Al la enhavo

Popolrakontoj, mitoj, anekdotoj, urbaj legendoj, ktp.

de 呼格吉勒图, 2022-julio-30

Mesaĝoj: 91

Lingvo: Esperanto

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-aprilo-24 22:30:09

Profetaĵoj de Nostradamus

Unu dato de la kontraŭkristo(3)
(el la libro "The End Times Prophecies of Coming Changes" by John Van Auken)


Estas nur du kvarliniaj versoj kie la termino "kontraŭkristo" estas eksplicite uzata:

Ĉe la kontraŭkristo, Tri estos rapide neniigota,
Dudek sep jaroj de sango daŭrigos lia milito
La herezuloj mortontaj, enprizonigotaj, forpelotaj
Sangaj homaj mortkorpoj, akvo ruĝa, kovronta la Teron.
(8:77)

La estro de Londono de La Americh povo
La insulo de Skotlando ŝarĝota per glacio
Roy Reb havos unu kontraŭkristo tre timiga
Kiu metos ilin ĉiujn en malkonsenton.
(10:66)

Ĉu la "tri" en la unua kvarliniaĵo estus la sama kun la tri en la dua, nome, Londono, Americh (Ameriko) kaj Skotlando? Aŭ ĉu skotlando nur estas uzata kiel signo ke ĉefa klimat-ŝanĝo okazis, subakvigonte Skotlandon sub glacion kaj insulo disigota de la ĉeflando de Anglando?

Kiu aŭ kio estas Roy Reb? Roy signifas "reĝon", sed Reb estas malklara. En Judismo, Reb estas unu formo de Rabbi. Eble Nostradamus parolas pri granda trompanto kiu kondukos Judojn devojiĝi aŭ en malkonsenton unu kun la alia. Tamen, mi ne vidas kiel ĉi tiu rilatas al la unuaj du linioj de la kvarliniaĵo. La 27 jarojn longa milito en la unua kvarliniaĵo povus facile rilati kun Judoj, ĉar ili estas en milito ekde la 60aj jaroj; Do eble "la herezuloj mortontaj, enprizonigotaj, forpelotaj/ sangaj mortkorpoj, akvo ruĝa, kovronta la Tero" havas rilaton kun Mezorienta milito kiu daŭras longe, kaj implikas la tutan Teron en ĉi tiu problemo.

Iuj interpretisoj diras ke Rob Roy de Skotlando (1671-1734), unu Robin Hood karaktero kiu ŝtelis hejmbestojn kaj vendis al siaj najbaroj protekton. Mi ne vidas kiel tiu rilatas kun ĉi tiuj kvarliniaĵoj. Erika Cheetham kredas ke la dua kvarliniaĵo rilatas kun Usona nuklea armilaro instalata en Skotlando pro la permeso de la estro de Londono, kio kaŭzis multon da malkomforto por ĉi tiuj tri registaroj, plejparte, el iliaj propraj popoloj. Fakte, mi (la aŭtoro de la libro) emas preni pli larĝan interpreton pri la du kvarliniaĵoj.

La kontraŭkristo estas, kiel Edgar Cayce eldiris antaŭe, spirito, sinteno kun malvarmete perforta, nezorgema, senpensema emocioj kiuj kaŝe grimpos en korojn kaj mensojn de personoj, familioj, komunumoj, nacioj kaj kondukantoj, blokante la lumon de Kristo kaj alportante necesajn kondiĉojn por "sangaj mortkorpoj, akvo ruĝa kaj malkonsento" ĉie. Ĉu la "tri rapide neniigotaj" ĉe la kontraŭkristo estus "kredo, espero kaj karitato"? Ĉu Roy Reb estus Reĝo Reb aŭ Rebel, kiuj disigas nin el Unuiĝo kun aliaj kaj kun Dio, rajtigante nin fari ĉiujn ajn kiujn ni volas kaj kiuj ŝajnas bonaj, kun kompleta senzorgo pri tio kion aliaj volas kaj bezonas, aŭ kion Krista spirito volas. Jesuo diris la fina epoko kaŭzos korojn malvarmiĝi. Se ni konsideras ke Nostradamus uzis anagramojn kaj vortludojn, ĉu la terminoj "mabus" kaj "Alus" simple estus:

"May-b-us" kaj "All us" (en la angla)?

