Messages : 346
Langue: Esperanto
Leopold65 (Voir le profil) 22 avril 2026 08:16:27
Altebrilas:Estus malfacile, laŭ via videbla opinio. Mi ne dubas, ke tiuj esploristoj estas pli spertaj ol mi, des pli ke la temo por mi estas ne pli ol ekzemplo, do mi ne speciale studis ĝin.Por kiu tio estus malfacile? Por vi aŭ por la esploristoj? Juĝante laŭ via antaŭa aserto, vi tute ne konas la principojn de kampa specimenado uzataj en scienco. Do, mia demando estas: kia estas via eduknivelo?
Altebrilas:Ne antaŭ longe la oficiala scienco, reprezentita de la Franca Akademio de Sciencoj, decidis, ke ŝtonoj ne povas fali el la ĉielo.
Sed por konsideri hipotezon kiu kontraŭas oficialan sciencon mi bezonas konvinkajn argumentojn pri tiu hipotezo kaj pri konkludoj eltireblaj de ĝi.
Kaj ekzistas abundaj pruvoj, en la formo de restaĵoj de konstruaĵoj, statuoj kaj spuroj de iloj. Sed la oficiala scienco ne atentas ilin.
Altebrilas (Voir le profil) 22 avril 2026 13:14:12
Meteoritoj ekzistas, eble oficialaj sciencistoj dubis pri tio antaŭ ol havi pruvo.
Sed mi ne emas enketi pri tiaj temoj se mi ne jam komprenis la rilaton kun la debato.
Mi ne forjetas hipotezojn unuavide, sed mi unue bezonas kompreni (1) kial ili estas gravaj kaj (2) kiuj kialojn oni havas por taksi ilin veraj.
Leopold65 (Voir le profil) 23 avril 2026 09:52:04
Altebrilas:Mia eduknivelo estas malalta en geologio, astronomio, arĥeologio. Do, ne mirinde se viaj spertuloj pli kompetentas ol mi pri tiuj temoj.Sed vi tamen atingis viajn konkludojn, malgraŭ ne scii kiel specimenoj estis kolektitaj. Kaj vi ne sciis la kvalifikojn de la specialistoj, kiuj kolektis tiujn specimenojn, ĉu ne?
Altebrilas:Reale, jen kio okazis: vi eniris diskuton kaj kritikis la rezultojn de la studo sen scii kiel la specimenoj estis kolektitaj kaj la studo estis farita, kaj vi havas neniun scion pri ĉi tiu scienca kampo. Kiun konkludon mi devus fari?
Sed mi ne emas enketi pri tiaj temoj se mi ne jam komprenis la rilaton kun la debato.
Mi ne forjetas hipotezojn unuavide, sed mi unue bezonas kompreni (1) kial ili estas gravaj kaj (2) kiuj kialojn oni havas por taksi ilin veraj.
Altebrilas (Voir le profil) 23 avril 2026 21:26:29
Leopold65 (Voir le profil) 24 avril 2026 08:35:54
Altebrilas:Se la temo ŝanĝis kaj mi nevole "eniris" en la novan (fakte ne eliris el la fadeno), bv. pardoni min.Ĉar neniu akuzis vin pri ŝanĝo de la temo, vi respondis al imaga mesaĝo de via imaga interparolanto, ne al la mia. Ĉu vi tute miskomprenis tion?
Altebrilas (Voir le profil) 24 avril 2026 09:44:22