去目錄頁

Kial h-sistemo forgesata komune?

从 konesperantidoj, 2023年9月9日

讯息: 40

语言: Esperanto

thyrolf (显示个人资料) 2023年10月31日下午8:55:05

Kiam mi ankoraŭ devis uzi la h-sistemo, mi skribis w anstataŭ ŭ. ekz.:

mi ankaw preferas mildajn shanghojn.

konesperantidoj (显示个人资料) 2023年10月31日下午11:51:02

thyrolf:Kiam mi ankoraŭ devis uzi la h-sistemo, mi skribis w anstataŭ ŭ. ekz.:
Por kial??!! Nenia rezono eviti h-sistemon rektan escepte de kontraŭo al esperanto.

konesperantidoj (显示个人资料) 2023年11月30日下午1:04:51

Post plia penso, mi trovis ke povas enkodi ŭo-on h-sisteme, ne en rekta ĉeno sed en ĝenerala sekvo,

Ekzemple en lispo:
'(e h h o s h a n g h o c h i u j h a (uo) d e)

per difino de ŭo kvazaŭ funkto. mi povas rekomputi tiun ĉi liston kaj tute konverti h-sistemaĵon al esperanto tute regule.

do h-sistemon povas uzi ajnloke kaj iks-sistemo ne bezonota nek uzinda tute.

Altebrilas (显示个人资料) 2023年11月30日下午8:42:13

H-sistemo ne estas senchava.

NB: vidu lastan vorton.

konesperantidoj (显示个人资料) 2023年12月5日下午12:32:41

Jam komprenis tion: "senc'hava", eĉ sen linio, kuntekste kaj tre facile.

Kialo pli grava estas: kial vi ne linidisigas tiel kiam h-sistemas? estas rezonaĉo iala. Ne estas kaj estus problemo respektu esperanton tute.

Altebrilas (显示个人资料) 2023年12月5日下午1:59:46

Estas la sama problemo pri "li ankaŭ balau".

X-sistemo montras, ke la diakritikaj literoj estas la oficialaj, kaj ke oni tajpas en malfavoraj kondiĉoj. La lingvo aspektas iom malpli bele.

Pri H-sistemo, estas perdo de informo, ĉar ĝi estis proponata antaŭ apero de komputila tekstoprilaboro. Kaj oni emas pensi ke, se ĝi estas tiel facile legebla ol normala sistemo, diakritikaĵoj ne utilas, kaj ke ĝi povas iĝi la sola oficiala alfabeto. Kial do ni bezonus du alfabetojn?

Tio aspektus kiel senutila komplikaĵo kiu malhelpus reklamon antaŭ la publiko.

konesperantidoj (显示个人资料) 2023年12月11日下午4:20:10

Altebrilas:Estas la sama problemo pri "li ankaŭ balau".

Pri H-sistemo, estas perdo de informo, ĉar ĝi estis proponata antaŭ apero de komputila tekstoprilaboro. Kaj oni emas pensi ke, se ĝi estas tiel facile legebla ol normala sistemo, diakritikaĵoj ne utilas, kaj ke ĝi povas iĝi la sola oficiala alfabeto. Kial do ni bezonus du alfabetojn?
Solvo al tiu "problemo":
  • [a no ko a uo] = ankaŭ
  • [bo a lo a u] = balau
  • [a uo u lo o] = aŭulo
ŭo kaj u jam distingeblaj de finaĵo -o. do simple enkodi esperantajn literojn laŭ nomo.

Altebrilas (显示个人资料) 2023年12月12日下午1:39:04

Mi ja scias, kiel literumi esperantajn vortojn, sed ne tute bone komprenas kiel tio povas solvi tekstoprilaborajn problemojn.

konesperantidoj (显示个人资料) 2023年12月12日下午2:38:26

Altebrilas:Mi ja scias, kiel literumi esperantajn vortojn, sed ne tute bone komprenas kiel tio povas solvi tekstoprilaborajn problemojn.
konesperantidoj:ŭo kaj u jam distingeblaj de finaĵo -o. do simple enkodi esperantajn literojn laŭ nomo.
Ĉi tiel

simple enkodi esperantajn literojn laŭ nomo litera.
[a uo u lo o] enkodebla al kaj el [a ŭ u l o] kaj fine al kaj el "aŭulo".

povas deponi literojn esperantajn laŭ liternomo

Altebrilas (显示个人资料) 2023年12月13日上午10:13:15

Bv doni ekzemplon, mi plue ne vidas kiel tio funkcias pri jam tajpita teksto.

Kiel la algoritmo distingas ankau kaj balau, senchava kaj senchevala?

回到上端