Al la enhavo

Anglismo

de piffkin, 2023-majo-06

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-majo-09 10:06:51

@ t.n. "Altebrilas"
Evidente, al vi plaĉas esti gliteca, kiel angilo...
Sed kiel pli-malpli klera franculo vi, sendube, scias, ke la franca vorto "âgé" estas, tieldire, "duala" kaj laŭ konteksto povas signifi kaj "havanta ian aĝon", kaj "grand-aĝa/profund-aĝa". Tamen eo-vorto "aĝa" sen aldonaĵoj havas nur la unuan signifon.
Tiel do, anstataŭ referenci al iu "franca versio", konsultu/konsiliĝu kun PIV aŭ telefona vortaro PReVo (kiun, via-aserte, vi kutime uzas), kaj en ambaŭ fontoj vi trovos jenan difinon kun ekzemploj:
"aĝa — havanta ian aĝon: mi estas pli aĝa ol vi; esti 5 jarojn aĝa; aĝulo de unu monato ĝis kvin jaroj."

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-majo-09 11:52:34

Via metaforo surprizas min. Gramatika diskuto ne rilatas pri fiŝkaptado. Temas pri esprimi sian vidpunkton, ne "kapti" la alian nek eskapi el liaj manoj.

La celo de debato estas kunlabori por trovi komunan veron, eĉ provizoran, aŭ interkonsenton. Se ĝi estas uzata nur por konflikti, por venki la oponanton, por malebligi lian esprimon, tio estas seninteresa. Ĉefe kiam oni uzas Esperanton.

amigueo (Montri la profilon) 2023-majo-09 13:29:34

SlavikDze: ... la FRANCA vorto "âgé" laŭ konteksto povas signifi kaj "havanta ian aĝon", kaj "grand-aĝa/profund-aĝa".

Tamen ESPERANTO-vorto "aĝa" sen aldonaĵoj havas nur la unuan signifon.

PIV kaj PReVo koincidas : difinon kun ekzemploj:

"aĝa — havanta ian aĝon: mi estas pli aĝa ol vi; esti 5 jarojn aĝa; aĝulo de unu monato ĝis kvin jaroj."
Mi miras ke estas "granda" diferenco pri AGXO kaj "eta" pri ekz LONGO.

" P estas longa dum Q estas mallonga.
" R estas agxa dum S estas malagxa.

Cxu iu povas klarigi kial mi eraras?

Cxu LONG kaj AGX ne estas analogaj?

Reen al la supro