Więcej

strangaj vortoj

od Meŝig, 6 września 2023

Wpisy: 17

Język: Esperanto

Altebrilas (Pokaż profil) 23 listopada 2024, 11:25:08

Jes. Esperanto estas lingvo por vortludoj. Oftas tia humuro en esperanta literaturo (ekz. Raymond Schwartz).

acephale (Pokaż profil) 2 czerwca 2026, 22:53:39

La usona subŝtato Vajomingo evidente estas ingo por hipoteza objekto de timigaj implikacioj nomita "Vajomo".

Altebrilas (Pokaż profil) 3 czerwca 2026, 09:31:54

Se nacia parko etendiĝas sur pluraj landoj, ĉiu el ili estas parkingo

Kaj ĝi prefere havu taŭgajn parkejojn.

amigueo (Pokaż profil) 13 czerwca 2026, 10:04:24

agilo = ilo por agi.
La vortludo hazarde koheras.

Ila inteligento, ila lerto.
Tio estas ililo aux ilemo.
Estas iloj dezajnitaj/inventitaj kiel iloj,
Kaj iloj improvizitaj (makiloj) laux konteksto.
Kvazauxilo.
Por pentri oni povas disponi el 200 koloroj, aux nur el 5 (vivu ilemo).

La makilemo estas grava kapablo por inventi. Doni novan uzon aux orkestri reton de interagantaj iloj por inventi ilon.

Makadamo inventis makadamon.
Improvizita figuranto kiu rolas kiel Adamo.

amigueo (Pokaż profil) 13 czerwca 2026, 10:34:30

Fragilo = ilo por rekolti fragojn.
Fragi?

AnteMeridiam (Pokaż profil) 22 czerwca 2026, 11:29:21

Teleroj estus eroj de teloj.
Ĉu la arkeologoj malsatas ?

amigueo (Pokaż profil) 7 sierpnia 2026, 17:04:55

AlexeyPe proponas jenan sxercon:

《Kial metanolo estas pli malbona ol etanolo? Ĝi estas malpli lipofila!》

Mi komprenis (auxtopsio den sxerco):
lipid-altira vs
lip-altira (kis-ejla) vs
lip-ida (filo de lipo aux de (Fi)lipo vs nematura lipo)

AlexeyPe proponas nin igi definojn sxercoj.

Wróć do góry