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-aprilo-25 22:01:32

(el la libro "The End Times Prophecies of Coming Changes" by John Van Auken)

Ĉu eblas ke la kontraŭkristo postulas nin, kiuj ajn rigardas lin kiel Kondukanto, doni al li energion, doni al li vivon en nia koro kaj menso ? Rimarku en ĉi tiu kvarliniaĵo, kiel Usona povo kaŭzas tion okazi. Usono estas tie kie la regada influo estas "by the people, for the people". Se la influo koruptiĝas pro malbonspirito, malico, venĝohava, netolerema ktp, do ka kontraŭkristo gajnas povon. La povo estas "with the people“, ĉiuj de ni, en niaj koroj kaj mensoj. Ni tiam donos povon al familioj, komunumoj, ŝtatoj kaj kondukantoj. Kiu spirito regos ? Kiel Dio diris en Genezo, malbenita "deziro estas por vi, sed vi devas mastri tion". Aŭ "iru, estu fruktoplena kaj obliĝu, sed obeigu la teron" kaj ĝian influon al vi.

Eble ni, ĉiuj de ni, devas forte teni nian liberan volon kaj respondecon por niaj propraj pensoj kaj agoj, kaj teni aliajn al alta respondeco por iliaj agoj kaj pensoj.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-aprilo-25 22:05:45

Profetaĵoj de Nostradamus

La profetaĵoj de Ĉielaj Signoj
(el la libro "The End Times Prophecies of Coming Changes" by John Van Auken)


Kiel ĉiuj de la Finepokaj profetaĵoj, Nostradamus ankaŭ skribis ke estos signoj en la ĉielo (paradizo).

La granda stelo dum sep tagoj brulos,
Unu nubo faros du sunojn aperi.
La granda dogo bojegos tutnokte,
Kiam granda Papo ŝanĝos sian teritorion.
(2:41)

mi (la aŭtoro de la libro) sidiĝas ĉi tie verki ĉi tiun ĉapitron 18an, Julio, 1994, la semajno ke Jupitero , planedo konsistas el la samaj gasoj kiel nia suno, nur iom pli malvarma, estas bombardataj de 21 kometaj fragmentoj kun grandeco de montoj, kaŭzante grandajn nubojn de restaĵoj supreniĝi el la surfaco de la ruĝa granda planedo. La kometa bombardo daŭros ses tagoj, sed eble la planedo brulos unu pli tagon, konformante la profetaĵon de sep tagoj de Nostradamus. Ĝis la tempo kiam la libro publikiĝos, vi jam scios ĉu ĉi tiu kometa evento estas unu de la vizioj de Nostradamus.

La "du sunoj" profetaĵo ankaŭ inter la Patrino Mario profetaĵoj, sed tio ne aperas en iuj ajn skribaĵoj de Cayce profetaĵoj, krom la frazo "lia stelo (iufoje "lia lumo") estos vidata en la ĉielo" referenciĝas al alia stelo aŭ suno aperanta en nia suna sistemo. Kompreneble, multaj interpretistoj de Nostradamus konsideras ke ĉi tiu estas kometo anstataŭ stelo aŭ suno. Probable estas pro ke pli facilas imagi kometo anstataŭ alia suno en nia suna sistemo. Tamen li vere diris ke la nubo faros tion kvazaŭ aperi du sunojn. Do eble estas iluzio anstataŭ realeco.

La dogo bojeganta dumnokte estas malbonŝanco-signo de danĝero kaj morto ĉar dogo estas gardhundo.Kiel ni vidos en la sekvanta sekcio, ŝanĝoj en la Papo-trono estas utila signo por difini tempopunkton al ĉi tiuj kvarliniaĵoj. Se la Papo movos sian tronejon aŭ forlasos el la mondo dum aŭ baldaŭ post kiam la stelo brulas 7 tagojn, mi (la aŭtoro de la libro) preparos por la bojeganta dogo.

Estas kvarliniaĵoj ke ŝajnas referenciĝi al kometoj. Unu de ili jam diskutis ni. Ĝi komencas per la referenco al Mabus kaj finiĝas per ĉi tiu linio : Sango, mano, soifo, malsatego kiam la kometo pasos.[2:62]

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-aprilo-25 23:25:12

Profetaĵoj de Nostradamus

La profetaĵoj de Ĉielaj Signoj(2)
(el la libro "The End Times Prophecies of Coming Changes" by John Van Auken)


En alia kvarliniaĵo, Nostradamus indikis "stelon kun barbo", supozeble, li volis diri kometon[2:15]. "en la ĉielo estos vidata fajro kun vosto de flagraĵoj" [2:46] ankaŭ ŝajnas priskribaĵon de kometo.

