У садржају

Kial h-sistemo forgesata komune?

од konesperantidoj, 09. септембар 2023.

Поруке: 40

Језик: Esperanto

SlavikDze (Погледати профил) 13. децембар 2023. 12.23.36

Ŝajnas, ke ĉi-temo estas tre aktuala ĉi-forume.
Almenaŭ por ĉi-forumaj "altebrilaj" aktivuloj.
Fakte, en rusia duonmorta eo-sajto http://miresperanto.com/ daŭre uzatas litero "h" anstataŭ diakritaĵoj.
Mi tamen ĝoje rimarkas, ke nia kolego, kiu pretendece nomas sin mem "Altebrilas", ĉesigis finfine sian ridindan obstinan praktikon kaj ekis uzi diakritaĵojn anstataŭ litero "x".

konesperantidoj (Погледати профил) 13. децембар 2023. 15.18.13

Altebrilas:Bv doni ekzemplon, mi plue ne vidas kiel tio funkcias pri jam tajpita teksto.
jam tajpito esperanta aŭ h-sistema? se temas pri tute esperantan tajpiton, simple enkodi tion laŭ nomo de litero

Se temas pri tute h-sisteman tajpiton, eblas tajpi ĉiun literon liternome kaj poste formi esperantaĵon el tajpito h-sistema.

Altebrilas:Kiel la algoritmo distingas ankau kaj balau, senchava kaj senchevala?
per linion, uzu!

kaj ankaŭ jen:
  • [a no ko a uo] ("ankaŭ") kaj [bo a lo a u] ("bala'u"), ĉi tie "uo" kaj "u" ne samaj.
  • [so e no co ho a vo a] ("senc'hava") kaj [so e no cho e vo a lo a] ("senĉevala") ankaŭ ne samaj.
ĉi tiel algoritmo povas distigni uo-on kaj u-on je h-sistemaĵo.

provu malpruvi (honeste) vi ĉi malsamojn se vi volas. sed fakte mi jam malpruvis kritikon ke "ŭo estas ne enkodebla h-sisteme".

reale, ŭo estas enkodebla h-sisteme; kelktempe eĉ post nelonga klopodo.

Altebrilas (Погледати профил) 13. децембар 2023. 22.59.28

Kion vi nomas "enkodi"?
Kiu faras tion?
Kiel? Ĉu aŭtomate, aŭ ne?

Se oni devas retajpi tutan tekston alimaniere, aŭtomata prilaboro ne plu estas tiel profita.

konesperantidoj (Погледати профил) 14. децембар 2023. 06.08.25

Altebrilas:Kion vi nomas "enkodi"?
Kiel deponi ĉiun esperantan literon nur h-sisteme: simple deponi literon esperantan laŭ nomo de litero.
ĉi tiel vi povas deponi esperantaĵon sen unikodo.
Altebrilas:Kiu faras tion?
Mi.

povas fari tion ankaŭ la esperantistoj komputilistaj.
ankaŭ iks-sistememuloj kaj reformemuloj (do ankaŭ vi), se ili provis solvi honeste tian ĉi problemon. sed reale ĉi agon ne faros ili.

Altebrilas:Kiel? Ĉu aŭtomate, aŭ ne?

Se oni devas retajpi tutan tekston alimaniere, aŭtomata prilaboro ne plu estas tiel profita.
konesperantidoj:Se temas pri tute h-sisteman tajpiton, eblas tajpi ĉiun literon liternome kaj poste formi esperantaĵon el tajpito h-sistema.
se temas pri tute esperantan tajpiton (ekz-e unikodan), simple deponi enajn literojn laŭ nomo de litero

thyrolf (Погледати профил) 14. децембар 2023. 07.39.06

hm, por diri la veron: se mi estas devigata rezigni pri ĉapeloj super literoj, mi fakte uzas la h-sistemon.

Unue, ĉar tio estas enkondukita de Zamenhof mem, due, ĉar la x-versio aspektas terure.

Sed mi nur ekstreme malofte ne havas la neceson uzi ne-ĉapelitajn leterojn.
Aparte se mi skribas permane, la ĉapeloj kompreneble tute ne estas problemo.

konesperantidoj (Погледати профил) 14. децембар 2023. 10.27.17

thyrolf:hm, por diri la veron: se mi estas devigata rezigni pri ĉapeloj super literoj, mi fakte uzas la h-sistemon.

Unue, ĉar tio estas enkondukita de Zamenhof mem, due, ĉar la x-versio aspektas terure.

Sed mi nur ekstreme malofte ne havas la neceson uzi ne-ĉapelitajn leterojn.
Aparte se mi skribas permane, la ĉapeloj kompreneble tute ne estas problemo.
konsentas preskaŭ mi, sed vi malposte diris:
thyrolf:Kiam mi ankoraŭ devis uzi la h-sistemo, mi skribis w anstataŭ ŭ. ekz.:

mi ankaw preferas mildajn shanghojn.
ĉi tion, se sencis vi, ne estas h-sistemo!

h-sistemo estas:
  • ĉ -> ch
  • ĝ -> gh
  • ĥ -> hh
  • ĵ -> jh
  • ŝ -> sh
  • ŭ -> u.
kaj jam eblas deponi ŭo-on h-sisteme (pro liternomo), do skribu "u" kiam ne eblas skribi "ŭ".

Altebrilas (Погледати профил) 14. децембар 2023. 22.47.08

La x-versio aspektas terure.

Des pli bone, cxar alikaze ĝi tutsimple malaperigus normalan alfabeton. Kial havi du alfabetojn?

Sub influo de la angla, ch kaj sh aspektas pli internacie. Kial ne zh, kh kaj w?

Poste ĉar gh estas legata alimaniere en arabaj nomoj, iu reformemulo proponos j kaj y anstataŭ ĝ kaj j... ktp.

Se reformo devas okazi, ĝi devas esti farita zorge kaj interkonsente. Alikaze oni ne tuŝu la lingvon.

konesperantidoj (Погледати профил) 15. децембар 2023. 04.15.24

Altebrilas:...Se reformo devas okazi, ĝi devas esti farita zorge kaj interkonsente. Alikaze oni ne tuŝu la lingvon.
Ne kiel vi ĵus faris. kaj ne ŝaltu inter "reformu!" kaj "ne reformu!" kiam kritikata.

simple respektu kaj ne reformu esperanton!

Altebrilas (Погледати профил) 15. децембар 2023. 10.39.51

Zamenhof, kiun ni festas hodiaŭ, ne estis kontraŭ reformoj, sed diris en la antaŭparolo de la Fundamento, ke ili devus esti farataj nur kiam la estonteco de la lingvo estos sekurigita per internacia instanco.

Proponi reformojn ne estas la sama kiel imagi iujn aŭ antaŭvidi naturajn evoluojn laŭ lingvistikaj leĝoj.

konesperantidoj (Погледати профил) 15. децембар 2023. 15.53.54

ne evitu mian respondon.

vidu ankaŭ decidon de akademianoj pri bezonoj alfabetaj teĥnikaj. ĉi tie, ili jam diris ke

Akademio de Esperanto:La Akademio de Esperanto konfirmas sian pozicion, jam esprimitan en 1982, ke la ortografio de Esperanto, kiel ĝi estas prezentita en la Fundamento de Esperanto, konformas perfekte al la karaktero de la lingvo, kaj ke neniu ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda.
memoru ankaŭ ke distingeblaj ŭo inter u pro -o finaĵo.

Вратите се горе