Al la enhavo

Esperantido 123 estas Esperanto sen akuzativa N-finaĵo, kaj uzas "-iĉa/-ina" kaj "ĝi, li, hi, ŝi"

de lernulo2, 2023-julio-18

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

lernulo2 (Montri la profilon) 2023-julio-18 06:43:45

Mi parolas Esperantido 123 (vidu esperantido123.github.io).

Saluto!

Mi publikigis Esperantido 123 hieraŭ.

La lingvo Esperantido 123 estas same kiel Esperanto, krom:
- ĝi ne havas akuzativa finaĵo N.
- ĉiu vorto sen IĈO kaj INO sufikso estas neŭtrala.
- ĝi uzas ĝi, li, hi kaj ŝi anstataŭ ĝi, (ri,) li kaj ŝi.

thyrolf (Montri la profilon) 2023-julio-18 08:31:10

Nu, tiuj estas demandoj, kiuj vagas tra la tuta historio de Esperanto.
Kaj ekzistas ankaŭ proponoj pli teneraj:

1. Akuzativo:
Je la "vortordo" SVO, substanivo, verbo, akusativo oni povas lasi la -n
Je aliaj vortordoj oni uzu ĝin por klareco sen perdi la flekseblecon
(propono de la ido-lingvo):

"la hundo mordas mi"
"min mordas la hundo"

2. -ul- nur kiel vira sufikso (kaj ne "persona" sufikso)
-in- kiel virina sufikso, taŭga ankaŭ sen -ul- (belino anstataŭ belulino)
ge- por fari personojn el adjektivoj

urbestro, urbestrino, urbestrulo
gejunoj, junuloj, juninoj.

3. delonge eskzistas la propono "ri"
li - vira
ŝi - ina
ri - nemalkasita sekso

Ĉu oni vere bezonas pluralajn formojn krom "ili", estas demandebla.
Mi dum miaj jardekoj kiel Esperantistoj neniam sentis bezonon de tio.

Estas proponoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-julio-18 09:07:07

Ĉu oni vere bezonas pluralajn formojn krom "ili", estas demandebla.
Eble ne en la antaŭlasta frazo..
🙂

Metsis (Montri la profilon) 2023-julio-19 08:07:34

<suspir'> Mi ne komprenas tiun fervoron forigi la akuzativon. Ial proponantoj pri la forigo de la akuzativo ne pritraktas problemojn, kiuj ekstarigos: rigida vortordo, kiu postulas formalan subjekton kaj plian uzon de la esti-pasivo. Cetere ili ne proponas, kion fari al aliaj uzoj de la akuzativo ol la rekta objekto (mezuro, tempopunkto, direkto, salutoj). Ĉu ni daŭre havu tiujn aŭ ĉu ni anstataŭigu ilin per io (verŝajne per iuj malpli simplaj kaj koheraj manieroj)?

Nuntempe la grandega plimulto de substantivoj jam estas seksneŭtralaj (domo, lernanto, instruisto, esperantisto…). Ekzistas malgranda grupo da vortoj, kiuj montras sekson, kaj oni kutime volas, ke ili montras (patro, patrino, filo, filino ktp.). Proponoj pri eksplicite marki seksneŭtralecon estas kvazaŭ retroturni la montrilojn de horloĝo al 1800-jarcento.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-julio-19 13:16:24

Nur tiuj, kiujn oni volas montri sekson (plejparte parencoj), faras tion
Stranga frazo, kun du akuzativoj kaj nekomprenebla "tion". Kion ili faras?

En 1800, estis viraj aux inaj profesioj. Hodiaŭ, multaj estas geaj, eĉ militistoj, fajrobrigadistoj aŭ infanĝardenistoj. Foje, estas grava precizigi ĉu oni parolas pri viro, ino, ambaŭ aŭ ajna. Principo de neceso kaj sufiĉo aplikiĝas.