La mondo vidis kelkajn ĉefajn kometojn ekde la epoko de Nostradamus : Nexel en 1720, Kohoutek en 1974, IRAS-Araki-Alcock en 1983 (la plej proksima kometo konata en la pasintaj 200 jaroj), Halley en 1986 kaj nun la granda kometa Bombardo de Jupitero en 1994. Por Nostradamus kaj plejparte da religiuloj de la Mezepoko, kometo ĉiam estis malbonsigno de alvenonta katastrofo. Fakte, ĉiuj ĉielaj fenomenoj estas malbonsignoj ĉar ili antaŭmontras "la grandega kaj terura tago de la alveno de la Dio". Kaj se vi estis inter la patrinoj de nove naskitaj virbeboj en Bethlehem, la stelo estis tre malbonsigno ke la murdemaj soldatoj de Herod subeniros sur la urbeto. Grandega savanto naskita kondukos la mondon de malhelo, sed la Tero suferis multon el lia alveno. Judoj pensis ke Jesuo kondukos armeon kontraŭstari Romon, sed en 70 p.K. legionoj de Titus detruis la grandan templon en Jerusalem, la judoj disiĝis kaj la kristanoj manĝataj de bestoj en la areno kaj brulataj sur kolono. Estas ĉiam konfliktoj inter bono kaj malico, inter lumo kaj malhelo, ekde la unua batalo inter Michael kaj Lucifer por mastrado al la Paradizo. Historio registras bone tion ke ĉefa movado de unu ĉiam alportas ĉefan kontraŭmovadon de alia. Jesuo ricevis la Sanktan Spiriton dum lia baptado al John, sed poste forlasis en dezerton lukti Satanon. Unu ofte citata lego de Cayce diras ke kie ajn vi havas ĉanelo de lumo, malhelo provas eniri. Tial, ĉiela signo estas ofte malkomforta signo, eĉ se ĝi signifas novan epokon de pli granda lumo, pli granda bono.

Ĝuste ĉar la estanta situacio de Jupitero inkluzivas kometon, kiu iĝis 21 eroj de kometo, aŭ vostoj de flagraĵoj, kaj havas eblecon krei novan sunon (pro ekbruligi Jupiteron eble)m ŝajnas la plej signifohava kometo en la 1900aj jaroj.

Estas ankaŭ kelkaj kvarliniaĵoj temaj pri fajro en aŭ el la ĉielo:

Kvardek kvin gradoj la ĉielo brulos,
Fajro aliĝas la grandan novan urbon,
Tuj granda flamo elsaltas,
Kiam ili volas vidi la Normans pruvitan.
(6:97)

La lasta linio povus esti la tempo-indikilo. Do ni konsideras ĉi tiun kvarliniaĵon paroli pri la D-Day invado en Normandy aŭ ĉefa datreveno festanta tiun tagon ("vidi la Normans pruvitan").

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-aprilo-26 13:31:33

(el la libro "The End Times Prophecies of Coming Changes" by John Van Auken)
Tio ankaŭ povus esti la Francpopoloj kiel tuto. Kelkaj interpretistoj kredas la 45 gradoj rilatas al urbo laŭ la 45a paralelo. Kiam mi turnas la globon antaŭ mi, supozante ke polusoj estas ankoraŭ relative proksima al nia nuna situacio, la urboj kiuj kuŝas sur aŭ proksim'al la 45a paralelo estas: Portland, Minneapolis, Ottawa, Montreal, Lyon, Mylan, Belgrade, kaj Bucharest.

Al Nostradamus, rigardante ĉi tiun scenon en 1500aj jaroj, pezaj pafiloj (el ŝipoj, tankoj kaj artilerio) ŝajnis pafi je 45 grada angulo el la grundo, kun granda fajro kaj eksplodo kiel rezulto. Tamen, ĝuste por montri kiel terure malfacila estas, ke oni komprenas ĉi tiujn kvarliniaĵojn kun antaŭvido ununure, tio povus indiki fajrojn sur montetoj ĉirkaŭ la granda nova urbo SanFrancisco/Oakland ( montoflanko proksimume 45 grada angulo el la plata lando); aŭ eble la fajroj ĉirkaŭ la granda nova urbo Los Angeles, pli proksima al la tempo de 50a datreveno de D-Day? Certe, San Francisco kaj Los Angeles estas tre novaj urboj, speciale LA. Multaj kredas ke ĉi tiu temas pri urbo kun vorto "nova" en sia nomo, nome, New York.

