliaj havis geston brakumi unu la alian, el kiuj oni povas certe diveni ke probable tiuj estus gepatroj kiuj volis protekti gefilojn k.s..

Laŭ la savitoj, antaŭ la fajrego, okazis strangaĵo. Ĉiuj en la manĝejo aŭdis voĉon de nomi iliajn nomojn. Ili pensis ke la registaro sendis necesaĵojn, ekzemple, vestaĵojn de kontraŭmalvarmo, tamen ili vidis neniun post eliri. Baldaŭ la fajrego okazis.

Oni diras ke la nomado de nomoj de mortintoj antaŭ morto, estas ke fantomoj nomis laŭ la libro de mortenduloj, en kiu la inferoreĝo listas nomojn de baldaŭmortontoj.

Kial iuj estas mortendaj kaj aliaj ne ?
kompreneble ĉiuj mortos. Tamen kial iuj mortos en ĉi tiu loko kaj ĉi tiu momento kaj ĉi tiu maniero?

Eble la sekvanta rakonto respondos la demandon.

Ankaŭ en posta duono de la Qing dinastio, estis honesta estro de iu loko, kies nomo estas Niu Shumei, alte-aprezata de popoloj. Unutagon tertremo subite okazis, subenigante domojn kaj mortigante homojn, eĉ tiujn de la registaro, inkluzive de la filo de la estro Niu Shumei. Li ankaŭ havis damaĝon je la piedo, kripligante lin.

Li estis tre kolera, skribante tekston pridemandi al la loka dio, kiu respondecis pri la lokanoj. Li diris ke lokanoj estis tiom piaj sed ne akiris rifuĝon. Ĉu ĉiuj urbanoj estis malbonuloj endaj morti? Eĉ li mem, kiu estas honesta estro anstataŭ korupta, ankaŭ kripliĝis kaj perdis filon. Do, ĉu la normo de la dioj ne fideblas? aŭ ĉu la dioj ankaŭ eraras?

Nokte, en lia sonĝo, li estis invitata de la loka dio al la infero. Post sidiĝo, la loka dio diris al li, "via teksto kritikis nin, tamen vi ne povas vidi la principojn de la dioj, kompreneble. Do mi invitas vin veni kaj eksplikos al vi por respondi al vi vian demandon kaj senigi vian blasfemon al la dioj.

Ĉiuj grandaj katastrofoj estis deciditaj pro la pekoj faritaj de ĉiuj anoj en iu grupo, tute ne estante hazarda.

Ĉifoja tertremo, la infero jam esploris dum lastaj 50 jaroj. Tiuj kiuj ne endis suferi, jam translokiĝis alien; se ili faris malbonaĵon nuntempe en ĉi tiu vivo, la dioj denove translokigis ilin ĉi tien.

La estro demandis: eĉ se tiel, en la urba ĉu ekzistis neniu bonulo? Mi kaj mia filo ankaŭ malbonuloj?

La loka dio diris, estas tri familioj kiuj ne translokiĝis tamen sendamaĝitaj. Unu estas vidvino kiu ankoraŭ prizorgas sian bopatrinon kaj sian filon. La dua estas kuracisto kiu kuracis malsanulojn ne cel'al mono kaj profito. La tria estas oldulino kiu vendas manĝaĵojn kun ŝia nepo.

Via filo havis grandan pekon en la antaŭaj vivoj, pro kio li ne evitis la katastrofon. Kaj vi ankaŭ akumulis pekojn en antaŭvivoj, tamen vi estas honeta en ĉi tiu vivo, do ni malseverigis vian punon, nur kripligante vin.

Do la puno de la dioj tute ne estas partia kaj favorohava. Parenteze, pro ke vi estas honesta en ĉi tiu vivo, future vi estos promociota en via posteno .

Aŭdinte la eksplikon de la loka dio, la estro petis pardonon. Post elvekiĝi, li vizitis la tri familiojn kiuj evitis la katastrofon, kaj trovis ke ili vere sendamaĝitaj kvankam iliaj domoj severe difektiĝis.

