Späť na obsah

Nekredeblaĵoj

od SlavikDze, 9. marca 2023

Príspevky: 327

Jazyk: Esperanto

Leopold65 (Zobraziť profil) 15. apríla 2026 8:47:12

Altebrilas:@Leopold65
Oni ne rezonu per asertoj ka ĝeneraligoj. Per samkia rezonado, oni povas diri, ke la lipharetulo unue invadis Belaruson kaj Ukrainion, do... ktp.
Pri kio precize vi parolas? Ĉu ĉi tio estas respondo al via imaga interparolanto?

Altebrilas:
Propagando apartigas la mondvidon de enlandanoj kaj eksterlandanoj; Esperanto celas la malon: ebligi al la diversaj popoloj komuniki sian vidpunkton, por kompreni ke alikies intencoj ne estas ĉiam malamikaj.
Esperanto estas simple oportuna lingvo por internacia komunikado. Ĝi ne servas ian ajn paccelon en si mem. Ĉu Trump atakis Venezuelon pro nescio? Ne, lia celo estis perforte kapti la plej grandan naftoborejon de la lando, t.e., fari rabon.

Altebrilas (Zobraziť profil) 15. apríla 2026 12:01:12

Por Zamenhof, Esperanto ne estis nur tio. Ankaŭ estas Interna Ideo.

Rabado de nafto estas por esti pli forta. Deziro esti tia fontas el timo. Tiun timon kaŭzas la kredo, ke la mondo ne povas vivi pace.

Altebrilas (Zobraziť profil) 15. apríla 2026 12:04:19

Sciencoj pruvis, ke homaro fontas el Afriko. Praulo estas metaforo pri klano, aŭ almenaŭ paro, kiu migris el ĝi.

Leopold65 (Zobraziť profil) 16. apríla 2026 9:34:54

Altebrilas:Por Zamenhof, Esperanto ne estis nur tio. Ankaŭ estas Interna Ideo.
Ĉu Zamenhof partoprenas en nia diskuto?

Altebrilas:
Rabado de nafto estas por esti pli forta. Deziro esti tia fontas el timo. Tiun timon kaŭzas la kredo, ke la mondo ne povas vivi pace.
Do vi mem konkludis, ke milito estas simple genetike programita en homojn.

SlavikDze (Zobraziť profil) 16. apríla 2026 9:47:17

@Altebrilas
Nu, se vi mem "naskiĝis surloke", informu ĉi-kaze, en kiu lando naskiĝis viaj gepatroj kaj geavoj, se vi ne hontas pri ilia deveno.

Leopold65 (Zobraziť profil) 16. apríla 2026 9:47:18

Altebrilas:Sciencoj pruvis, ke homaro fontas el Afriko. Praulo estas metaforo pri klano, aŭ almenaŭ paro, kiu migris el ĝi.
Kiu scienco, precize, pruvis ĉi tion? Matematiko, fiziko, kemio kaj biologio ne pruvis ĝin. Krome, ĉiu serioza sciencisto povas diri al vi, ke DNA/RNA ne estas konservita en antikvaj bestaj kaj insektaj restaĵoj, eĉ en sukceno, do la intrigo de "Ĵurasa Parko" estas simple fabelo. Tial, scienco ne povas pretendi tion, kion vi skribis. Ĝi estis simple intelekta ekzerco en "regresa analizo", ne pruvo!

SlavikDze (Zobraziť profil) 16. apríla 2026 9:48:52

@Altebrilas
Nu, se vi mem "naskiĝis surloke", informu ĉi-kaze, en kiu lando naskiĝis viaj gepatroj kaj geavoj, se vi ne hontas pri ilia deveno.

Nahor