Brennan kredas ke ĉi tiu kvarliniaĵo rilatas al Francujo, granda nova urbo en la lando de Normans, kies malnova ĉefurbo estis Rouen sur la rivero Seine. La granda nova urbo povus esti Paris sur la Seine, sed Paris estas iom pli supre de la 45a paralelo tiel, kiel estas Rouen. Eble la mondo atendas vidi la Francojn pruvi sin en Bosnia tra kiu trapasas la 45a paralelo? La nova urbo estus Sarajevo, tamen ŝi ne estas vere nova. Aŭ eble ĝi indikas Montreal, vere nova urbo kun Francaj ecoj. Estas malfacile scii ĝis tio okazos kaj tiam ĉiuj rigardos malantaŭen mirite en postvido.

Per fajro el la ĉielo la urbo estas preskaŭ razita,
Inundo denove minacas Deucalion.
Sardinia maltrankviligita de la Afrika mar-armeo,
Post Libra forlasas Leo.
(2:81)

Fajro el la ĉielo falas sur alian ne-nomitan urbon. Ĉi tiu ankaŭ estas malfacila kvarliniaĵo interpreti. En Greka mitologio, Deucalion estis la nura homo restigita post la inundego (Noah-simila karaktero). Laŭ ĉi tiu kvarliniaĵo, eĉ li estos en danĝero de ne travivi la sekvontan inundon. Sardina estas insulo sude de Italio en la Meztera Maro. Unu Cayce-lego diris Libya estas unu tera respegulo de Libra. Ĉu Nostradamus eblus uzi tiun, kaj la Afrika mararmeo estas de Libya, aŭ apartenas al Usono tamen ĉe la marbordo de Lybia? Aŭ eble ĝi estas en futuro tiel malsama ol tiu kiun ni konas nun, ke ni ne povas interpreti tiun sen nia propra vido.

Inter la ĉielaj signoj ke Nostradamus vidis, estas unu "flugsago de Ĉielo", kiun ni povus nature supozi kiel kometo aŭ raketo.

La flugsago de Ĉielo vojaĝos
Morto parolata pri, granda ekzekutado,
La ŝtono en la arbo, la fierohava lando subenbatita,
Onidiro de unu homa monstro, purigado kaj kompensado
(2:70)

J.H. Brennan kredas ke ĉi tiu kvarliniaĵo konformas pli bone kun la GulfWar de Dezerto Sturmado. La homa monstro estas Saddam Hussein, kies danĝero al ni kaj la Mezoriento estis plejparte laŭ onidiroj. Saddam parolis dumlongdaŭre pri la grandeco de morto kiu okazus se Usono kaj ĝiaj aliancoj atakos, nomante la konflikton "Patrino de ĉiuj bataloj". Tamen, la ekzekuciado estis grandega ĉe la aliancoj, kun "flugsagoj el Ĉielo", kaj fierohava ŝtato, Irako, estis subenbatita. Mi ankaŭ ŝatus elmontri ke ĉi tiu estas nacio inter du grandegaj riveroj de la origino de Homaro, la Tigris kaj Euphrates de la Ĝardeno Eden. Ĉu eblus ĉi tiu esti tiu kiu havas implicon pri "la ŝtono en la arbo" kiu bezonas purigadon kaj kompensadon pro siaj pekoj. La arbo estanta la Arbo de Vivo, el kiu ni estis forpelitaj, kaj la ŝtono estanta la tabuloj de la Dek Komandamentoj, per kiu ni kompensos kaj pro tio regajnos la Arbon de Vivo?

De ĉiuj ĉielaj signoj de Nostradamus, la plej klara estas du sunoj (2:41) kaj la Mabus kvarlinia versaĵo, notante la pasantan kometon kiel signo(2:62). Ambaŭ estas signoj de malbonepokoj, venĝo, morto, bojado kaj unu Papo ŝanĝanta lian teritorion.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-aprilo-27 00:33:49

Profetaĵoj de Nostradamus

La profetaĵoj pri Papoj
(el la libro "The End Times Prophecies of Coming Changes" by John Van Auken)


Nostradamus profetis pri Papoj kio estas grava ĉar ĝi eble helpas nin identigi la tempopunkton de iuj eventoj. Li ŝajnas konscii aŭ liaj vizioj subtenas la Irlanda Profeto, Malachy, kiu ankaŭ antaŭvidis historion pri aro de specife identigitaj Papoj.