La tria oldulino kiu vendis manĝajojn diris, ŝi ofte senpage donacis manĝaĵojn al tiuj kiuj nekapablis pagi. Kaj strange, du tagojn antaŭ la tertremo, pli da homoj venis aĉeti manĝaĵojn, pro kio ŝi kaj ŝia nepo devis fari pli por vendi. Post la tertremo, ili ne povis eliri el la difektita dometo dum tritagoj, kaj travivis pro manĝi tiujn kiujn ili faris sed ankoraŭ ne vendis antaŭ la tertremo.

La estro surpriziĝis post aŭdi, kaj forte kredis je la karmo-funkciado. Li, laŭ la prognozo de la loka dio, estis promociata en sia posteno, kaj mortis en la aĝo de 84.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-majo-25 04:28:14

Urba legendo

Profetaĵoj de frenezulino


En la tria aŭ kvara jardeko en la pasinta jarcento, estis unu frenezulino en la urbo Baoding de la He-bei provinco, kies familinomo estis Feng, tamen neniu sciis ŝian kompletan nomon. Do oni nomis ŝin "Avino Feng". Duonjaron poste, ŝi subite freneziĝis, kaj ĉiutage vojaĝis surstrate, kantante neklarajn kantojn, kaj tenante bastonon. Oni ne sciis kion ŝi kantis. Tamen iom post iom, oni ekkonsciis ke la enhavo de ŝiaj kantoj estis profetaĵoj, pro kio pli kaj pli da homoj ekkonis ŝin. Ĝuste pro ke en la ĉina lingvo, la familinomo Feng, prononciĝas same kun la vorto "freneza", kun malsamaj tonoj, do oni eknomis ŝin "Avino Freneza".

Tiam estis kelkaj huliganoj kiuj ofte ĉikanis ŝin, ĵetante terblokojn sur ŝian dorson, kiam ŝi adoris diojn en temploj. Ŝi kriis al ili " pli aŭ malpli frua, vi estos mortigotaj pro pafiloj !"

Tamen tiu frazo veriĝis: kelkaj de la huliganoj estis pafitaj en la ĉin-japana milito, kaj aliaj en la Granda Kultura Revolucio.

Onidire, la Avino Freneza ofte neatendite aperis antaŭ iuj, dirante ion al ili. Unutagon, la pluvo eniris la domon de Avo Huang, pro la difekta tegmento. Avo Huang volis ripari la tegmenton, tamen la Avino Freneza kriis :"ne estas la tegmento, el kiu eniras pluvo, tamen estas la kuirpoto, el kiu eliras rizoj."

Avo Huang tute ne komprenis la frazon. Tamen kelkajn tagojn poste, lia filo ŝtelis rizojn el hejmo, kion Avo Huang trovis, kaj pridemandis al li. La filo ofte vetis, kion Avo Huang tute ne sciis, kaj ŝuldis multe. Do li volis ŝteli rizojn por vendi kaj kompensi la ŝuldon. Avo Huang tuj komprenis la frazon de Avino Freneza, kiu jam antaŭdiris al li pri tio per la metafora "freneza frazo".

Unusomere, vilaĝano perdis kokojn, kiujn ŝtelis du fratoj de WangEr. Avino Freneza aperis antaŭ la pordo de WangEr kaj ploris "alvenis kokojn, perdos familianojn". Neniuj atentis ŝian frazon tamen.

Tiunokte, la pliolda frato de la du estis sufokita de la kokosto kaj terpomo, pro kio li mortis, kio ŝokis vilaĝanojn ĉar neniuj antaŭe konis aŭ aŭdis iujn kiuj pro sufokita mortis. Ekde tiam, la frenezajn frazojn de Avino Freneza ekatentis la vilaĝanoj.

Iuj ordigis la liston de la profetaĵoj de Avino Freneza, kaj trovis ke multaj veriĝis.

Ekzemple,
Moneroj ne havos tratruon, cigaredoj ne havos bastonon, ŝuoj ne havos kovrilon.

Eksplikaĵo:
Tradiciaj ĉinaj kupraj moneroj havis tratruon centre de la rondoformo, tamen nun ni uzas papermonojn.
Tradiciaj ĉinaj cigaredoj estis kupraj kun formo kiel longa bastono, tamen nun ni fumas cigaredojn en la moderna formo.
Tradiciaj ĉinaj ŝuoj faritaj el tuko kovris ankaŭ la supran flankon de piedoj. tamen, nun formoj de ŝuoj estis ege diversaj.

