目次へ

Nekredeblaĵoj

SlavikDze,2023年3月9日の

メッセージ: 346

言語: Esperanto

Leopold65 (プロフィールを表示) 2026年4月15日 8:47:12

Altebrilas:@Leopold65
Oni ne rezonu per asertoj ka ĝeneraligoj. Per samkia rezonado, oni povas diri, ke la lipharetulo unue invadis Belaruson kaj Ukrainion, do... ktp.
Pri kio precize vi parolas? Ĉu ĉi tio estas respondo al via imaga interparolanto?

Altebrilas:
Propagando apartigas la mondvidon de enlandanoj kaj eksterlandanoj; Esperanto celas la malon: ebligi al la diversaj popoloj komuniki sian vidpunkton, por kompreni ke alikies intencoj ne estas ĉiam malamikaj.
Esperanto estas simple oportuna lingvo por internacia komunikado. Ĝi ne servas ian ajn paccelon en si mem. Ĉu Trump atakis Venezuelon pro nescio? Ne, lia celo estis perforte kapti la plej grandan naftoborejon de la lando, t.e., fari rabon.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2026年4月15日 12:01:12

Por Zamenhof, Esperanto ne estis nur tio. Ankaŭ estas Interna Ideo.

Rabado de nafto estas por esti pli forta. Deziro esti tia fontas el timo. Tiun timon kaŭzas la kredo, ke la mondo ne povas vivi pace.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2026年4月15日 12:04:19

Sciencoj pruvis, ke homaro fontas el Afriko. Praulo estas metaforo pri klano, aŭ almenaŭ paro, kiu migris el ĝi.

Leopold65 (プロフィールを表示) 2026年4月16日 9:34:54

Altebrilas:Por Zamenhof, Esperanto ne estis nur tio. Ankaŭ estas Interna Ideo.
Ĉu Zamenhof partoprenas en nia diskuto?

Altebrilas:
Rabado de nafto estas por esti pli forta. Deziro esti tia fontas el timo. Tiun timon kaŭzas la kredo, ke la mondo ne povas vivi pace.
Do vi mem konkludis, ke milito estas simple genetike programita en homojn.

SlavikDze (プロフィールを表示) 2026年4月16日 9:47:17

@Altebrilas
Nu, se vi mem "naskiĝis surloke", informu ĉi-kaze, en kiu lando naskiĝis viaj gepatroj kaj geavoj, se vi ne hontas pri ilia deveno.

Leopold65 (プロフィールを表示) 2026年4月16日 9:47:18

Altebrilas:Sciencoj pruvis, ke homaro fontas el Afriko. Praulo estas metaforo pri klano, aŭ almenaŭ paro, kiu migris el ĝi.
Kiu scienco, precize, pruvis ĉi tion? Matematiko, fiziko, kemio kaj biologio ne pruvis ĝin. Krome, ĉiu serioza sciencisto povas diri al vi, ke DNA/RNA ne estas konservita en antikvaj bestaj kaj insektaj restaĵoj, eĉ en sukceno, do la intrigo de "Ĵurasa Parko" estas simple fabelo. Tial, scienco ne povas pretendi tion, kion vi skribis. Ĝi estis simple intelekta ekzerco en "regresa analizo", ne pruvo!

SlavikDze (プロフィールを表示) 2026年4月16日 9:48:52

@Altebrilas
Nu, se vi mem "naskiĝis surloke", informu ĉi-kaze, en kiu lando naskiĝis viaj gepatroj kaj geavoj, se vi ne hontas pri ilia deveno.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2026年4月17日 9:55:55

Embarasa demando: se mi konsentus respondi, mi ŝajnaprobus prietnajn demandojn en sajto por Esperanto.

Mi ne scias, ĉu tio estas laŭleĝa. Estus konduti kiel faris tiuj, kiaj vi taksas la malamikojn de via lando.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2026年4月17日 10:05:09

Leopold65:
Altebrilas:Sciencoj pruvis, ke homaro fontas el Afriko. Praulo estas metaforo pri klano, aŭ almenaŭ paro, kiu migris el ĝi.
Kiu scienco, precize, pruvis ĉi tion? Matematiko, fiziko, kemio kaj biologio ne pruvis ĝin. Krome, ĉiu serioza sciencisto povas diri al vi, ke DNA/RNA ne estas konservita en antikvaj bestaj kaj insektaj restaĵoj, eĉ en sukceno, do la intrigo de "Ĵurasa Parko" estas simple fabelo. Tial, scienco ne povas pretendi tion, kion vi skribis. Ĝi estis simple intelekta ekzerco en "regresa analizo", ne pruvo!
Vi rajtas (morale, ĉar ne ĉiuj landaj ĵuroj konsentas pri tio) kredi kion vi volas, se vi ne trudas viajn kredojn al aliaj homoj.

Vi eĉ rajtas nei evolucion, kaj diri, ke tio okazis laŭlitere kiel dirite en la Biblio aŭ alia sankta libro. Sed nuntempe la plejmulto agnoskas evoluon kaj eliro de Homo Sapiens el Afriko.

Leopold65 (プロフィールを表示) 2026年4月17日 10:16:05

Altebrilas:
Leopold65:Kiu scienco, precize, pruvis ĉi tion? Matematiko, fiziko, kemio kaj biologio ne pruvis ĝin. Krome, ĉiu serioza sciencisto povas diri al vi, ke DNA/RNA ne estas konservita en antikvaj bestaj kaj insektaj restaĵoj, eĉ en sukceno, do la intrigo de "Ĵurasa Parko" estas simple fabelo. Tial, scienco ne povas pretendi tion, kion vi skribis. Ĝi estis simple intelekta ekzerco en "regresa analizo", ne pruvo!
Sed nuntempe la plejmulto agnoskas evoluon kaj eliro de Homo Sapiens el Afriko.
Bonvolu provizi ligilon al la rezultoj de la enketo pri la loĝantaro de la Tero pri la demando pri la origino de la homaro, kiu permesis al vi aserti "la plejmulto agnoskas evoluon kaj eliro de Homo Sapiens el Afriko".

先頭にもどる