En 1138, Malachy vizitis la Vatikanon. Kiam tie, li falis en profundan trancon dum kiu li vidis la regantan Papo kaj la sinsekvon de 112 Papoj, sekvotaj de la fina disfalo de la Roma Eklezio. Kiam li elvekiĝis, li skribis kompletan man-skribaĵon pri la vizio, donante al ĉiu Papo Latinan moton. La man-skribaĵo estis sendita al la Vatikano post forpaso de Malachy, kie ĝi estis stokata en sekretaj arkivoj ĝis 1590, longatempe post forpaso de Nostradamus. Poste, ĉirkaŭ 1730-40, monaĥo nomata "la Monaĥo de Padua" skribis man-skribaĵon listigante sinsekvon de Papoj kaj la finan finon de la Papeco kiu proksime sekvis tiun de Malachy, ankaŭ uzante motojn de Malachy por la Papoj.

En la 20a jarcento, Malachy nomis Benedict XV "religio Depopulata", kiu povus rilati al lia Papeco dum la 1a mondmilito, certe epoko de "maliĝo de populacio de religio". Pius XII, 1939 al 1958, Malachy nomis "Pastro Angelicus", indikante lian Angelika Paŝtado de Eklezio. Multaj sekvantoj konsideris lin ekstreme "sankta". Li estis sekvata de John XXIII, 1958-63, nomata "Pastro et Naŭta" (Paŝtisto kaj Navigatoro), eble indikante lian postenon kiel ĉef-episkopo de Venico aŭ lia re-kunvenigo de la Ecumenical Kongreso je la unua fojo ekde 1869. La kongreso uzis la simbolojn de kruco kaj ŝipo, eble indikante la Paŝtiston kaj Navigatoron. Post li, venis "Flos Florum" (floro de floroj), Paul VI (1963-78). Lia mantelo de manoj enhavas floran dezegnon. Post li, venis "De Mediatate Lunae"(la meza aŭ duona de la luno), John Paul I (aŭgusto 26- septembro 28, 1978). Ĉi tiu estas unu de la plej mallongaj kaj plej suspektinda regado de Papoj. John Paul I estis nur 66 jaraĝa kaj en bonfarta stato, kiam li abrupte forpasis. Li perturbis sian Curia (Senato de Kardinaloj) pro eldiri en unu de liaj plej fruaj prelegoj ke Dio estis ne nur la ĉiela Patro sed ankaŭ la ĉiela Patrino. Li komencis publike subtenis rajtojn de inoj kaj konsentis renkonti Usonan Kongresan delegacion diskuti artefaritan nasko-limigon. Ĝuste antaŭ lia kurioziga morto, li petis sian Sekretario de Ŝtato, Kardinalo Jean Villot, komenci esploron de la Vatikana banko. La sekvonta matene, li mortis. Esploristoj surpriziĝis ke Kardinalo Villot komence donis al ili falsajn informojn dum ilia demandado kaj ke la Kardinaloj rapide balzamis la mortkorpon, kaj poste krematiigis ĝin, kontraŭ la severa Katolika kutimo tiama. Strange ankoraŭ, Kardinalo Villot mortis en ses monatoj. Jen tio kion Nostradamus skribis kvarcent jarojn antaŭe:

Kiam la tombo de la granda Roman estas trovita,
La tago posta estos elektata unu Papo,
De sia Senato li ne estos subtenata,
Veneno estas en lia sango de la sankta kaliko.
(3:65)

Li kiu regos la Grandan Kapo,
Estos kondukata al preni agon.
La 12 Ruĝaj venos ruinigi la kovrilon,
Sub murdado, murdado venos estonte finita.
(4:11)

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-aprilo-27 05:27:27

(el la libro "The End Times Prophecies of Coming Changes" by John Van Auken)
Se ĉi tiu estas la kazo, la skandalo batos la bazon de la Papotrono, eble ŝanĝante ĝin ĝisfunde. Eblus Nostradamus diris pri tio en la sekvanta kvarliniaĵo?

En la sanktaj Temploj, tie estos skandaloj
Ili estos rigardataj kiel honorindaj aferoj,
Ĉe iu kiun ili markas sur arĝento, oro kaj moneroj,
La fino estos tormentoj tre strange.
(9:6)

Post John Paul I, venas "De Labore Solis" (la laboro de la suno), John Paŭl II, Karol Wojtyla el Polando. J.H.Brennan elpintigis ke la parto de Polando el kiu John Paul II venis estis origine parto de antikva Francujo, kaj tial la sekvanta kvarliniaĵo povus indiki lin:

Ne el Hispanujo, sed el antikva Francujo,
Li estos elektata el la tremanta ŝipo,
Al la malamiko li faros promeson
Kiu en lia regado estos kruela malavantaĝo.
(5:49)

Brennan konsideras la tremantan ŝipon la Eklezio mem. La granda malamiko de Polandano John Paul II estus la Sovieta Unio. John Paul II faris promeson al la Sovietoj koncerne pri la strikoj de la laboristoj, promeson kiu eble haltigis ilin fari tion kion ili faris en Hungario kaj Ĉekoslovakio. Oni diris ke John Paŭlo II sendis mesaĝon al Moskvo ke se ili lanĉos invadon al Polando, li flugos al Warsaŭ kaj staros vestante sin per tuta Papa vestaĵaro, antaŭ la tankoj de Rusio.

