Al la enhavo

Stalin, la granda murdisto

de dobri, 2024-januaro-06

Mesaĝoj: 326

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-februaro-21 11:05:35

Леопольд:Saluton Altebrilas!

Altebrilas:Mi konsentas kun vi, ke vero estas subjektiva. Eble ekzistas absoluta, sed ĝi certe ne estas atingebla per niaj homaj mensoj.

Ni nur povas havi regulojn pri rezonado, kiuj elvidebligas eblan trompon.
Laŭ mi, ĉi tiuj reguloj estas tre simplaj: pripensu faktojn detale, kaj ne opiniojn pri faktoj kaj ne fantaziojn.
Jes, por solvi problemon, sufiĉas trovi kaj apliki solvon.

Ses kiel distingi faktojn, opiniojn kaj fantaziaĵojn en mondo de propagando kaj de falsaĵoj kreeblaj per AI ?
Altebrilas:Interkonsenti pri tiaj reguloj estas pli positiva tasko ol sin ĵeti reciproke vizaĝen ambaŭflankan propagandon.
Laŭ la monda historio tia interkonsento okazis post gravaj militoj. Ekzemple, la kreado de UN estis ekzemplo de tia interkonsento.
Mondskale, estas prefere ke tio okazu sen grava milito.

Niaskale, homarismaj esperantistoj kaj aliaj pacamantoj povas jam provi fari tion, kun espero montri ekzemplon.

Frano (Montri la profilon) 2024-februaro-21 11:51:38

Post la invado de Ukrainio, Rusio lanĉis ...
Ekde la invado de Ukrainio la 24-an de februaro ...
Laŭ mi nun estas tro frue por diskuti pri "invado de Ukrainio" .

invadi (tr) 1 Perforte eniri k ekokupi fremdan landon: la malamikaj armeoj invadis la landon; (f) pesto invadis la tutan insulon. 2 Grandnombre eniri en iun lokon: la popolamaso invadis la domon; gaja junularo invadis la dancejon; domo, ŝipo invadita de ratoj; (f) nokto invadis la teron Z; ĝardeno invadita de herbaĉoj; la politiko ĉion invadas.
invado. Ago invadi: la invadoj de la Barbaroj detruis la Roman imperion B; invado de akridoj.
- PIV

Ankoraŭ daŭras la "invado en Ukrainion" aŭ "invado de Rusio (en Ukrainion)".

amigueo (Montri la profilon) 2024-februaro-21 14:30:57

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2024-februaro-21 21:28:23

La mesaĝo estas kaŝita.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-februaro-22 07:16:57

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Ne pruvi verecon kaj pruvi malverecon ne estas la samo. 😞
Informoj povas esti aŭ vera aŭ malvera.
Veraj informoj povas esti konfirmitaj per referencoj al faktoj (ne opinioj pri faktoj), malvera informoj ne povas. Do (en ĉi tiu kazo) la malkapablo/malvolemo provizi pruvojn de vero estas pruvo de la malvero de la informo.

Altebrilas:
Kio estas "flava gazetaro"? De kiu lingvo devenas tiu esprimo kaj kiel klarigi ĝin?
Jen kion Vikipedio diras pri ĝi:
Flava ĵurnalismo, flava gazetaro, flaveca gazetaro aŭ flavisma gazetaro, estas tipo de ĵurnalismo kiu prezentas novaĵojn kun altiraj, skandalaj aŭ troiĝaj titoloj cele al pliigo de vendado, kvankam ĝenerale tiuj novaĵoj ne disponas de pruvoj (aŭ nur de nesufiĉaj pruvoj) nek de bone difinita esplorado. Tiu tipo de sensaciisma ĵurnalismo inkludas titolojn de katastrofoj kaj grandan nombron de fotoj kun detala informado pri akcidentoj, krimoj, adoltoj kaj politika kaoso. En aŭdiovida ĵurnalismo, abundas ŝokfrapa muziko, fortaj koloroj, ĉefe la ruĝa koloro, kaj la informado estas neorganizita. Interreto adaptiĝis al tia malhonesta praktiko, kaj en mutaj retejoj (foje de teorie seriozaj amaskomunikiloj) oni uzas titolojn kaj bildojn kaj altirajn kaj malverajn kiel maldecaj taktikoj por altiri la atenton de la uzantoj kaj instigi ilin kundividi la enhavon en sociaj retoj.

