Skip to the content

La budhisma sanskrito en la ĉina kaj la tibeta lingvoj.

by 呼格吉勒图, December 11, 2022

Messages: 9

Language: Esperanto

呼格吉勒图 (User's profile) December 11, 2022, 1:22:21 PM

Verkita de Jens Braarvig

Kiam la budhismo estis importita en Ĉinion, ĝi renkontis kompleksan kulturon kun abunda terminaro. Do la traduko de la sanktaj skribaĵoj de la budhismo devis utiligi ĉinajn esprimojn kun jam ampleksaj religiaj kaj filozofaj konceptoj. En la tibeta kazo, tamen, la ricevanta kulturo konservis kompare simplan lingvon, kun ne tiom komplika semantika enhavo. La terminaro inventita por ricevi la riĉan budhisman sistemon de scio en Tibeton, estis kreita sen tia jam-ekzistanta semantiko, kaj kiel ni vidos, la importo de budhisma kulturo en Tibeton, okazis per pli sistema maniero ol tiu en la ĉina kazo.

呼格吉勒图 (User's profile) December 11, 2022, 1:54:58 PM

Por ilustri ĉi tiun movon el unu komuna lingvo al la alia, nome el la sanskrita al la ĉina, kaj el unu komuna lingvo al tiu kiun ni nomas nacia aŭ loka lingvo, nome la tibeta, ni fokusas plejparte sur la tempo de la frua Tang dinastio de Ĉinio, kaj la sama epoko en Tibeto. Ĉar la epoko montras altnivelan intelektan aktivecon en ambaŭ regionoj, konektitaj per la transiro kaj la traduko de la budhismo, la religio adoptita kaj adaptita per la simila sed ne tute identa proceso en la du regionoj. La enkonduko de la budhismo al Tibeto komencis en la 7a jarcento p.K., dum la proceso en la ĉina kazo komencis en la unua jarcento p.K.

Kiam la sistemoj de scio migris per traduko el unu lingvo al la alia, ekde unu kulturo al la alia, tio eble okazas en pli sistema kaj organizata maneiroj, aŭ per pli arbitra kaj individuo-centra iniciatoj. Plu, la traduko eble estas pli laŭvorta, pli en la "vorto post vorto" maniero, aŭ sur la alia flanko, libera traduko kiu klopodis konformigi la tradukitajn tekstojn al la recevanta kulturo, aŭ eĉ nur rediri la enhavojn de la origina teksto en libera metodo. En ĉi tiun bildon ofte venas la uzo de pruntvortoj, ekvilibrigita kun la nombro de la pruntitaj tradukoj aperantaj kiel neologismoj en la ricevanta lingvo. Tiel nia temo estas provi kompreni la ĉinan kaj la tibetan kazojn de la traduko de la budhismaj tekstoj en ĉi tia perspektivo.

Ĝenerale, oni povas diri ke la ĉina historio de budhisma traduko estis pli laŭpersona provo, kio kompreneble havis la subtenon de la reganta aŭtoritato tiama. La enkonduko de la budhismo al Tibeto, estis, laŭ niaj fontoj, severe organizita proceso, kaj la tibeta reĝa potenco organizis enton komence de la proceso. Poste, kun la rutino kreita, la importo de ĉio de budhismo en Tibeton sekvis ĝenerale la premisojn establitajn en la komenca fazo, tamen plu evoluigita kaj plibonigita. Ni komencos per priskribi la tibetan kazon, pro ĝia simpleco, kaj kiel la tibeta Chos Skad estis establita--chos skad estis la rekta ekvivalento de lingua sacra, en kiu, la tibeta vorto chos respondas al la sanskrita Dharma kaj skad indikanta lingvon, bhaaŝaa en la sanskrita. Sekve, en kompara perspektivo, ni rigardos la dinamikon de la ĉinaj tradukaj aktivecoj kun kelkaj reprezenteblaj ekzemploj.