Oh granda Romo, via ruinado venos baldaŭ.
Ne de viaj muroj, sed de via sango kaj substanco
La akra liero estos terura aperturo farita de tranĉilo,
Pinta ŝtalo metata en lia maniko, preta vundigi.
(10:65)

Mehmet Ali Agca estis la turka kiu pafis John Paul II. Oni diris ke la KGB estis malantaŭ la pafado. Sed la murdisto estis edukita ekleziulo kiu dum la Papa vizito al Portugalio en 1982, eligis longan tranĉilon el lia maniko kaj provis murdi John Paŭl II. Ĉi tiu provo ne ricevis multon da raportoj de amaskomunikiloj. Tamen Nostradamus certe ŝajnis vidi la eventon, notante eble la fiaskon, "via ruinado VENOS PROKSIME.“

Post John Paul II, la estanta Papo (la libro verkata en 1994), Malachy kaj la Ekleziulo de Padua prognozis nur du pluajn: "Gloria Olivae" (glorio de la Olivo) kiun la Ekleziulo de Padua diris ke prenos la nomon Leo XIV, kaj "Petrus Romanus" (Petro de Rome). Malachy profetis ke Petro de Romo estos la lasta Papo, kaj ke la urbo ruiniĝos. La ekleziulo de Padua ankaŭ profetis la brulo de la urbo kiam la lasta Papo surtroniĝos. Kiam estas la fino? Se la nuna Papo daŭros en pluaj jaroj, kaj ni supozu ke la sekvanta Papo havus 10 jarojn, Petro de Romo verŝajne surtroniĝos en la fruaj jaroj de la 2000aj jaroj.

La granda stelo dum sep tagoj brulos,
Nubo faros du sunojn aperi.
La granda dogo bojegos tutnokte,
Kiam unu grandega Papo ŝanĝos sian teritorion.
(2:41)

Eble pro militoj aŭ skandaloj la Papo devas ŝanĝi sian teritorion. Kiuj ajn estas la kaŭzoj, kiam ni vidos ke unu Papo ŝanĝos sian teritorion, mi (la aŭtoro de la libro) serĉos la malhelan signon de ĉi tiu kvarliniaĵo por komenci.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-aprilo-27 05:28:44

Profetaĵoj de Nostradamus

La profetaĵoj pri ŝanĝoj de la Tero
(el la libro "The End Times Prophecies of Coming Changes" by John Van Auken)


Ĉu la profetaĵoj de militoj, malsanoj kaj epidemio, malsatego, sekego, inundo kaj tertremo profetas pri ĉi tiu jarcento? Jen du kvarliniaj versoj kiuj pensigas onin tiel:

Post la granda homa mizero, unu pli mizera alproksimiĝas.
La granda motoro de ciklo de jarmiloj renoviĝas,
Pluvo, sango, lakto, malsatego, glavo kaj epidemio,
En la ĉielo estos vidata fajro kun vosto de flagraĵoj.
(2:46)

Saturno kaj akva signo en Sagittarius,
En ĝia plej alta kresko de plialtiĝo,
Epidemio, malsatego, morto el milita mano,
La jarcento alproksimiĝas ĝia renoviĝon.
(1:16)

La unua kvarlinia verso indikas la renoviĝon de cikloj de la jarcentoj, aŭ jarmiloj, kiam la jarcentoj rekomencas. La dua klare indikas la jarmilon. Ĉar li profetis en la 1500aj jaroj, ni povas supozi ke li ne indikis malantaŭen al 999 post Kristo. Do verŝajnas ke li indikis 2000 p.K. Tamen mi volas kunhavigi kun vi tiun en unu letero al lia filo, Nostradamus klare diris ke liaj profetaĵoj estas ekde lia tempo ĝis la jaro 3797 post Kristo. Do liaj profetaĵoj pri fina epoko povus eĉ rilatas al 3000 p.K. Estante limohava persono, ni fokusu nin al nia epoko kiel La epoko.

