Al la enhavo

Anglismo

de piffkin, 2023-majo-06

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

piffkin (Montri la profilon) 2023-majo-06 12:15:34

Ĉu iu povus klarigi kiam, kie, kaj kial aperis en nia lingvo la iom malbelaj anglismajn vortojn “olda“ kaj ”oldulo“ por anstataŭigi la pli logikajn kaj Zamenhofajn ”maljuna / maljunlo“? (Mi memoras ke foje Brian Moon donis al mi klarigon pri tiu sed bedaŭrinde mi forgesis kion li diris!)

Simile mi rimarkis lastatempe ke homoj uzas "hospitalo" anstataŭ "malsanulejo". Tiaspecaj vortoj donas la impreson ke Esperanto ne estas vera lingvo sed estas nur la Angla kun Esperantaj finaĵoj aldonitaj!

thyrolf (Montri la profilon) 2023-majo-08 09:09:47

Nu, laŭ tio kion mi scias, ekzistas du tendencoj en Esperantujo: tiuj, kiuj volas plejeble konservi la komencajn principojn de esperanto, kiuj permesas malgrandigi la vorttrezoron de "normala" lingvo kaj malgrandigi la lernendajn gramatikaĵojn, kaj tiuj, kiuj volas fari el Esperanto vere riĉan kaj literature samgravan lingvon por ke ĝi fariĝu samranga al la altaj lingvoj de la mondo.

La unua metodo celas malgrandigi plejeble la tempon, kiun oni bezonas por lerni Esperanton komunik-nivele, sed havas la malavantaĝon, ke restas multaj breĉetoj en la lingvo, kiujn oni devas fliki per lingvaj ĉirkaŭ-konstruaĵoj (ekz. germanaj vortoj "Streusel", "Tafelspitz", "Brezel" ktp.

La alia celas ŝtopi la breĉojn per alpreni multajn diversfacetajn vortojn, por ke Esperanto fariĝu "kompleta" lingvo, nur iomete pli facile lernebla ol ekz. la franca. La novajn vortojn oni nomas "neologismojn".

Aŭtoroj de la unua tendenco estas kompreneble Zamenhof mem, kaj ekz."Kabe" = Kazimierz Bein, kiu tamen enkondukis novajn vortojn, sed aliflanke estas genia rilate al simpla kaj klara Esperanto.

La dua tendenco estas ekz. Karolo Piĉ, aŭ Lorjak. De la lasta mi havas plurajn librojn kaj komprenas ilin bone, ĉar mi estas plurlingva homo.

Oni devas decidi, ĉu Esperanto estas helpa apliko por interkomprenigo kaj ĉu oni volas vivi kun la malperfektaĵoj, aŭ ĉu oni volas riĉan "literaturan" kompletan lingvon, kiu bezonas sufiĉan tempon por adekvate ellerni.

Oni, cetere, devas kompreni, ke estas nepra la adopto de multaj fakaj nocioj ekz. en la kemio aŭ biologio aŭ matematiko aŭ informadiko, se oni volas esti fake komprenata en sciendaj kaj teknikaj rondoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-majo-08 12:16:34

Esperanto estas ambaŭ.

Riĉa lingvo por bele kaj precize esprimi sentojn kaj pensojn en amika ĉirkaŭaĵo.

Sed ankaŭ simpla lingvo por komencantoj kaj homoj, kiuj devas defendi siajn rajtojn en konfliktaj okazoj.

La unua postulas neologismojn, la dua kunmetaĵojn.

La vorto olda ne malplaĉas al mi. Ĝi povus anstataŭi "aĝa". Same, se "oldo" anstataŭus "aĝo"-n, tiu malaperigus la solan vortparon, kiu pravigas la distingon "ĝ/ĵ": aĝo / aĵo.

Tiel Ĵ povus havi la saman sorton kiel Ĥ.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-majo-08 16:49:49

Probable, nur reale "alte-brilaj" lingvistoj kapablas ekvidi iun sinonimecon inter eo-vortoj "olda" kaj "aĝa".
Por ordinaraj esperantistoj la vorto "olda" sinonimas nur al la vortoj "maljuna" kaj "malnova", dum "aĝa" signifas "havanta ian aĝon".
Sed sinonime al la vortoj "olda/maljuna" uzeblas tamen la kunmetaĵoj "grandaĝa/profundaĝa".

