目次へ

AdE': Kiel igi prepozicion konjunkcio? Kiel igi konjunkcion prepozicio?

amigueo,2023年11月8日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

amigueo (プロフィールを表示) 2023年11月8日 20:03:37

NePorKomencantoj

Kiel igi prepozicion konjunkcio?
Kiel igi konjunkcion prepozicio?

amigueo (プロフィールを表示) 2023年11月8日 22:11:46

DUM evoluis de konjunkcio al ankaux prepozicio.

Kial cxiuj prepozicioj ne estas ankaux konjunkcioj?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年11月8日 22:31:55

Estas pluraj modeloj por fari tion:

Dum -> dum
Por -> por ke
Pro -> pro tio, ke

Vi povas enklasigi la aliajn prepoziciojn...

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年11月9日 9:38:29

Mi trovis ankaŭ:
Antaŭ ke
Antaŭ kiam
Antaŭ ol

Kiam ne estas regulo, esceptoj kreskas kiel fungoj post pluvo...

amigueo (プロフィールを表示) 2023年11月9日 18:47:22

Dankon, Altebrilas, vi montras la diverson aktualan.

Jam proponins regulo ne ekskluziva sed konciza "por estu" cxiu prepozicio ankaux konjunkcio.
Pri inversa transformo, mi dubas.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年11月9日 22:57:28

Estas senutile, ĉar prepozicioj plimultas ol konjunkcioj. Tamen, se oni nepre bezonus fari prepozicion el konjunkcio, oni povus unue fari nomon el ĝi, kaj poste fari adverbon kun komplemento, kiu same rolas kiel prepozicio.

Kial -> kialo -> kiale de

Li restis hejme kiale de pluvo

La unua transformo jam okazis. La dua ankaŭ, sed pri aliaj vortoj (ekz: helpe de) . Do tio teorie eblas.

Kompreneble, "pro" estas pli taŭga por tiu signifo. Mi nur volis demonstri, ke fundamenta Esperanto estas sufiĉe fleksebla por tiajn gramatikajn transformoj.

amigueo (プロフィールを表示) 2023年11月10日 8:51:52

Altebrilas:Estas senutile, ĉar prepozicioj plimultas ol konjunkcioj. Tamen, se oni nepre bezonus fari prepozicion el konjunkcio, oni povus unue fari nomon el ĝi, kaj poste fari adverbon kun komplemento, kiu same rolas kiel prepozicio.

Kial -> kialo -> kiale de

Li restis hejme kiale de pluvo

La unua transformo jam okazis. La dua ankaŭ, sed pri aliaj vortoj (ekz: helpe de) . Do tio teorie eblas.

Kompreneble, "pro" estas pli taŭga por tiu signifo. Mi nur volis demonstri, ke fundamenta Esperanto estas sufiĉe fleksebla por tiajn gramatikajn transformoj.
Dankon denove, Altebrilas!

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年11月10日 16:43:29

Ne redankinde!..................

先頭にもどる