Ne plu uzos trabegojn kaj bofilino havos pli altan statuson ol bopatrino (en familio);
Ne pllu uzos trabetojn kaj bofilino havos tian statuson kvazaŭ (biologia) patrino (en familio)


En tradiciaj ĉinaj lignokonstruaĵoj, trabegoj kaj trabetoj estis necesaj, aranĝate en fiksa modelo, tamen la nunaj konstruaĵoj havas pli da formoj kaj stiloj.
En tradiciaj ĉinaj familioj, bofilinoj devis senkondiĉe obei la ordonojn de bopatrino, Tamen en la nuna socio, la rilato interne de familio kaj de socio ŝanĝiĝis, do la statuso de familianoj ankaŭ ŝanĝiĝis, kio tute malsamas ol tiu en la tradicia epoko.

La respubliko draste reformos----detrui templojn por konstrui lernejojn.
Ili rekonstruos templojn tiel kiel ili nun detruos.


En la komenca fazo de respubliko, la revolucianoj detruis multajn templojn, preĝejojn kaj moskeojn. Tamen, nun ili rekonstruas ilin por evoluigi turismon gajni enspezon.

Ankaŭ estas kelkaj profetaĵoj konformantaj kun tiuj famaj en la mondo, pri la futuro.

"ruĝaj floroj velkiĝos kaj flavaj floroj floros. “ konformanta kun aliaj antikvaj ĉinaj profetaĵoj aŭ profetpoemoj, kun similaj vortouzoj. Ĝuste pro ke tio indikas futuron, do diversaj interpretoj aperis.

Ankaŭ estis profetaĵoj pri la fina epoko, kiu estos grava kaj fatala ekzameno por ĉiuj. Ŝi diris:
"la ostoj amasiĝos kiel monto, la sango amasiĝos kiel rivero"; "bonuloj ne estos trafata de tondro eĉ se ili staros sur la pinto de arbo; dum malbonuloj ne povos eviti la punon eĉ se ili kaŝos sub la tero." "naŭ de dek personoj mortos, kaj la resta unu iĝos kvazaŭdio. "

La lasta frazo ke unu de dek povos travivi, kongruas kun la antikva profetaĵo en la mezepoka koreio, kaj kun la profetaĵoj de Liu Bo'wen (1311-1375)en la dinastio Ming.

En tiu de la mezepoka koreio, oni skribis "malfacilos ke el dek familioj restos unu."
En tiu de Liu Bo'wen, li diris:"el 10 mil malriĉuloj travivos mil, dum el 10 mil riĉuloj travivos du aŭ tri."

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-majo-25 10:50:21

Urba legendo

Vizito al la infero dum 7 tagoj post morto


Kien iros oni post morto? Malsamaj kulturoj donas malsamajn respondojn, tamen ili ĉiuj diris ke morto ne estas finon.

En la dinastio Tang (618-907) estis unu membro de la gardistoj kiuj protektis la imperiestron, kaj lia nomo estis Li Shan-long. Unutagon, li mortis subite sen antaŭsigno. Liaj familianoj tuŝis lin, trovante ke ankoraŭ estis varmo en lia brusto, do ili rezignis subterigi lin. Post sep tagoj, la mortinto denove revivis kaj rakontis al ili tion kion li spertis dum la 7 tagoj.

Kiam li mortis, li estis gvidita al unu oficejo kun larĝa spaco, en kiu miloj da krimofarintoj atendas la prijuĝon. Unu oficisto gvidis lin al la juĝokorto antaŭ la juĝisto kiu sidiĝis supre. La juĝisto demandis kiujn bonajn aferojn li faris antaŭ morto. Li respondis ke li ofte donacis monon al lokanoj kaj ĉiuvespere legis religiajn tekstojn, kio kontentigis la juĝiston. Poste li estis ordonata ke staru antaŭ ĉiuj krimofarintoj kaj laŭtlegu tekstojn, kaj la krimofarintoj malaperis tuj post kiam li finis legadon. La juĝisto kontentis kaj vokis unu oficiston gvidi lin viziti la inferon.

