Към съдържанието

strangaj vortoj

от Meŝig, 06 септември 2023

Съобщения: 18

Език: Esperanto

Altebrilas (Покажи профила) 23 ноември 2024, 11:25:08

Jes. Esperanto estas lingvo por vortludoj. Oftas tia humuro en esperanta literaturo (ekz. Raymond Schwartz).

acephale (Покажи профила) 02 юни 2026, 22:53:39

La usona subŝtato Vajomingo evidente estas ingo por hipoteza objekto de timigaj implikacioj nomita "Vajomo".

Altebrilas (Покажи профила) 03 юни 2026, 09:31:54

Se nacia parko etendiĝas sur pluraj landoj, ĉiu el ili estas parkingo

Kaj ĝi prefere havu taŭgajn parkejojn.

amigueo (Покажи профила) 13 юни 2026, 10:04:24

agilo = ilo por agi.
La vortludo hazarde koheras.

Ila inteligento, ila lerto.
Tio estas ililo aux ilemo.
Estas iloj dezajnitaj/inventitaj kiel iloj,
Kaj iloj improvizitaj (makiloj) laux konteksto.
Kvazauxilo.
Por pentri oni povas disponi el 200 koloroj, aux nur el 5 (vivu ilemo).

La makilemo estas grava kapablo por inventi. Doni novan uzon aux orkestri reton de interagantaj iloj por inventi ilon.

Makadamo inventis makadamon.
Improvizita figuranto kiu rolas kiel Adamo.

amigueo (Покажи профила) 13 юни 2026, 10:34:30

Fragilo = ilo por rekolti fragojn.
Fragi?

AnteMeridiam (Покажи профила) 22 юни 2026, 11:29:21

Teleroj estus eroj de teloj.
Ĉu la arkeologoj malsatas ?

amigueo (Покажи профила) 07 август 2026, 17:04:55

AlexeyPe proponas jenan ŝercon:

《Kial metanolo estas pli malbona ol etanolo? Ĝi estas malpli lipofila!》

Mi komprenis (aŭtopsio den ŝerco):
lipid-altira vs
lip-altira (kis-ejla) vs
lip-ida (filo de lipo aŭ de (Fi)lipo vs nematura lipo)

AlexeyPe proponas nin igi difinojn ŝercoj.

amigueo (Покажи профила) 28 август 2026, 12:28:38

56789ya:Ĉio estas eraro: er-ar-o
Tial oni diru "erajro"?

Обратно нагоре