Đi đến phần nội dung

Kion vi kuiras hodiaŭ?

viết bởi Mielo, Ngày 11 tháng 6 năm 2005

Tin nhắn: 30

Nội dung: Esperanto

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 10:10:07 Ngày 11 tháng 6 năm 2005

Mi nun lernas la Esperanton kaj mi ekmemoras la Eo ofte. Mi kuiris kaj mi pensis pri tio, ke kiel oni nomas la manĝaĵon Esperante kion mi kuiris. Mi kuiris "tavolan florbrasikon". Ĉu la Esperanta kuirlibro ekzistas?
Ni konu manĝaĵojn de la unu la alia !

lvh (Xem thông tin cá nhân) 20:01:06 Ngày 11 tháng 6 năm 2005

Saluton Mielo,

Mi ŝatas vian ideon.
Do ĉivespere ni manĝis salaton el laktuko, tomatoj kaj kukumoj. Ni ankaux manĝis ovaĵon kun cepojn kaj frititajn fungojn. Deserto estis ĉokoladkuko. Ties recepton vi povas legi ĉe Vikipedio (http://eo.wikibooks.org/wiki/Kuirlibro:%C4%88okola...). Mi enskribis gxin kaj du aliaj receptoj: "Bretona prunkuko 'Far breton'" kaj "Terpoma salato de mia patrino".

La hejmpaĝon de la kuirlibro estas tie ĉi  http://eo.wikibooks.org/wiki/Kuirlibro 
Mi opinias ke ĝi estas bona ideo, kaj estus ankaŭ bona ideo enskribi niajn bonajn receptojn tie.
Kion vi opinias?

Bonan vesperon kaj ĝis!
Amike,
Bea

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 09:21:27 Ngày 12 tháng 6 năm 2005

Saluton kara Bea ! ridulo.gif

Mi ĝojas, ke ankaŭ vin interesas manĝaĵoj de aliaj nacioj. Mi dankon al vi la adreson. Mi ne konis tion paĝon. Ĉu mi skribus tie ?
Mi ĝojas, ke vi skribis, kion vi kuiris. La francaj manĝaĵoj estas tre bongustaj. Vi manĝas sane. La originala hungaraj manĝaĵoj estas malsanaj, malfacilaj, sed bongustaj. ridulo.gif
La salaton ankaŭ mi konis, ni kutimis aldoni fromaĝon "feta" kaj paprikon, kaj tio estas greka salato.
Hieraŭ vespere ni kuiris kun niaj amikoj en la ĝardeno "leĉo"-n. En tio estas cepo, papriko, tomato, ovo kaj kolbaso.
Hodiaŭ mi volas kuiri brasikon. Tion oni nomas hungare "lucskos káposzta" (luĉkoŝ kaposta). Mi ne scias, mi kiel traduku Esperante. ridulo.gif Tio estas originala transilvania manĝaĵo, mia avino ofte kuiris ĝin kiam mi estis infano.
Mi kuiris tion neniam, mi esperas ke la manĝaĵo estos bona. ridulo.gif

Eble, ankaŭ aliaj esperantistoj havos humoron kaj skribos ilian recepton.
Mi atendas tion, ke vi diras, ke vi kion kuiras hodiaŭ. ridulo.gif

Ĝis !

 

 

 

Azulreal (Xem thông tin cá nhân) 14:36:03 Ngày 12 tháng 6 năm 2005

Saluton, samideanoj!

 

Ankaux mi opinias ke la ideo de Mielo estas tre interesa kaj mi deziras kontribui iom.

Nu, hodiaux la vetero estas tre varme, do mia patrino estas kuirinta por la tagmangxo someran kuirajxon. Gxia nomo estas “gazpacho” hispane (“gazpacxo” esperant-elparolante) kaj estas tre tipa kuirajxo de la regiono el Hispanio kie mi logxas, kiu nomigxas Andaluzio (“Andalucía” hispane) kaj trovigxas en la sudo de la lando. Tial tiu cxi kuirajxo estas nomata “gazpacho andaluz” (“andaluza gazpacxo”) en la norda parto.

La almiksajxoj estas ajlo, multo da tomato, kapsiko, oliva oleo, salo, vinagro kaj pano trempita de akvo. Oni pistas cxiom kune gxis rikolti trinkajxon. Tiam oni aldonas glacion kaj oni trinkas malvarme. Jam ni havas malvarman kuirajxon por la somero! Ni povas servi gxin kiel trinkajxo dum la mangxado aux kiel unua plado.

Mi esperas ke mi eksplikis suficxe bone.

Kia bona kaj bela ideo, Mielo! Dankon!

 

Gxis!

Fátima

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 17:22:44 Ngày 12 tháng 6 năm 2005

Saluton !