Alveninte en unu urbo de fero, li vidis ke multaj spiritoj flugis en la fenestrojn de la fer-murego. La oficisto klarigis al li ke ĝi estas Granda Infero, en kiu oni akceptos diversajn punojn laŭ siaj pekoj antaŭ morto. Li timis kaj silente legis la budhonomojn en sia koro. Poste li vidis grandan poton, en kiu bolataj estis du spiritoj, kiuj vidis lin kaj dankis al li pro lia legado de religiaj tekstoj. Ĉar la religiaj tekstoj povis doni al ili unutagan ripozon el la senĉesa puno.

Poste ili revenis al la juĝkorto, la juĝisto subskribis sur la dokumento liberigi lin, evidante tion ke aliaj oficistoj en la infero denove kaptos lin. Kiam ili atingis la pordegon de la infero, staris tie tri hom-ombroj kiuj antaŭe kaptis lin al la infero. La tri spiritoj kiel la inferoficistoj petis ke li helpu ilin post li revivos. Li jesis kaj revenis al sia korpo.

Ĝuste kiam la familianoj preparis ĉerkon, lia korpo subite movis kaj li elvekiĝis, vidante ke la familianoj ploregis. Li ne eksplikis tuj al la ŝokitaj familianoj pro lia reviviĝo, tamen petis ke ili preparu inferomonojn de papero, manĝaĵojn kaj silkaĵojn, alportotajn al riverobordo por la ceremonio oferi la tri infer-oficistojn.

La tri spiritoj aperis esprimante dankon, kaj malaperis denove.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-majo-26 11:03:25

Urban Legendo

La inferosoldatoj


En la fino de la Granda Kultura Revolucio (1966-1976), estis granda tertremo en la urbo Tangshan. Unu soldato spertis iujn malnormalajn spertojn ĉar li estis ano de la unua savtrupo post la katastrofo. Ili veturis kamionojn al la katastrofo-regiono, tamen surprizige, la kamionoj ĉiuj haltis survoje pro ke la motoroj tuj malfunkciis.

La soldatoj zorgis ege ĉar ili ne komprenis la situacion. Post konstroli, trovitaj estis neniuj malnormalaĵoj de kamionoj, kiujn tamen oni ne plu povis movigi. Je la 8a vespere, la lumiloj de la kamionoj tuj mallumis ŝajnante ke manipulis la kamionojn iuj kiujn oni ne povis vidi.

Laŭ la rememoro de la soldato, ili baldaŭ ricevis la ordonojn el pli supra rango, ke klopodu translokigi kamionojn apud la vojon; kaj ĉiuj soldatoj restu en kamionoj, silentiĝadu kaj faru nenion malgraŭ tio kion ili vidos kaj aŭdos poste.

Dum la silento, kiam la soldatoj preskaŭ endormiĝis, kvazaŭ-tondra sono de ĉevalohufoj venis rapide. La soldato ĝuste estis en la veturi-ĉambro anstataŭ en la posta parto de kamiono kiel aliuloj, kio faciligis lin vidi tra la fenestroj grandkvantajn ĉevaloĉarojn rapide flugis preter iliaj kamionoj, al la mala direkto, nome, el la urbo Tangshan.

Pli strange, estis po hela verda lumo en ĉiu ĉaro, kiu ŝarĝis sin kun nekalkuleblaj kapoj. Li sentis ŝajne ke dum nur 15 minutoj preterpasis milionoj da ĉaroj. Post tio, ili ricevis ordonojn restarti la motorojn, kaj sukcesis ĉi foje.

Post la servo de armeo, ĉi tiu soldato reiris hejmvilaĝen, kaj rakontis tion al vilaĝanoj. Unu oldulo diris ke la ĉaroj estis kondukitaj de inferosoldatoj, ĉar la oldulo ankaŭ estis soldato dum la civila milito dum 1946-1949. Li ankaŭ havis similan sperton.

Unutagon, li estis petita de alia soldato kiun li ne konis, por porti akvon. Survoje, ili renkontis unu sammilitanon kiu mortis la antaŭtage, do la nekonata soldato laŭtdemandis: "kial vi estis ĉi tie, ĉu vi ne mortis hieraŭ? Oni jam subterigis vian korpon." Ĝuste tiam, la soldato mortinta malaperis tuj.