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-majo-08 17:44:27

Jes, la du vortoj ne estas ekzakte sinonimaj ( kial do Esperanto bezonus ekzaktajn sinonimojn?), sed "aĝa" estas eŭfemisme uzata por "maljuna".

Mi volis nur montri, ke esperanta literaro estus facile reformebla, kvankam ĝi aktuale ne estas reforminda. (Vd. Antaŭparolon de Fundamento)

amigueo (Montri la profilon) 2023-majo-08 20:15:58

Tikla temo por nia kara lingvo.

Ĉu riĉigi per malfaciligi, ĉu malriĉigi per faciligi?

La defio de Esperanto estas riĉa lingvo per facilaj rimedoj.
La Esperantanoj devus vidi da kolorojn pli kaj ne malpli ol alilingvanoj.
Laŭ mi, la vortaro povus simpliĝi por kunigi riĉon kaj facilon.
Alia faktoro estas koncizo. Prie, mi preferus iomete ampligi fonetike, ne forigi sonojn sed inverse. Kaj permesi kelkajn sonapudojn.
Oni celu per pli facilaj rimedoj pli kompleksan penson.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-majo-08 20:36:09

@BaseObskuras (kiu pretendas je pseŭdonimo Altebrilas)
Vi estas simple admirinda pro via jezuiteca argumentado (ĉi-kaze ne politika, sed lingvistika)...
Supozeble, la vorton "aĝa" anstataŭ "olda/maljuna" uzas (tieldire "eŭfimisme") nur vi mem kaj similaj al vi kartavaj "alte-briluloj", kiuj, espereble, ne estas multnombraj.
Jen difino el Vikipedio:
"Eŭfemismo aŭ ĉirkaŭparolo estas tipo de vortfiguro kiu konsistas je uzo de pli milda, neakra vorto aŭ esprimo anstataŭ alia kiu povus vundigi la senton de la leganto au aŭskultanto; tiu anstataŭita vorto nomiĝas tabua aŭ tabuo kaj la kialo de la anstataŭo povas esti tre diversa, pro religiaj, kulturaj, politikaj, sociaj, personaj kialoj."
Kaj jen demando:
Ĉu la vortoj "olda/maljuna" laŭ via "alte-brila" opinio estas reale tabuaj aŭ vundigaj?

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-majo-08 22:43:52

Mi legis en Vikivortaro, ke "aĝa" uzeblus nur komparative (aŭ kun jara komplemento). Sed la fonto de tiu aserto ne estas menciita.

La franca versio tradukas per "agé" kiu estas ankaŭ sinonimo de maljuna.

piffkin (Montri la profilon) 2023-majo-08 22:56:53

Sed tio kio maltrakviligas min temas pri interkompreno. Le celo de nia lingvo supozeble estas ebligi homojn el malsamaj nacioj kompreni unu la alian. Se anglo-parolantoj elektas simple uzi anglajn vortojn kun esperantaj finaĵoj aldonitaj, ĉu tiuj kiuj ne parolas la anglan komprenos ilin? Ekzemple tiu vorto “oldulo”: imagu se alilandandoj faris simile! Do german-parolantoj dirus “altulo” kaj rus-parolantoj dirus “starulo” ktp. Jen bona konfuzo!

Frano (Montri la profilon) 2023-majo-09 06:50:13

https://eo.wikipedia.org/wiki/Neologismo
  • "Novajn vortojn" rajtas enkonduki ĉiu esperantisto;
  • "neologismojn", t.e. sinonimoj de Fundamentaj aŭ oficialaj vortoj, rajtas enkonduki nur la Akademio de Esperanto, per Oficiala Aldono al la Fundamento.
  • Escepto: neologismoj, kiuj estas internaciaj vortoj laŭ regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko, ne bezonas enkondukon per Oficiala Aldono.

Reen al la supro