К содержанию

entrepreni tienan vojaĝon

от amigueo, 30 августа 2022 г.

Сообщений: 6

Язык: Esperanto

amigueo (Показать профиль) 30 августа 2022 г., 9:35:25

entrepreni tienan vojaĝon (normale, entrepreni vojaĝon tien)

Tiena, aŭ kiu rilatas al tien.

StefKo (Показать профиль) 31 августа 2022 г., 10:39:13

Kial ne plaĉas al vi tiean?

Altebrilas (Показать профиль) 31 августа 2022 г., 16:56:50

Normale akuzativa terminajxo ne aperas meze de vorto. Tamen, jam estas esceptoj, kiel "antauxeniri".

amigueo (Показать профиль) 1 сентября 2022 г., 20:24:53

Dankon, Altebrilas,
Konkrete pri vojaĝoj, esprimmaniero TIENA estas tre utila.
Tio donas kelkajn ambiguojn, kaj tenton uzi TIEJNA.

sudanglo (Показать профиль) 9 сентября 2022 г., 13:38:29

Kio plaĉas aŭ malplaĉas al S-ro A estas granda mistero. Li tiel strebas al ŝanĝi la lingvon laŭ siaj personaj preferoj. Sed ĉi-foje li ne eraras. Tiena estas valida.

El la Tekstaro: Samtempe oni starigis vojimpostejon sur la pado tiena.
kaj tenton uzi TIEJNA.
Sed tio ne estas akceptebla

Metsis (Показать профиль) 16 сентября 2022 г., 14:10:19

Pardonu la anglan…

I see that in PIV the verb entrepeni is defined as
PIV:
Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin.
and an example is given entrepreni vojaĝon. I am likely heavily influenced by the English noun enterprise, a large company, so I fail to see what the Esperanto expression exactly means. That someone begins to construct a road? Or…

Наверх