La oldulo kredis ke la nekonata soldato estis inferosoldato, kaj la mortinta soldato estis la spirito kiu ne sciis ke li jam mortis. Do post kiam la inferosoldato diris al li pri tio, li tuj malaperis.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-junio-02 12:06:25

Sep antaŭsignoj kiam civilizo alproksimiĝas al disfalo

Will Durant (1885-1981), fama historiisto, akiris doktoron de filozofo en 1917, kaj finis verkaĵon "la rakonto de civilizo" elspezante 50 jarojn kun lia edzino, kun 15 milionoj da vortoj (?). La librego temas pri homa civilizo dum 15 mil jaroj, kovrante preskaŭ ĉiujn epokojn, ĉiujn landojn kaj ĉiujn kampojn.

Will Durant diris ke se la procezo de disvastiĝo de civilizo rompiĝas dum pli ol unu jarcento, ĉi tiu civilizo velkiĝas kaj pereas. kaj la homoj de ĉi tiuj civilizo denove iĝas barbaroj.

La historio ne ĉiam antaŭenkuras, tamen ofte retrokuras. Multaj civilizoj ne disfalis ununokte, kaj ĉiam estis antaŭsignoj markantaj la venontan disfalon.

Unu, aroganteco kaj febro kolektiva

Those whom God wishes to destroy, he first makes mad. La historio jam pruvis la ateston. Ne nur la Caro antaŭ la unua mondmilito, sed ankaŭ la patrino de la imperiestro en Ĉinujo kiu deklaris militon kun 11 okcidentaj landoj en 1900; ne nur Hitler antaŭ la dua mondmilito, sed ankaŭ la ĉefministro de Japanujo antaŭ la sekreta atako al la Perlo-Haveno, aroganteco kaj febro estis la komuna karaktero de ili, tial la pereo estis la komuna rezulto.

Aroganteco estis la komenco de disfalo de homoj. Durant opiniis ke la homa historio nur estas la unu momenteteto de universo, kaj la plej necesa kion ni devas lerni, estas modesto.

Du, konkurenzo kaj elekto malaperadas.

Durant diris ke en iuj regionoj, homoj anstataŭas konkurencon per superrega aranĝo, ekzemple, dekretante ke iuj rajtas lerni en lernejoj, tamen aliaj ne rajtas; iuj rajtas esti komercistoj, tamen aliaj rajtas konsumi nur......kio malaperigas liberecon kaj aktivecon de socio, faligante la civilizon en stagnon, eĉ retrokuradon.

Tri, anstataŭi kunlaboron per interbatali kaj fermiĝo.

Durant diris ke civilizo ĉiam estas rezulto de kunlaboro, preskaŭ ĉiuj nacioj kaj etnoj kontribuis al la prospero de civilizo. La nura diferenco estas la kvanto de kontribuo. Iuj regionoj ĉiam estas malfermaj, en kiuj komuna estas kunlaboro, kio rapidigas ilian progreson, kaj plimultigas ilian kontribuon al la civilizoprogreso.

tamen, male, aliaj regionoj ofte fermiĝas, sen kunlaboro inter si mem, tamen havante senĉesan internan interbatalon kaj internan atakon reciprokan, neniun volon lerni de la ekstera mondo, rezistante ĉiujn aferojn kaj aĵojn devenaj el la ekstera mondo.

Kvar, spirito kaj moralo velkiĝas.

Kial la historio ĉiam ciklas ĝenerale, estas pro ke la naturo de homoj ŝanĝas tiom malrapide kiel geologia ŝanĝo. Post multaj generacioj, la naturo de homoj preskaŭ neniam ŝanĝiĝas. Malgraŭ la disfalo de la oldaj dinastioj, la novaj ankoraŭ havas la saman rezulton pro la samaj momentumoj kiuj kaŭzis la disfalon de la pasintaj. Durant diris ke la bazo de socio, ne surbaziĝas sur la idealo de homoj, tamen sur la naturo de homoj, kiu povas ŝanĝi la naturon de ŝtato. Se la komuna moralo kaj spirito de landanoj retrokuras, la civilizo de la lando absolute retrokuras.