La skribaĵoj de profetaĵoj eldiris ke la Fina Epoko estos sekvota de unu mil jara paco, kiam la Messiah regos. Do la "jaro 3797" inkluzivas la lastajn 1000 jarojn de paco, alportante nin malantaŭen al la epoko ekde 1797 ĝis 2797 kiel la jaroj de milito de Armegeddon (Cayce diris ke la milito daŭros mil jarojn), kiu finiĝos kun la regado de la Messiah dum aliaj 1000 jaroj. Ĉi tiu farus 2000 p.K. esti unu ĉefa tamen ne klimaksa marko de jarmiloj. Signohavaj ŝanĝoj okazus eble, fizike kaj spirite, tamen la paso de tero kaj paradizo, kiel Jesuo diris pri tio, ankoraŭ ne alvenas.

Same kiel ĉiuj profetaĵoj pri finaj epokoj kaj Teraj ŝanĝoj, tertremoj kaj inundoj estas en la unua loko de la listo de eventoj profetitaj. Egaj fajroj aperos, la perdiĝo de grandaj urboj, kaj poluso-ŝanĝiĝo, kvankam ĉi tiu ne aperis en la profetaĵaro de Nostradamus, temen en tiu de Cayce. Estas kelkaj kvarliniaj versaĵoj kiuj ŝajnas profeti la terajn ŝanĝojn:

Proksima al Auch, Lectoure kaj Mirande
Granda fajro falos el ĉielo dum tri noktoj
Aĵo okazos mirakle kaj mirindege,
Kaj baldaŭ poste la tero tremos.
(1:46)

Iuj interpretistoj kredas ke ĉi tiu kvarliniaĵo indikas kometon falantan sur teron, sekvotan de Tertremoj. Aliaj kredas ke tio indikas nian unuan veran viziton de eksterteruloj en kosmoŝipoj kvazaŭ fajroj nokte, kaj ilia surteriĝo kaŭzos tremon de tero. Tiu kiu korbatigas min ( la aŭtoro de la libro) estas la mencio de la urbo Auch, la antikva ĉefurbo de antikva Gascony, kie estas la montaro Pyrenees. La Legoj de Cayce klare identigis unu ĉefan ciklon komencante en antikva Egipto kaj daŭrante al la montaro Pyrenees, poste antaŭenirante al la jaro 1998. Cayce diris ke nova korpo aperos, referencante komenton de St.Paŭl pri ni, kiuj ĉiuj ŝanĝiĝos, kio eble estus la "Aĵo okazos mirakle kaj mirindege".

Ili pensos ke ili vidis la sunon nokte,
Kiam la porko, duono kiel viro estos vidita,
Bruo, kantoj, militoj kiuj ŝajnas batali sin en la ĉielo,
Kaj sovaĝaj bestoj estos aŭdata ke ili parolas.
(1:64)

Ĉi tiu estas stranga, kio ŝajnas esti pri ekstrema hela lumo dumnokte, kun bataloj en la ĉielo kaj porko kiu estas duona viro, kun animaloj povantaj paroli. Sinjorino Cheetham interpretis tiel:
la parolantaj animaloj estas tiuj delfinoj, ĉimpanzoj kaj elektitaj birdoj, kun kiuj ni laboras.
La porko kiu estas duona viro, estas jetpilotoj modernaj en iliaj oksigena masko, kasko, okulvitroj kaj flug-uniformo, batalante en la ĉielo.
Tia batalo faras la nokton tiel hela kiel tago.
Kaj la bomboj tremigas la teron kun bruoj.
Do se S-ino Cheetham pravas, tiu ne rilatas kun la Teraj ŝanĝoj.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-aprilo-27 22:26:45

(el la libro "The End Times Prophecies of Coming Changes" by John Van Auken)

La granda malsatego kiun mi vidas alproksimiĝanta,
Turnante al unu vojo kaj poste alia vojo, poste iĝonte Universala,
Tiel grandega kaj longa ke ili forprenas
la radikojn el la arbo kaj la knabon el la mamo.
(1:67)

Ennosigee (la tertremo) fajro el la centro de la Tero
Faros tremon ĉie en la Novjorko,
Du grandegaj ŝtonoj batalos longe unu kontraŭ la alia,
Poste, Arethusa ruĝigos la novan riveron.
(1:87)

