Al la enhavo

AdE': Kiel igi prepozicion konjunkcio? Kiel igi konjunkcion prepozicio?

de amigueo, 2023-novembro-08

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2023-novembro-08 20:03:37

NePorKomencantoj

Kiel igi prepozicion konjunkcio?
Kiel igi konjunkcion prepozicio?

amigueo (Montri la profilon) 2023-novembro-08 22:11:46

DUM evoluis de konjunkcio al ankaux prepozicio.

Kial cxiuj prepozicioj ne estas ankaux konjunkcioj?

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-novembro-08 22:31:55

Estas pluraj modeloj por fari tion:

Dum -> dum
Por -> por ke
Pro -> pro tio, ke

Vi povas enklasigi la aliajn prepoziciojn...

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-novembro-09 09:38:29

Mi trovis ankaŭ:
Antaŭ ke
Antaŭ kiam
Antaŭ ol

Kiam ne estas regulo, esceptoj kreskas kiel fungoj post pluvo...

amigueo (Montri la profilon) 2023-novembro-09 18:47:22

Dankon, Altebrilas, vi montras la diverson aktualan.

Jam proponins regulo ne ekskluziva sed konciza "por estu" cxiu prepozicio ankaux konjunkcio.
Pri inversa transformo, mi dubas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-novembro-09 22:57:28

Estas senutile, ĉar prepozicioj plimultas ol konjunkcioj. Tamen, se oni nepre bezonus fari prepozicion el konjunkcio, oni povus unue fari nomon el ĝi, kaj poste fari adverbon kun komplemento, kiu same rolas kiel prepozicio.

Kial -> kialo -> kiale de

Li restis hejme kiale de pluvo

La unua transformo jam okazis. La dua ankaŭ, sed pri aliaj vortoj (ekz: helpe de) . Do tio teorie eblas.

Kompreneble, "pro" estas pli taŭga por tiu signifo. Mi nur volis demonstri, ke fundamenta Esperanto estas sufiĉe fleksebla por tiajn gramatikajn transformoj.

amigueo (Montri la profilon) 2023-novembro-10 08:51:52

Altebrilas:Estas senutile, ĉar prepozicioj plimultas ol konjunkcioj. Tamen, se oni nepre bezonus fari prepozicion el konjunkcio, oni povus unue fari nomon el ĝi, kaj poste fari adverbon kun komplemento, kiu same rolas kiel prepozicio.

Kial -> kialo -> kiale de

Li restis hejme kiale de pluvo

La unua transformo jam okazis. La dua ankaŭ, sed pri aliaj vortoj (ekz: helpe de) . Do tio teorie eblas.

Kompreneble, "pro" estas pli taŭga por tiu signifo. Mi nur volis demonstri, ke fundamenta Esperanto estas sufiĉe fleksebla por tiajn gramatikajn transformoj.
Dankon denove, Altebrilas!

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-novembro-10 16:43:29

Ne redankinde!..................

Reen al la supro