Kvin, populara estas la radikalismo

Durant diris ke la evoluo de socio estas procezo de la interago de konvencio kaj kreado. Tiuj konservatistoj kiuj rezistas ŝanĝon, havas saman valoron kun tiuj radikalistoj kiuj proponas radikajn ŝanĝojn-----eĉ pli valora, ĉar radiko forta de unu arbo estas pli grava ol folioj kaj branĉoj grandaj.

Bedaŭrinde, en la historio, oni ofte enfalis en radikalismon. La Revolucio de Francujo estas ekzemplo tipa. Por strebi liberecon, egalecon, fratecon, la francoj detruis ĉiujn oldajn tradiciojn, akirante tamen longatempan senpacon kaj perturbecon.

Sesa, averaĝigi riĉon perforte.

Durant diris ke la centriĝo de riĉo estas natura kaj neevitebla, malpliseverigate periode per perforta aŭ paca maniero redistribui parton de riĉo. Tamen ni devas konscii, diferencaj manieroj redistribui, damaĝas diference la socion .

Per laŭleĝaj, pacaj manieroj redistribui, damaĝas ete la socion. Tamen, perforte mortigi riĉulojn, rabi riĉon, ne maloftas en historio, eĉ ĉiam okazis en iuj regionoj. Se strebi riĉon estas krimino aŭ peko, homoj komune falas en kaptejon de malriĉo, kaj akiras egalecon sklavosimilan.

Sep, perforte disvastigi Utopion.

Utopio ideologio ofte promesis al homoj belan futuron: ĉiopovan registaron, kompletan bonfaradon, egalan socion...

Posteuloj kredas ke Utopio estas difinita rezulto de iuj epokoj, kaj absoluta rezulto de difektoj de kapitalismo. Tamen Durant atestis, la impulso de Utopio estis sur la fundo de homnaturo.

Tiuj kiuj perforte puŝis paradizon en hommondo, estigis ĉiujn blankaj musoj en granda socia eksperimento, kaŭzante malriĉon, kaoson, korupton kaj amasmortigon.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-junio-04 23:33:05

La malnormala malsano kaj la Karmo

En la 90aj jaroj en Ĉinujo.

Sinjoro Zhang estis estro de iu departamento en lia laborejo. Ekde antaŭpasintjaro, li ekhavis maloftan kaj neeksplikeblan malsanon--- li ofte havis malvarmegon, tremante je la tuta korpo, devante vesti sin per vintraj vestaĵoj eĉ en Junio. Ekde havi la malsanon, li aspektis pala sen neforteco, pro kio li devis kuŝis surlite hejme. Dum du jaroj, li vizitis preskaŭ ĉiujn malsanejojn en la ĉefurbo de la provinco, elspezante kelkajn dekmilojn da mono, tamen malsukcesis scii kiun malsanon li havis, pro kio la kuracistoj ankaŭ ne povis kuraci lin.

Nuntempe, unu de liaj parencoj prezentis al li unu faman ulon kiu havis superpovojn. Sinjoro Zhang tute ne kredis tiajn aferojn. Do li rifuzis komence. Tamen post la longa vizito al malsanejoj sen sukceso, li volis provi, ĉar ĉiuokaze, li jam perdis preskaŭ ĉiujn eblajn elektojn.

La superpovohavanto kiun oni nomas "Majstro", venis unutagon, rigardante ke Sinjoro Zhang surlite kuŝis, tremante en somero. La majstro aspektis kvazaŭ 50 jaraĝa, kun malluksaj vestaĵoj, tamen puraj. Li timis nur post unua rigardo al la S-ro Zhang, dirante:

"La animoj kiuj estis maljuste traktitaj, ne timu. Mi venis savi vin, trankviliĝu!"

La majstro sidiĝis, kaj daŭrigis diri:

"Kiuj estas la gefratoj de S-ro Zhang, tiuj restiĝu ĉi tie; kaj aliaj bonvole forlasu la ĉambron."

Nur S-ro Zhang kiu surlite kuŝis kaj lia fratino kun 30 jaroj restiĝis. La majstro diris:

"Estas facile kuraci la malsanon, depende de la volo de S-ro Zhang."