Kara Fátima, mi legis per intersiĝo vian mesaĝon. Mi ne scias la gazpaĉon ĝis nun, sed mi plaĉas ĝi. ridulo.gif
Mi serĉis ĝin en (sur ???) la Interreto kaj mi trafis hungaran recepton pri la gazpaĉo. Mi faros tian supon. Bedaŭrinde, nun estas malvarma ankaŭ ĉi tie. Ni sentis malvarmon hieraŭ vespere kiam ni kuiris en la ĝardeno. Sed, nun estas somero kaj ni ne okupiĝu pri la malvarma. ridulo.gif
Mia transilvania brasika legomaĵo estis bongusta. En tio estas dolĉa brasiko, cepo, aneto, vinagro, porkaĵo kaj kremdensaĵo. Tio estas tradicia transilvania manĝajo kaj mi ne loĝas tie, sed mia patrino ankoraŭ naskiĝis tie.
Nun, mi devus manĝi ion deserton. ridulo.gif Ne, ne !! Mi estos 120 kilogramoj.ridulo.gif

Mi atendas vian priskribojn pri vian manĝajojn.

Ĝis! Ildikó

 

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 11:23:05 Ngày 19 tháng 6 năm 2005

Mi vidas tiel, ke ĉi tio forumo ne vivas tre. Eble, la homoj nun somerumas kaj ĉi tio estas normala afero. ridulo.gif Eble, poste vintre....

Franck (Xem thông tin cá nhân) 10:21:06 Ngày 23 tháng 6 năm 2005

Saluton Ildiko,

Ne malesperu. Tiu forumideo bonegas. Ofte, mi ŝatas legi la forumojn ĉi tie, sed bedaŭrinde mi ne havas multan tempon skribi, ĉar mi retumas miaoficeje.

Hieraŭ vespere, mia amiko pretigis tre bongustan pladon. Tiu nomiĝas "piperade" (elparoliĝas kiel esperante). Estas vaska recepto. Mi ne pretendas, ke la hieraŭa plado estis la vera "piperade", evidente. Tiu somera plado preparigxas kun multaj dolĉaj kapsikoj (pli belas la plado se oni uzas kapsikojn de diversaj koloroj !), kuiritaj kun cepoj, ajlo, oliva oleo, kaj "piment de l'Espelette" (pimento de "Espelette", kiu estas urbo en franca Eŭskio, fama pro tiuj pimentoj). Oni povas aldoni iom da tomatokaĉo por ĉio alligi. La "piperade" akompanas diversajn viandojn. Ekzemple, hieraŭ, ni manĝis ĝin kun anasaĵo kuirita kun herboj de "Provence" (regiono en sud-orienta Francio, apud Mediteraneo) : miksaĵo de rosmareno, spiclaŭro, timiano kaj aliaj kuiradaj herboj (troviĝas tute preta). Sed oni povas akompani ĝin nur kun kompleta rizo.

Mi ŝatas kuiri, inter aliaj aferoj. Mi esperas ke tia konversacio plu daŭros.

Ĝis. Franck

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 19:36:02 Ngày 23 tháng 6 năm 2005

Saluton Franck !

Mi petas al vi la instigon kaj vian priskribon ridulo.gif Via manĝajoj estas interesaj kaj eble bongustaj. Ĉu vi scias, ke en la multa hungara manĝajo estas kapsiko ? En la "leĉo" estas kapisko, tomato, kaj cepo. Ja, vi uzas pli spicojn. Mi gustumus ĝoje tion manĝajojn.
Vi kaj via amiko kuiru multajn bongustajn pladojn en la somero ! ridulo.gif

Ĝis !
Ildiko

Franck (Xem thông tin cá nhân) 12:11:49 Ngày 24 tháng 6 năm 2005

Saluton Ildiko,

Ni ricevis geamikojn hieraŭ vespere. Inter alioj, ni manĝis adapton de libana recepto : salato nomita "taboulé" (esperante : "tabule", kun akcento sur la lasta silabo, kiel ĉiam en la franca). Bedaŭrinde, mi ne povas priskribi la recepton ĉar mankas vortoj en la Lernu-vortaro !

Mi tre ŝatas kapsikojn ĉar estas dolĉ-gustaj legomoj. Male, mi ne multe ŝatas pimenton, krom se ne tro bruliginta estas. Eblas do ke ŝatus mi la hungaran kuirarton !

Ĝis. Franck.

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 10:02:55 Ngày 03 tháng 7 năm 2005

Saluton !

Mi dankas al vi kara Franck, ke vi skribas pri via manĝaĵoj.ridulo.gif Mi legis vian priskribon per intereso.
Ĉi tie estas la somero, la tempo de la ĝardenaj kuiradoj. Ankaŭ ni kuiras ofte ektere. Hieraŭ mi kuiris hungaran supon. La nomo de la supo estas hungara "babgujaŝ". En ĝi estas fabo, karoto, petroselo, brasikrapo, cepo, papriko kaj ŝinketo. Bedaŭrinde, hieraŭ pluvis, kaj ni nur povis kuiri en la ĝardeno iomete. Sed la supo estis bongusta. ridulo.gif Ni ne kuiras tre bruliginta, tial vi certe povus manĝi miajn manĝaĵojn.
Kaj mi bakis la kukon "Ĉeresneŝ-lepen". Ĉi tio estas ĉeriza-kuko.

Ĝis !

 

Quay lại