呼格吉勒图 (User's profile) December 23, 2022, 7:19:48 AM

Dum la longa ĉina historio de traduki budhismajn tekstojn——pli ol unu mil jaroj——ni havas kelkajn fazojn. En la komenco, la terminaro estis nature establita de la unuaj tradukistoj, sed baldaŭ pli sistema uzo de ekvivalentoj por la sanskrita vortoj evoluis, kaj iu normigo de terminaro okazis. Ĉi tio kreis situacion en la ĉina budhista lingvo, en kiu ekzistas iufoje grandkvanto da ĉinaj ekvivalentoj por ĉiu sanskrita termino. En la komenco, tradukaj teknikoj estis pli arbitraj ol poste, kun pli forte establita traduka tradicio, sed ĉiu tradukisto ankoraŭ havis la tendencon evoluigi personan tradukan stilon en la manko de ekvivalenta normo en sistema leksika kaj vortaj listoj. Nur en la sepa jarcento en kiu ni trovas leksikon por la sanskrita kaj la ĉina, sed eĉ tiuj ankaŭ ne establis fiksitajn normojn por esti sekvotaj: la tradukoj ĉiuj restis en la stilo de la individua tradukisto.

Kontraste, la tibeta proceso de importi budhismon el Barato en ĉiuj flankoj, estis tre pli sistema proceso, en kiu, gramatiko kaj leksiko por la normigita chos skad, aŭ lingua sacra, estis establita sub la imperia subtenon. Fakte, la organizita kaj planita metodo per kiu la budhismo estis importita en Tibeton, kun ĉiuj disciplinoj kaj sistemoj de scio, estas tre mirinda, se ne unika, en la lingvistika kaj traduka historio.

呼格吉勒图 (User's profile) December 23, 2022, 7:52:35 AM

En la 7a jarcento, la tibeta reĝo, Songtsen Gampo (regis 618-649 p.K.) decidis ke Tibeto, devis esti budhisto. Li decidis anstataŭi la centran Azian Ŝamanistan religion per la budhismo de la altaj kulutroj ĉirkaŭantaj Tibeton. La tibeta reĝo konsideris ke ili kunhavis la religian kulturon de la ĉina imperio en la oriento, sed ili ankaŭ estis mirigitaj de la barata budhismo en la sudo, tiel forte mirigitaj ke ili fine decidis importi la sanktajn instruaĵojn el la sudo anstataŭ el la oriento. La reĝo eĉ geedziĝis kun unu ĉina reĝidino, Wen Cheng, kaj unu nepala reĝidino, por la celo de bonaj rilatoj kun la eblaj kontribuontoj al la importo de budhismo al Tibeto. Tial, dum la rego de Songtsen Gampo, la tibeta skribsistemo estis kreita sur la bazo de la barata Brahmi skribsistemo, unu alfabeto kun malpli da literoj ol en Barato. Estas ne tiom surpriziga ke Tibeto tiam elektis la Brahmi skribsistemo, ĉar fakte, la literoj jam importitaj en la kulturojn en la sudo kaj la okcidento de Tibeto. Tamen, la plua kialo ke Tibeto uzis ĉi tiun sistemon estis la ĝenerala tendenco klini sur la barata budhismo anstataŭ la ĉina tradicio dum la efektivigo de budhismo en Tibeto. La kreo de la alfabeto estis atribuita al Thonmi Sambhota, kiu estis nomumita de la reĝo konstrui ambaŭ la alfabeton kaj la necesan gramatikon por plifaciligi la budhisma misio al Tibeto.

