Al la enhavo

Kial h-sistemo forgesata komune?

de konesperantidoj, 2023-septembro-09

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-08 20:56:05

Pri kio lipogramo malrespektas Esperanton?

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-oktobro-09 06:58:24

Pri supersignoj (ĉapelo kaj brevo).

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-09 10:40:16

Konkludende:

Dek sepa fundamenta regulo: ĉiu teksto devas enhavi almenaŭ unu literon kun supersigno.

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-oktobro-13 00:24:46

Altebrilas:Konkludende:

Dek sepa fundamenta regulo: ĉiu teksto devas enhavi almenaŭ unu literon kun supersigno.
Ŝercaĉo malbona.

walfino (Montri la profilon) 2023-oktobro-21 17:25:43

Vere, se oni legas blogojn, forumojn, babilejojn ktp en Esperanto, x-sistemo ĝenerale venkas.

Sed, ĝenerale poŝtelefonoj solvis la problemon ĉar ni nun povas facile skribi kun supersignoj, do x / h sistemojn ambaŭ iĝos pli malgrava.

Metsis (Montri la profilon) 2023-oktobro-24 08:30:25

Fakte se vi skribas aŭ h- aŭ x-sisteme, tio montras en bona okazo nur nekompetentecon (ke vi ne scipovas korekte skribi), en malbona okazo kompletan indiferentecon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-24 12:13:48

Mi kutime uzas X-sistemon kiam esperantaj literoj ne estas tuj uzeblaj.

Tion mi faris per mia poŝtelefono, ĝis kiam mi konstatis, ke ili ekestis facile tajpeblaj.

Nenia bezono almozpeti nek klopodaĉi.

Lusik (Montri la profilon) 2023-oktobro-26 16:29:51

Antaú ol mi eksciis pri X, mi skribis c^ie tiel, kiel c^i tie nun. ridulo.gif)

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-oktobro-31 18:04:09

Povas ankaŭ uzi h-sistemon. kial ĝi estas problemo por vi (ĉiuj)?

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-oktobro-31 18:10:11

ankaŭ ĉi jare estas la Deklaro pri la Esperanta litero ŭ kiu nur post a aŭ e rekomendas uzi ŭon. do plifacilas distingi ŭon el teksto h-sistema.

sed jam estis facila. En Fundamento, malmultegaj esceptoj de ĉi supra rekomendo ekzistas.

Reen al la supro