La fratino ĝojis kaj demandis kiel kuraci.

"Venis unu sinjorino kiu estas fratino de lia edzino." li turnis sin al S-ro Zhang, "Vi nepre memoras ŝin."

S-ro Zhang palis kaj ruĝis en sia vizaĝo.

La fratino denove diris al la majstro: "ĉu vi indikis la fratinon de lia edzino? ĉu ŝi mortis pro dronita? Kial ŝi venas al mia frato? Ŝi ne povas kulpigi mian fraton por sia droniĝo ! "

La majstro diris: "ŝia morto rilatis kun via frato. Kaj du mortis ! "

La fratino ne komprenis "kial du ?"

La majstro diris al S-ro Zhang, "diru per vi mem."

S-ro Zhang silentiĝis kaj kapklinis. Memoro eliĝis en sia kapo.

Tio estis unu printempo, kiam S-ro Zhang jam geedziĝis du jarojn. Dum la du jaroj, la gepatroj de lia edzino sinsekve forpasis. Lia edzino akceptis sian fratinon loĝi kun ili, ĉar ŝia fratino nur estis 16 jaraĝa tiam.

Unutagon, la edzino de S-ro Zhang vojaĝis por laboro. S-ro Zhang delogis la fratinon kiu ankoraŭ estis adoleskanto.

La adoleskanto gravediĝis. Ŝi ne kuraĝis diri al aliaj, pro ke tiam estis fino de la 70aj jaroj. Pro ŝia stomako pligrandiĝis, ŝi ege hontis tute ne sciante kion fari. Pro timego, ŝi dronis sin en rivero.

La majstro ne ricevis respondon de S-ro Zhang, kaj diris, "se vi ne volas esti kuracota, mi foriras."

La fratino petis la Majstron diri al ŝi kio okazis pri ŝia frato. La majstro diris al ŝi tion kion li "vidis" per superpovo, kio ŝokis la fratinon. "Du vivoj mortis", la majstro diris "la tremo de via korpo, estas sama kun tiu de la adoleskanto suferanta en la alia mondo."

S-ro Zhang finfine diris kaj petis la majstron savi lin el la malsano. Li volis fari tion kion la majstro postulis.

"Vi povos resaniĝi dum la sekvantaj sep tagoj. Kaj post sep tagoj, mi venos kaj laŭlegos sutrojn por transbordigi la animojn de la mortintuloj. " La majstro emfazis,"se oni ne transbordigas ilin, via malsano ne povas esti kuracata. "

En la tria tago, la sento de malvarmo pereis ; En la kvara tago, S-ro Zhang povis piediri kaj ne plu surlite kuŝis. En la sepa tago, li tute ne sentis ke li havas malsanon, kvankam li ankoraŭ estis iom malforta.

Tamen li ne petis la majstron veni transbordigi la animojn laŭ la konsento. Do en la naŭa tago, li denove malsaniĝis, pli severe ol antaŭe, aspektante kvazaŭ baldaŭ mortonto. Lia edzino ne havis elekton sed viziti la majstron kiu loĝis kelkdekajn kilometrojn fore. Tamen, la majstro ne estis hejme kiam ŝi alvenis.

La tagon post tio, S-ro Zhang mortis.

Post kelkaj jaroj, oni demandis la majstron, kial vi intence foriris de via hejmo? Kial vi ne kuracis lin ? La majstro respondis, S-ro Zhang ne estis fidinda ulo. Li ne vokis min kuraci lin laŭ la konsento. Alie, li rifuzis eldiri lian pekon pri la du mortintuloj al sia fratino, kio montris ke li tute ne kulpigis sin, sen pento. Do mi forlasis lin kaj la animoj prenis lin. "

La majstro ankaŭ diris aliajn kazojn. Ekzemple, estis pensiulo kiu havis severan doloron en sia talio. Oni tute ne povis vidi la esperon de kuraci tion. Tamen la majstro vidis per superpovo ke li mortigis unu generalon dum la revolucio, per bajoneto enigita en la talion.

La pensiulo, aŭdinte la diron de la majstro, ŝokita pro la superpova vido, kapjesis fari tion kion la majstro postulis. Li ĉiutage laŭlegis sutrojn kaj transbordigis la animon de la mortinto. Kelkajn tagojn poste, li ne plu doloriĝis.