La historia fakto ke Tibeto decidis efektivigi la baratan budhisman sistemon de scio surbaze de la Sanskrita tradicio estas ankaŭ devenis el unu tiel nomata Samye argumento, aŭ Lhasa konferenco en la 790aj. La ĉina Ĉan majstro, Hva-Shang Moheyan, diskutis kun la barata fama intelektulo Kamalasila, ĉu vekiĝo de menso estis akirota en senpera kaj tuja metodo, aŭ en iom-post-ioma vojo de evoluo, kaj denove, Tibeto staris sur la barata flanko. Kamalasila kaj sia partio venkis en la argumento. Ĉi tiu okazis pro la iniciato de la tibeta reĝo Thrisong Detsen (regis 755- 797 p.K.), kiu alportis la potencon de Tibeto al la pinto, en maniero de konkeri Dunhuang en la 780aj, kaj eĉ la ĉefurbon de Ĉinio, Chang'an, en 762. Tamen, ili poste estis forpelitaj de la alianco de Ĉinio kaj Orkhon Ujguro.

呼格吉勒图 (User's profile) December 28, 2022, 2:02:55 AM

En la epoko inter Songtsen Gampo kaj 800 p.K., multe da tradukoj el la sanskrita lingvo al la tibeta lingvo estis farataj, kaj ĉi tiu la plej frua fazo de traduko estas vaste dokumentita de la tibeta enhavo de la Dunhuang biblioteko, kiu denove aperis sub la suno en la komenco de la 20a jarcento, malkovrita de diversaj okcidentaj intelektuloj kaj esploristoj. Tamen, la edukitaj tibetaj intelektuloj rimarkis ke la pli fruaj tradukoj estis ne unuformaj en stilo, kaj ke la tiama ekzistanta tibeta budhista terminaro devus esti rekontrolotaj. Iugrade, tio estis ebla, ĉar ĝi pli precize reprezentis la semantikon de la originaj barataj tekstoj. Sub la posteuloj de Thrisong Detsen, kaj plejparte sub Thride Songtsen, kiu regis dum 699-715, tia rekontrolo estis decidita, kaj unu komitato de intelektuloj estis ordonitaj de la reĝo ke evoluigu ekvivalentan leksikon de la sanskrita kaj la tibeta terminaro, estanta kiel ne-defiebla normo por la rekontrolo de la jam ekzistantaj tradukoj kaj de la nove verkataj tradukoj.

En la jaro 814, kiam la tibeta imperio atingis ĝian plej grandan amplekson, la reĝo Thride Songtsen faris la sekvan dekreton, celante krei unu dulingvan leksikon surbazitan sur diskutoj de etimologio evoluigita de barata lingvistika teorio kaj budhistaj komentoj:

呼格吉勒图 (User's profile) January 1, 2023, 3:03:07 AM

1.En la jaro de ĉevalo, la reganto Khri Ide Sron Btsan restis en la palaco "On Can Do" en sKyi. La malnovaj militestroj de alta kaj malalta tibetoj, ankaŭ la "rabistoj", nome, la Ujguroj estis konkeritaj, kaj li ricevis obeon de Garlog tra unu ambasadoro. La grandaj ministroj Zan Khri Zur ram Sag kaj Man rje Iha Lod, kaj aliaj alportis tributon el la teritorioj. Kameloj, ĉevaloj kaj bovoj en granda kvanto estis senditaj al la reĝo, kaj ĉiuj personoj estis rekompencitaj per donacaĵoj el la ĉefministro kaj la malpli altaj ministroj.

2. la reĝo petis ke la ricevantoj de la okcidento (nome, barato) Acarya Jinamitra, Surendrabodhi, Shilendrabodhi, Danashila, Bodhimitra, kaj la tibetaj ricevantoj Ratnarakŝita, Dharmataŝila, kiel la kleraj tradukistoj Jñanasena, Jayarakŝita, Mañjuŝrivarman, Ratnendraŝila kaj aliaj, traduku de la barataj lingvoj en la tibetan lingvon la terminaron de la Granda kaj la Eta Veturoj (du "vojoj" de budhismo), kaj definu la terminojn kaj faru vortoliston.

