본문으로

Kial h-sistemo forgesata komune?

글쓴이: konesperantidoj, 2023년 9월 9일

글: 40

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 10월 8일 오후 8:56:05

Pri kio lipogramo malrespektas Esperanton?

konesperantidoj (프로필 보기) 2023년 10월 9일 오전 6:58:24

Pri supersignoj (ĉapelo kaj brevo).

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 10월 9일 오전 10:40:16

Konkludende:

Dek sepa fundamenta regulo: ĉiu teksto devas enhavi almenaŭ unu literon kun supersigno.

konesperantidoj (프로필 보기) 2023년 10월 13일 오전 12:24:46

Altebrilas:Konkludende:

Dek sepa fundamenta regulo: ĉiu teksto devas enhavi almenaŭ unu literon kun supersigno.
Ŝercaĉo malbona.

walfino (프로필 보기) 2023년 10월 21일 오후 5:25:43

Vere, se oni legas blogojn, forumojn, babilejojn ktp en Esperanto, x-sistemo ĝenerale venkas.

Sed, ĝenerale poŝtelefonoj solvis la problemon ĉar ni nun povas facile skribi kun supersignoj, do x / h sistemojn ambaŭ iĝos pli malgrava.

Metsis (프로필 보기) 2023년 10월 24일 오전 8:30:25

Fakte se vi skribas aŭ h- aŭ x-sisteme, tio montras en bona okazo nur nekompetentecon (ke vi ne scipovas korekte skribi), en malbona okazo kompletan indiferentecon.

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 10월 24일 오후 12:13:48

Mi kutime uzas X-sistemon kiam esperantaj literoj ne estas tuj uzeblaj.

Tion mi faris per mia poŝtelefono, ĝis kiam mi konstatis, ke ili ekestis facile tajpeblaj.

Nenia bezono almozpeti nek klopodaĉi.

Lusik (프로필 보기) 2023년 10월 26일 오후 4:29:51

Antaú ol mi eksciis pri X, mi skribis c^ie tiel, kiel c^i tie nun. ridulo.gif)

konesperantidoj (프로필 보기) 2023년 10월 31일 오후 6:04:09

Povas ankaŭ uzi h-sistemon. kial ĝi estas problemo por vi (ĉiuj)?

konesperantidoj (프로필 보기) 2023년 10월 31일 오후 6:10:11

ankaŭ ĉi jare estas la Deklaro pri la Esperanta litero ŭ kiu nur post a aŭ e rekomendas uzi ŭon. do plifacilas distingi ŭon el teksto h-sistema.

sed jam estis facila. En Fundamento, malmultegaj esceptoj de ĉi supra rekomendo ekzistas.

다시 위로