Al la enhavo

La budhisma sanskrito en la ĉina kaj la tibeta lingvoj.

de 呼格吉勒图, 2022-decembro-11

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-majo-20 09:36:05

Interese. Mi iam interesiĝis pri tibeta lingvo. Precizinde, ke multaj konsonantoj ne prononcatas aŭ ŝanĝas la prononcon de apudaj literoj.

Kaj la sanskritaj vortoj ŝajnas enhavi tutan frazon. Domaĝe, ke la streketoj (kiujn rekomendis Zamenhof por apartigi vortelementojn) ne ekzistas en tiu lingvo.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-majo-24 13:14:58

Altebrilas:Interese. Mi iam interesiĝis pri tibeta lingvo. Precizinde, ke multaj konsonantoj ne prononcatas aŭ ŝanĝas la prononcon de apudaj literoj.

Kaj la sanskritaj vortoj ŝajnas enhavi tutan frazon. Domaĝe, ke la streketoj (kiujn rekomendis Zamenhof por apartigi vortelementojn) ne ekzistas en tiu lingvo.
Vi prave, tial oni diris ke la tibeta lingvo estas la plej malfacila lingvo por literumi. La skribformo kongruas kun la 7a jarcenta prononco anstataŭ la nuna.

La sanskrita Sandhi ofte kunfandas vortojn en unu ĉeno, kio malfaciligas la malĉifrigon de frazoj.

Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-majo-26 11:32:57

2.bhagavān, la tibeta bcom ldan ’das, signifante "tiu havanta venkon kaj superirante." ofte tradukata en la anlgan kiel "The Lord";

De la vorto bhagavān unu flanko estas bhagnamāracatuṣṭayatvād bhagavān, signifante "ĉar li venkis la Kvar Malicajn, li estas nomata Venkohavanto (bcom)".. Kaj alia flanko bhaga signifas "la Bonulo", kaj estas ĝenerala vorto por la ses virtuoj: perfekta en ekstera aspekto, famohava, povohava, gracia, saĝa kaj kuraĝa (forta menso). vān indikas "havanta(ldan)", kaj tiel ni interpretas bhagavān kiel "Bonulo" aŭ "Perfektulo". Per la analizo, ni indikas unu bone konatan plifruan tradukaĵon, sed en la Sutroj, la Lord havas la kvaliton de superiri super la mondo. kaj se ni igas tiun kiel nian bazon, ni devus aldoni la vorton "superiri" ('das), kaj ni fiksas la tradukon ""tiu havanta venkon kaj superirante." (bcom ldan ’das), dum kiam ni parolas pri la hommonda bhagavān, ni ne nomas lin la Venkohavanto, sed ankoraŭ ni priskribas lin kiel Bonulon, kaj tiel ni fiksas la terminon "Bonulo" (legs ldan) por la hommonda bhagavān.

(bhagavān źes bya ba gcig tu na | bhagnamāracatuṣṭayatvād bhagavān | źes bya
ste bdud bźi bcom pas na bcom pa la bya | yaṅ rnam pa gcig tu na bhaga ni legs
pa rnam pa drug gi miṅ ste | gzugs daṅ | (4) grags pa daṅ | dbaṅ phyug daṅ |
dpal daṅ | śes rab daṅ | brtson pa ste ’di drug gi spyi la bya | vān źes ’byuṅ ba ni
bhago syāstīti bhagavān źes ldan par bśad de | de rnam graṅs ’di skad du bya ba
las sṅar bsgyur ba’i tshig grags pa btsan par bya ste | bcom ldan ’das źes bya ba
ni mdo sde dag las (5) saṅs rgyas kyi yon tan la mtshan ’jig rten las ’das pa’o
|| źes kyaṅ ’byuṅ bas na | ’jig rten pa’i bhagavān las khyad bar du ’das źes bla
thabs su bsnan te | bcom ldan ’das źes btags | ’jig rten pa’i bhagavān źes bya ba
ni ’jig rten ba’i gźuṅ ñid las kyaṅ bcom par mi ’chad de | legs (6) pa daṅ ldan
pa źes ’chad bas ’jig rten pa’i bhagavān ni legs ldan źes gdags |)

Reen al la supro