3. La dekreto ordonis ke "neniu povas deflankiĝi el la vortolisto kaj ĝi estas kaj estos taŭga por ĉiu persono lerni."

4. Pli frue, en la epoko de la reĝo Khri Sron Ide Btsan de la Dia Filo (nome, la tiama monarko Khri Ide Sron Btsan), Acarya Bodhisattva, Ye ses dBan po, Zan Rgyal ñen Ña bzan, Blon Khri gzer San ŝi, la tradukisto Jñanadevakoŝa, Ice khyi'Brug, kaj la Brahmana Ananta kaj aliaj, pro ke la Dharma lingvo estis ne konata en Tibeto, vortkreis multajn terminojn; Kelkaj de ĉi tiuj ne konformis kun la Dharmaj tekstoj kaj la principoj de gramatika teorio; kaj pro tio, la netaŭgaj terminoj ne bone formitaj, estis re-kontrolotaj.

5. Por analizi kiu estis rigardataj kiel la plej gravaj terminoj de la Dharma lingvo, ili argumentis pri la tibeta vokabulario, kaj alportis la vortojn en konformon kun tio, kiel ili aperas en la tekstoj de la Granda kaj la Eta Veturoj; kiel ili estas klarigataj de la majstroj de la malnova, kiel Nagarjuna kaj Vasubandhu; kaj kiel ili konformas kun la principoj en la verkaĵoj surbaze de la gramatika teorio. Pri la malfacilaj kazoj, ili analizis la vortojn en siajn individuajn partojn, provizante raciajn klarigojn, kaj fine skribis la rezultojn de iliaj klopodoj, kiel aŭtoritatohavantan dokumenton.

6. Unuflanke, facilaj vortoj kiuj bezonas neniun klarigon kaj kiuj estas taŭgaj esti tradukataj laŭlitere, estas fiksitaj, farante la literaturan esprimon la ĉefa kriterio.

7. Aliflanke, por iuj vortoj, kiuj estas la plej taŭge fiksitaj kongruante la signifon, la ekvivalenta termino estas fiksita, farante la signifon kaj la sencon la ĉefa kriterio.

8. Poste, la granda klerulo DPal gyi Yon-tan, la granda klerulo Tin ne'dzin kaj ĉiuj aliaj kunvenis antaŭ Lia Majesto, kaj post kiam ili adresis respekte al la asembleo de Nobluloj kaj ministroj, ili ĉifris la metodojn de traduki la Dharma, ankaŭ la fiksitajn terminojn en la tibeta lingvo referencitajn al la barata lingvo. Poste la sekvanta dekreto estis elparolata:

9. "konsideru la manieron de traduki la Vera Dharma, ne kontraŭstaru la signifon, kaj aliĝu al la bona tibeta lingvouzo."

10. Konsiderante la manieron de trauki la Vera Dharma, kiam traduko al la tibeta lingvo kiu ne deflankiĝas el la vortordo de la barata fonto, konservas la konekton inter la signifo kaj vortoj, kaj estas bona uzo, oni devus traduki sen deflankiĝo.

呼格吉勒图 (User's profile) January 1, 2023, 6:51:59 AM

11. Se oni devas deflankiĝi el la origina vortordo, por produkti bonan uzon kaj legeblecon, oni povas deflankiĝi kaj traduki en pli plaĉa maniero, sed nur en unuopa verso. Okaze ke la ritmo estas konsiderata, ĝi devus konsisti el kvar linioj, aŭ ses linioj kiam necesas.

12. En prozo, se oni atingas la necesan signifon, oni povus deflankiĝi el la origina vortordo, por la bona uzo, kiam konsideri ambaŭ la signifon kaj la vortojn, kaj oni povus traduki tiel.

13. kiam eblas interpreti baratan vorton per multaj tibetaj vortoj, oni devus klopodi en la difino, fari la tradukon konformi kun la kunteksto, nome la vortoj kiuj ekzistas antaŭe kaj poste.