Se vi parolas al maĉisma viro, povas esti utile substreki, ke ankaŭ virino taŭgas.

lernulo2 (Montri la profilon) 2023-julio-19 22:16:53

@thyrolf
Ĉu oni vere bezonas pluralajn formojn krom "ili", estas demandebla.
Danko. Eble "ihi" kaj "iŝi" estas nevolataj. Mi ŝanĝis la retpaĝo. Nun, nur "ili" estas la pluralo de "ĝi, li, hi kaj ŝi".

@Metsis:
Cetere ili ne proponas, kion fari al aliaj uzoj de la akuzativo ol la rekta objekto (mezuro, tempopunkto, direkto, salutoj).
Mi vidis https://lernu.net/gramatiko/akuzativo. Ŝajnas, ke forlasi N ne estas problemo en multaj kazoj.

Ekzemplo:
Esperanto: "Siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon."
Esperantido 123: "Siaj brakoj ŝi metis (al) ĉirkaŭ mia kolo."

Ni povas ŝanĝi la vortordo sen problemo:
- Siaj brakoj ŝi metis (al) ĉirkaŭ mia kolo. (OSV..)
- (Al) Ĉirkaŭ mia kolo ŝi metis siaj brakoj. (..SVO)
- Ŝi metis siaj brakoj (al) ĉirkaŭ mia kolo. (SVO..)
(La permesitaj vortordoj estas (pli ol) SVO, OSV kaj VOS.)

En la periodo septembro ĝis decembro mi aldonos al esperantido123.github.io retpaĝoj kun klarigoj por aliaj kazoj.

Nun, mi klarigas nur la jenaj de https://lernu.net/gramatiko/akuzativo:

Esperanto:
A) La hundo kuras en nia domo.
B) La hundo kuras en nian domon.
C) La vagonaro veturas de Tabrizo Teheranon.

Esperantido 123:
A) La hundo kuras en nia domo. (Estas samaj.)
B) La hundo enkuras nia domo.
B) La hundo kuras al en nia domo.
C) La vagonaro veturas de Tabrizo al Teherano.

...kaj salutoj:
Saluton! --> Saluto!
Bonvenon! --> Bonveno!
Bonan matenon! --> Bona mateno!
Dankon! --> Danko!
Feliĉan naskiĝtagon! --> Feliĉa naskiĝtago!
Gratulojn pro via diplomiĝo! --> Gratuloj pro via diplomiĝo!
... kaj tiel plu...

Metsis (Montri la profilon) 2023-julio-20 07:06:38

Altebrilas:
Nur tiuj, kiujn oni volas montri sekson (plejparte parencoj), faras tion
Stranga frazo, kun du akuzativoj kaj nekomprenebla "tion". Kion ili faras?
Vi pravas, mi ŝanĝis la frazon.

lernulo2 (Montri la profilon) 2023-septembro-01 21:29:38

Jam estas septembro, do...:Se vi konas homoj, kiuj forlasis Esperantujo, kaj vi pensas, ke ili povas denove interesiĝi per Esperantido 123... Sciigu ili ankaŭ, ke ekzistas facebook-grupo ridulo.gif

lernulo2 (Montri la profilon) 2023-septembro-04 11:12:23

Mi esperas:
- ke Esperantido 123 helpos pligrandigi la totala nombro de Esperanto- kaj Esperantido-parolantoj en la mondo.
- ke Esperantido 123 helpos la evoluo de Esperanto al neambigua neŭtraleco (-o, -iĉo, -ino).
- ke pli da Esperantistoj uzos "al en _" anstataŭ "en _n".

lernulo2 (Montri la profilon) 2023-septembro-27 19:13:03

Al la retpaĝaro esperantido123.github.io mi aldonis kursoj por komencantoj, kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanto.

Kurslingvoj:
- la angla;
- la nederlanda.

Se vi volas aldoni kurso por via lingvo aŭ se vi vidas eraro, bonvolu kontakti ĉe esperantido123@gmail.com.

Reen al la supro