Al la enhavo

Kial h-sistemo forgesata komune?

de konesperantidoj, 2023-septembro-09

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

thyrolf (Montri la profilon) 2023-oktobro-31 20:55:05

Kiam mi ankoraŭ devis uzi la h-sistemo, mi skribis w anstataŭ ŭ. ekz.:

mi ankaw preferas mildajn shanghojn.

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-oktobro-31 23:51:02

thyrolf:Kiam mi ankoraŭ devis uzi la h-sistemo, mi skribis w anstataŭ ŭ. ekz.:
Por kial??!! Nenia rezono eviti h-sistemon rektan escepte de kontraŭo al esperanto.

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-novembro-30 13:04:51

Post plia penso, mi trovis ke povas enkodi ŭo-on h-sisteme, ne en rekta ĉeno sed en ĝenerala sekvo,

Ekzemple en lispo:
'(e h h o s h a n g h o c h i u j h a (uo) d e)

per difino de ŭo kvazaŭ funkto. mi povas rekomputi tiun ĉi liston kaj tute konverti h-sistemaĵon al esperanto tute regule.

do h-sistemon povas uzi ajnloke kaj iks-sistemo ne bezonota nek uzinda tute.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-novembro-30 20:42:13

H-sistemo ne estas senchava.

NB: vidu lastan vorton.

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-decembro-05 12:32:41

Jam komprenis tion: "senc'hava", eĉ sen linio, kuntekste kaj tre facile.

Kialo pli grava estas: kial vi ne linidisigas tiel kiam h-sistemas? estas rezonaĉo iala. Ne estas kaj estus problemo respektu esperanton tute.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-05 13:59:46

Estas la sama problemo pri "li ankaŭ balau".

X-sistemo montras, ke la diakritikaj literoj estas la oficialaj, kaj ke oni tajpas en malfavoraj kondiĉoj. La lingvo aspektas iom malpli bele.

Pri H-sistemo, estas perdo de informo, ĉar ĝi estis proponata antaŭ apero de komputila tekstoprilaboro. Kaj oni emas pensi ke, se ĝi estas tiel facile legebla ol normala sistemo, diakritikaĵoj ne utilas, kaj ke ĝi povas iĝi la sola oficiala alfabeto. Kial do ni bezonus du alfabetojn?

Tio aspektus kiel senutila komplikaĵo kiu malhelpus reklamon antaŭ la publiko.

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-decembro-11 16:20:10

Altebrilas:Estas la sama problemo pri "li ankaŭ balau".

Pri H-sistemo, estas perdo de informo, ĉar ĝi estis proponata antaŭ apero de komputila tekstoprilaboro. Kaj oni emas pensi ke, se ĝi estas tiel facile legebla ol normala sistemo, diakritikaĵoj ne utilas, kaj ke ĝi povas iĝi la sola oficiala alfabeto. Kial do ni bezonus du alfabetojn?
Solvo al tiu "problemo":
  • [a no ko a uo] = ankaŭ
  • [bo a lo a u] = balau
  • [a uo u lo o] = aŭulo
ŭo kaj u jam distingeblaj de finaĵo -o. do simple enkodi esperantajn literojn laŭ nomo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-12 13:39:04

Mi ja scias, kiel literumi esperantajn vortojn, sed ne tute bone komprenas kiel tio povas solvi tekstoprilaborajn problemojn.

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-decembro-12 14:38:26

Altebrilas:Mi ja scias, kiel literumi esperantajn vortojn, sed ne tute bone komprenas kiel tio povas solvi tekstoprilaborajn problemojn.
konesperantidoj:ŭo kaj u jam distingeblaj de finaĵo -o. do simple enkodi esperantajn literojn laŭ nomo.
Ĉi tiel

simple enkodi esperantajn literojn laŭ nomo litera.
[a uo u lo o] enkodebla al kaj el [a ŭ u l o] kaj fine al kaj el "aŭulo".

povas deponi literojn esperantajn laŭ liternomo

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-13 10:13:15

Bv doni ekzemplon, mi plue ne vidas kiel tio funkcias pri jam tajpita teksto.

Kiel la algoritmo distingas ankau kaj balau, senchava kaj senchevala?

Reen al la supro