Al la enhavo

Stalin, la granda murdisto

de dobri, 2024-januaro-06

Mesaĝoj: 326

Lingvo: Esperanto

Леопольд (Montri la profilon) 2024-februaro-20 08:04:07

Al PeterSK
PeterSK:Kiel vi pravigas la areston, homoj, kiuj demetis florojn
Por malobservo de la leĝo pri la proceduro por okazigo de mitingoj kaj kunvenoj

PeterSK:
Laŭ via logiko, eĉ Hitlero invadis Rusujon laŭleĝe - ĉar li sekvis la tiamajn leĝojn
Bonvolu doni ligilon al la ekzisto de tia internacia juro!

Леопольд (Montri la profilon) 2024-februaro-20 08:05:31

Леопольд (Montri la profilon) 2024-februaro-20 08:09:11

PeterSK:Misteraj cirkonstancoj ĉirkaŭ la morto de Navalny: Vizito de agentoj de FSB, malkonektitaj fotiloj kaj kontuzoj!
Baldaŭ eblos anonci konkurson por la plej freneza fantazio pri la temo. okulumo.gif
En la tria tago post la morto de politikisto Alexei Navalny, oni sciis, ke lia korpo estas en la kadavrodeponejo de la klinika hospitalo Salekhard. Ekimozoj kaŭzitaj de konvulsioj kaj nerekta kormasaĝo estis trovitaj sur la korpo.
https://www.youtube.com/watch?v=jbo6_0NXRxQ

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-februaro-20 09:04:17

En nuna epoko de falsnovaĵoj kaj artefarita inteligento, sentiĝas la bezono de sendependa informo, kies fidindeco estas ĝenerale agnoskita.

Intertempe, se informo ne estas disponebla, ĝi estas supoze malfavora al tiu, kiu povas kaŝi aŭ malkaŝi ĝin.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-februaro-20 09:53:05

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:En nuna epoko de falsnovaĵoj kaj artefarita inteligento, sentiĝas la bezono de sendependa informo, kies fidindeco estas ĝenerale agnoskita.
Pri kiu koncepto de "ĝenerale agnoskita" vi skribas? La eŭropanoj kaj iliaj subtenantoj havas unu koncepton, la rusoj havas alian koncepton, la ĉinoj havas sian propran koncepton, la indianoj havas sian propran koncepton, la araboj havas sian propran koncepton, la judoj havas sian propran koncepton...

Antaŭ niaj okuloj formiĝas "ĝenerale agnoskita koncepto", kreita de amaskomunikiloj, konsistanta el falsaĵoj kaj distordoj de faktoj.

Altebrilas:
Intertempe, se informo ne estas disponebla, ĝi estas supoze malfavora al tiu, kiu povas kaŝi aŭ malkaŝi ĝin.
En Rusio estas entuziasmuloj pri studado de historio uzante materialajn artefaktojn. Ili uzas simplan principon - se estas spuroj de prilaborado per ilo, tiam tiu ĉi ilo ekzistis. Kaj multaj pruvoj jam troviĝis, ke la historio estas reverkita. Ankaŭ ekzistas tiaj entuziasmuloj en Usono, kaj la rezultoj de ilia esplorado ankaŭ montras korekton de historio.

Mi povas skribi multe pri tio, sed ĉi tie ĝi estos ekstertema okulumo.gif

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-februaro-20 10:56:26

Tute klaras, ke anti-rusiaj jelpantoj absolute indiferentas pri la sorto de Navalnij.
Sed ili certe tre ĝojas, ke lia morto prezentis al ili tiom bonvenan pretekston intensigi sian rusofobian histerion.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-februaro-20 13:49:17

...des pli klare, ke la fadeno temas pri iu alia.

Eble estas similaĵoj?

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-februaro-20 13:59:20

Al Leopoldo:

Mi konsentas kun vi, ke vero estas subjektiva. Eble ekzistas absoluta, sed ĝi certe ne estas atingebla per niaj homaj mensoj.

Ni nur povas havi regulojn pri rezonado, kiuj elvidebligas eblan trompon.

Interkonsenti pri tiaj reguloj estas pli positiva tasko ol sin ĵeti reciproke vizaĝen ambaŭflankan propagandon.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-februaro-21 07:35:53

Saluton Altebrilas!

Altebrilas:
Mi konsentas kun vi, ke vero estas subjektiva. Eble ekzistas absoluta, sed ĝi certe ne estas atingebla per niaj homaj mensoj.

Ni nur povas havi regulojn pri rezonado, kiuj elvidebligas eblan trompon.
Laŭ mi, ĉi tiuj reguloj estas tre simplaj: pripensu faktojn detale, kaj ne opiniojn pri faktoj kaj ne fantaziojn.

Altebrilas:
Interkonsenti pri tiaj reguloj estas pli positiva tasko ol sin ĵeti reciproke vizaĝen ambaŭflankan propagandon.
Laŭ la monda historio tia interkonsento okazis post gravaj militoj. Ekzemple, la kreado de UN estis ekzemplo de tia interkonsento.

amigueo (Montri la profilon) 2024-februaro-21 07:46:24

Altebrilas:
Ni nur povas havi regulojn pri rezonado, kiuj elvidebligas eblan trompon.
Karaj kolegoj,
vi invitans pritrakti decidtrompojn laux eseo
https://en.m.wikipedia.org/wiki/Thinking,_Fast_and...
kaj apliki tiujn principojn al propagandoj (kiuj movas aux senmovigas nin, kiuj eble savas nin, sed certe trompas nin cxiun).
Kie?
https://lernu.netrumo/temo/34435

Reen al la supro