Arethusa estas el la Greka mitologio. Arethusa estis nimfo de arbaro kaj unu de la servistoj de Artemis (diino de la luno, ĝemela fratino de Apolo. Alfeuso, dio de rivero, vidis ŝin sin-banantan en rivereto kaj provis brakumi ŝin. Kiel ŝi eskapis sub la maro, ŝi petis al Artemis helpon kaj ŝanĝis sin en fonton. Oni kredas ke Alfeuso, en la formo de rivero, fluante subtere al Sicily, kie li unuiĝis kun ŝi en la fonto de Arethusa en la urbo de Syracuse. Estas ankaŭ orkideo nomata "buŝo de Drako", kies botanika nomo estas Arethusa Bulbosa. Ĉu la nova rivero kiun Arethusa ruĝigis estus en ĉi tiu areo? Se estas la mez-okcidento de Usono, ĉi tiu povus esti la sama profetaĵo de Cayce----la Grandaj Lagoj vakos en la golfon de Meksiko, ruĝigante Mississippi kun sango de viktimoj? Poste, la nova urbo sur la 45a paralelo povus esti el Minneapolis al Montreal. La buŝo de Drako, povus esti referenco al kreskanta vulkana aktivado kiu okazas antaŭ la movado de la nova rivero. Denove, malfacilas scii.

Kritikoj al la verkaĵoj de Nostradamus diras ke ĉiuj ajn povas esti antaŭdirataj uzante liajn kvarliniajn versaĵojn ĉar ili estas malfermataj por interpreti. Mi (la aŭtoro de la libro) elektis tiujn kiuj estas specifaj. Certe, lia specifa datiĝo de Julio 1999 ne povas malfermata por interpreti.

Dudek jaroj da la regado de la luno, pasas,
Sep mil jarojn alia monarko tenos,
Kiam la suno ekhavos siajn tagojn,
Tiam mia profetaĵoj estos kompletaj.
(1:48)

Sep mil jaroj estas longatempo. Mi (la aŭtoro de la libro) kredas ni havos multajn pluajn aventurojn por ĝui kaj uzos kiel eble plej multe antaŭ la Fina Epoko. Al kio ni alproksimiĝas nun estas granda ŝanĝo el unu epoko al la alia. Tio estos defio-plena kaj formoŝanĝema.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-aprilo-27 22:45:34

Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"

Prologo


Post la Turka Milito (1877-1878) mi faris seriojn da vojaĝoj en la Oriento. El la Balkana Duoninsulo, mi iris tra la Caucasus al Centra Azio kaj Persio, kaj fine, en 1887, vizitis Baraton, unu admirindan landon kiu allogis min el mia frua infanepoko. Mia celo en ĉi tiu vojaĝo estis studi kaj scii la popolojn kiuj loĝas en Barato kaj iliajn morojn, la grandan kaj misteran arkeologion, kaj la kolosan kaj majestan naturon de la lando. Ĉirkaŭmarŝante sen fiksitaj planoj, el unu ejo al la alia, mi venis al la montaro Afganistano, kaj mi re-renkontis Baraton survoje de la pitoreska pasado de Bolan kaj Guernai. Poste, irante supren la Indus al Raval Pindi, mi kuris super la Pendjab----la lando de kvin riveroj. vizitis la Oran Templon de Amritsa---- la tombo de la Reĝo de Pendjab, Randjid Singh, proskime al Lahore; kaj turnis al Kachmyr, " la Valo de Eterna Ĝojego". Poste mi vojaĝis kiel mia kuriozo pelis min, ĝis mi alvenis en Ladak, kiam mi intencis reiri al Rusio survoje de Karakoroum kaj Ĉina Turkestano.

Unu tagon, kiam vizitante Budhistan monaĥejon sur mia vojo, mi eksciis el unu ĉefa Lamao, ke ekzistis en la arkivoj de Lhasa, tre antikvaj memoraĵoj rilatantaj pri la vivo de Jesus Kristo kaj la okcidentaj landoj, kaj iuj noblaj monaĥejoj posedas antikvajn kopiaĵojn kaj tradukaĵojn de ĉi tiuj kronikoj.

Mi decidis nuligi mian planitan vojaĝon al Eŭropo ĝis unu pli malfrua dato, kaj provi trovi tiujn kopiaĵojn en la noblaj monaĥejoj en Lhasa----unu vojaĝo kiu estas tre danĝera kaj malfacila kiel oni ĝenerale antaŭsupozas, implikante nur tiajn danĝerojn al kiuj mi jam alkutimiĝas, kaj kiuj ne hezitigos min por provi ĝin.

Dum mia portempa resto at Leh, la ĉefurbo de Ladak, mi vizitis la noblan monaĥejon Himis, situanta proksime al la urbo, la ĉefa Lamao de kiu, sciigis min ke la biblioteko de ilia monaĥejo enhavas kopiaĵojn de man-skribaĵoj koncernaj.

Reen al la supro