14. En la vorto Gautamya, el la sono gau, oni akiras kelkajn entojn: "parolo" "geografika regiono","tero","lumo","diamando","bovo", "paradizo" ktp. kaj oni interpretas vorton kiel Kauŝika laŭ-sone kiel "devi fari kun kuŝa-herbo","edukita","lotuso-simila","strigo","ekipita de trezoro", ktp. en la proceso de tradukado, vi akiras multoblan liston de tibetaj vortoj.

15. Kiam neeblas unuigi la multoblan liston en unu tibetan vorton, oni devas decidi unu.

16. Sed se estas ne ĉefa kialo elekti ĉiun ajn el la eblaj tibetaj ekvivalentoj, oni povus lasi la baratan vorton netradukata, kaj rekte uzu la baratan vorton.

17. Sed kie ajn estas unu tibeta esprimo kun taŭga interpreto, oni devus plibonigi ĝin kongruante kun ĝia ĝenerala senco, kaj ne traduku ĝin per ĝenerale uzata tibeta esprimo, decidante nur unu direkton de la signifo.

18. se oni tradukas nomojn de landoj, viv-estaĵojn, florojn, arbojn, kaj tiel plu, kaj la eblaj tradukoj estas kontraŭ-intuiciaj, ne bona uzata, neprecizaj, kaj kaŭzas tian dubon:"ĉu ili vere devus esti tia aŭ ne?"---kio devus esti evitata---do oni povus konservi la baratan terminon kaj enkonduku ĝin per unuopa tibeta vorto "lando" aŭ "floro", kaj tiel plu, kio estas praktika en tiu kazo.

19. Kiam ĝi koncernas nombrojn aŭ ciferojn, se oni tradukas laŭ la barata lingvo, oni havas "monaĥo-centoj, dektri malpli ol duono" (signifante1250), sed se oni tradukas laŭ la ordinara tibeta lingvo "mil ducent kvindek", kio ne deflankiĝas el la signifo, kaj kio ankaŭ kongruas kun la bona tibeta lingvouzo.

20. Se oni tradukas la prefiksojn pari, sam, upa kaj aliaj, kiuj ankaŭ povus havi funkcion de ornamo, la metodo devus esti interpreti ilin konformante kun la signifo kaj traduku ilin kongruante kun ĝia barata vorto, kiel celo de produkti en la tibeta lingvo: yons-su, yan dag pa, kaj ñe ba. Se ne aldonata signifo estas akirata, ne necesas multobligi la konstruon de la tradukita termino, oni devus establi la vorton laŭ la signifo.

呼格吉勒图 (User's profile) January 1, 2023, 7:46:10 AM

21. Pri vortoj kiuj apartenas al listo de sinonimoj, se la vorto diskutata estas ne proksime rilatata, oni devus establi unu ekvivalentan terminon kiu estas ĝenerala vorto en la tibeta lingvo kaj konformas kun la bona lingvouzo. Se proksime rilatata [ ekzemple, kiel sinonimo de aliaj terminoj en la listo], oni devus dungi unu tibetan terminon kiu indikas ĉiun el la barataj sinonimoj.

22. Pri la gradoj de esprimoj montrantaj respekton, kaj esprimoj koncernaj pri iu specifa statuso, ekzemple, koncernantaj la budhojn, la bodhisattvojn, aŭ la Ŝravakaojn: oni devus traduki la respektajn esprimojn rilate al la Budho.

23. Dum en aliaj kazoj, kiam temante pri la meza kaj malplialta formoj de respektaj esprimoj, oni devus traduki kongruante kun la principoj ĉifritaj de la tradukoj de la Dharma de la Ratnamegha kaj la Lankavatara faritaj plifrue de la kleruloj kaj analistoj kunigitaj antaŭ la Patro de la Dia filo (tio estas, la aktuala reganta monarko).