La majstro diris, ĉiuj malsanoj venis el la karmo. Do oni devas penti por malbonaĵoj kiujn ili faris. Pli grave, estas ne plu fari malbonaĵojn.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-junio-07 14:30:17

La profetaĵo farita antaŭ 1500 jaroj pri la nuna epoko

......post kiam la majstro de la Ĉielo humiliĝis, li revenis kaj raportis ĉion okazintan al la adeptoj. Du spiritaj burokratoj estis koleraj, elprenante ŝtalan vipon, kriante: "la fantomoj humiligis la majstron, kio signifas ke ili tute malestimas nin. Ni petas ke la majstro senhezite voku ĉiujn fantomojn kaj punu ilin unu post unu per vipo. Se ne, future ili estos pli kaj pli arogantaj, pro kio neniu povos subpremi ilin."

Tamen la majstro ridante konsolis la du burokratojn, "mi kompreneble scias ke la fantomoj estas malfavorindaj. Tamen ili estas tiuj kiuj ne havas idojn oferantajn al ili post ilia morto, kio faras ilin kompatindaj. Do malkulpigi ilin estas la montraĵo de mia grandanimeco. " Aŭdinte la diron, la du spiritaj burokratoj trankviliĝis kaj kovris la vipojn.

Unu de la burokratoj, diris "kvankam vi estas grandanima, la disciplinoj de la Ĉielo ne permesas tion. La fantomoj difine havas ĉefan agitanton, kiu ne dankos vian grandanimecon, tamen pensos ke vi estas malkuraĝa kaj humiliĝinda. Ili aŭdace komplotus kaj elpensus intrigojn por venĝi. Do via hodiaŭa grandanimeco estus la radiko de la futura eventuala katastrofo. Ni timas ke la granda Dia Ŝtato estos tia ke fantomoj manĝos homojn, dum homoj lernos de fantomoj post ilia malvenko kontraŭ fantomoj. Kia mondo estos? Nekredeble !"

Subite bleko de ĉiela gruo sonis, kaj superhomo subenvenis. La majstro kaj spiritaj burokratoj bonvenigis la superhomon, kiu estis la fama Zhang Guo. Li ridetante diris: " mi aŭdis tion kion vi ĵus diris. Kvankam terura estas tio ke fantomoj manĝos homojn, kaj homoj lernos de fantomoj. tamen tio okazos future post 1500 jaroj. En la komenco de ĉi tiu ciklo de la mondo, ĉiuj homoj estis pur-animaj kaj honestaj, sen intrigoj, pro kio, oni povas nomi tiajn homojn bonuloj. Tamen poste la moralonivelo de homoj iom post iom malplialtiĝis. Kiam la negativa energio atingos la pinton dum la pozitiva atingos la valon, la homoj lernos de la fantomoj, kio faros la fantomojn kaj homojn samaj. Tiam la aferoj en la mondo ĉiuj estos malmoralaj kaj malpuraj. La registaroj nur koruptos publike kaj senkaŝe; la ordinaraj homoj ne plu responsos pri prizorgi gepatrojn kaj plivalorigos sen-abstinatan seksumadon. Ĉiuj nur kondutos por sia propra profito kaj interezo, sen moralo nek disciplinoj. "

"Vi, aŭdinte mian diron, pensus ke mi estas freneza. Tamen tio okazos future. La Yin kaj Yang interagas kaj movigas la mondon. La Yin malpliiĝas dum la Yang pliiĝas, ankaŭ la inverse. La mondo ankaŭ ciklas inter kaoso kaj paco. La militoj nunaj ne montras la finon de la mondo, ĉar la homoj ankoraŭ estas humanaj. Tamen la koro de homoj mortos, kaj homoj iĝos fantomoj, kio markas la finan epokon, kio estos la vera kaoso. Post tio, la nova ciklo komencos kaj homoj denove iĝos pur-animaj. Do la kaoso ne estas montrata de la ekstera medio, tamen en la animo de homoj. Eĉ la Jada Imperiestro kaj la Budho ne povos ŝanĝi la futuran rezulton. "

Reen al la supro