24. Se estas bezono konstrui kaj establi novajn vortojn en individuaj skoloj, oni povus kontrui vortojn sen establi ilin kaj esprimi la kaŭzojn de iliaj fontoj laŭ la Dharma libroj kaj laŭ la principoj de vortokreado. Kaj oni devus esplori kiel establi ilin konformante kun la dharma. Do oni devus oferti ilin al la asembleo kiuj respondecis pri la tradicioj de la Reĝo en la palaco kaj al la skolo de la grandaj rekontroluloj de la dharma tradukoj, devus peti kaj demandi ĉu ĝi rajtas akceptata en la vortoliston.

25. La Tantroj kun iliaj mantroj estas konservataj sekretaj konformante kun la skribaĵoj, kaj ne taŭgas ke ili estas klarigataj kaj instruataj al tiuj ne-indaj. Tamen, samtempe, ili estas tradukitaj kaj praktikitaj , sed iliaj kaŝitaj signifoj ne estis la subjekto de buŝa klarigo, tiel la vortoj estis komprenitaj laŭlitere, kaj la eraraj praktikoj okazis. Kontraste, estas fakto ke elektoj el la Mantra-Tantras kaj tradukoj en la tibetan lingvon vere ekzistas, ekde tiam, temante pri Dharanimantras kaj la Tantras, la dekreto estis farita ke se neniu permeso estas donata por traduki specifan tian skribaĵon, neniu rajtas kolekti kaj traduki la Mantra-Tantras kaj la vortojn de la mantras.

26. La terminoj de la tibeta lingvo estis ne ĉifritaj antaŭe, do ĉar la terminoj ne estis fiksitaj en la leksikono, oni alglutiĝis al tio kio devenis el la libroj de la Granda kaj la Eta veturoj kaj ankaŭ la libroj pri lingvo kiam klarigi. Nun la unua parto finiĝas.

呼格吉勒图 (User's profile) January 22, 2023, 10:06:55 AM

La dekreto de Thride Songtsen servas kiel la enkonduko al la verkaĵo sGra sbyor, la etimologia trakto de la Sanskritaj terminoj tradukataj per fiksitaj ekvivalentoj en la tibetan lingvon. La tibeta terminaro generita surbaza de la diskutoj en la sGra sbyor, plenigis la norman Sanskrita-tibetan vortoprovizon nomitan Maha-vyutpatti, "la grandega etimologio".

Ofte kelkaj alternativoj estis diskutitaj en la sGra sbyor antaŭ la fina decido kiam la normigita tibeta termino estis konsentita, probable respegulante realajn akademiajn diskutojn en la menciita okazo. La termino elektita unue devis reprezenti la originan signifon de la Sanskrita, sed ankoraŭ estis idealo ke oni ne devojiĝu el la bona tibeta uzo. Kiel ni vidas, estas ankaŭ reguloj proponitaj por tio, kiam utiligi pruntvortojn, kvankam la paŭsoj aŭ la pruntitaj tradukoj estis preferitaj ol la pruntvortoj kiam estas ne demando pri mantra kaj la sanktaj formuloj. Oni ankaŭ devus rimarki kiel estas konscia traduka politiko pri prefiksoj, ke ili devas esti tradukata nur se ili kontribuas unu pluan signifon, kaj ne estas nur ornamaĵo. Tamen prefiksoj en la Sanskrita lingvo estas fidinde kopiataj en la tibetan lingvo en plejparto de okazoj. Malsame ol tio ke en la ĉina lingvo la nomoj kaj la titoloj de Budhoj, bodhisattvoj kaj ŝravakoj, la tibetanoj ofte tradukis ilin semantike.

Ni tradukos en la anglan lingvon la unuajn artikolojn el la sGra sbyor, kaj kondukos la intereso-havantajn legantojn al plua legado sur la menciotaj retpaĝaroj. La unua ĉapitro estas nature temanta pri la Budho kaj lia titoloj kaj apozicioj, ĉi tie ni citas la kvar unuajn kiel ekzemplojn:

Back to the top