La esprimo originiĝis dum la «gazetara batalo» inter la ĵurnaloj New York World, de Joseph Pulitzer, kaj la New York Journal, de William Randolph Hearst, de 1895 ĝis 1898, kaj povis estis specifa referenco al tiu epoko. Ambaŭ gazetoj estis akuzitaj de aliaj pli seriozaj publikaĵoj pri troigo de ia klaso de novaĵoj por pliigi la vendadon kaj eĉ pri pago al koncernitoj por atingo de ekskluziva informotraktado. La gazeto New York Press stampis la esprimon «flava ĵurnalismo», komence de 1897, por priskribi la agadon kaj de Pulitzer kaj de Hearst. Al tio kontribuis la sukceso de la rolulo The Yellow Kid en ambaŭ gazetoj.[1]​
https://eo.wikipedia.org/wiki/Flava_%C4%B5urnalism...

Леопольд (Montri la profilon) 2024-februaro-22 07:59:34

Altebrilas:Jes, por solvi problemon, sufiĉas trovi kaj apliki solvon.

Ses kiel distingi faktojn, opiniojn kaj fantaziaĵojn en mondo de propagando kaj de falsaĵoj kreeblaj per AI ?
En la sama maniero: pripensu informon detale.

Altebrilas:Mondskale, estas prefere ke tio okazu sen grava milito.
Militoj okazas pro homa naturo, kaj la naturo de moderna okcidenta kapitalismo. Milito signifas profitojn por kapitalistoj, do, por fari profitojn ili bezonas komenci militon ie. Jugoslavio estas detruita — kien iris ĝia mono? Riĉega Libio estis detruita - kien ĝia mono iris?

Armilkomerco estas tre profita komerco. La tuta mono asignita por Ukrainio finiĝas en la kontoj de armilproduktantoj kaj komercistoj. Ĝi estas nur tre profita komerco por ili.

Same profita komerco estas la vendo de medikamentoj. Oni jam anoncis la baldaŭan aperon de nova viruso, ĉu ne?

Altebrilas:
Niaskale, homarismaj esperantistoj kaj aliaj pacamantoj povas jam provi fari tion, kun espero montri ekzemplon.
En la reala mondo estas centoj da miloj da monaĥejoj, domoj de kulto, preĝejoj, kie oni preĝas por mondpaco. Vi povas vidi la rezulton de ĉi tiu ago en realeco.

PeterSK (Montri la profilon) 2024-februaro-23 04:23:21

Leopoldo, kaj tiuj kiel li vivas en fabellando, kie povas esti nur unu opinio kaj unu Gasudar. Sed kial devigi aliajn homojn havi sian opinion. Kie blanka mieni por nigra kaj nigra mieni por blanka

Леопольд (Montri la profilon) 2024-februaro-23 07:41:46

PeterSK:Leopoldo, kaj tiuj kiel li vivas en fabellando, kie povas esti nur unu opinio kaj unu Gasudar. Sed kial devigi aliajn homojn havi sian opinion. Kie blanka mieni por nigra kaj nigra mieni por blanka
PeterSK pruvis la teknikon de "spegula" retoriko: estas en la virtuala mondo kie PeterSK, kaj tiuj kiel li vivas, estas malpermesite esprimi alian opinion, malsaman ol la "ĝenerale akceptita", kaj ĉiuj amaskomunikiloj kiuj havas malsaman opinion estas malpermesitaj.

Pri "blanka kaj nigra". Ukrainio malkaŝe konfesas naziismon, imitas la 3-an Reich, sed Rusio, kiu batalas kontraŭ naziismo kaj faŝismo, estas akuzata pri faŝismo. okulumo.gif

En reala mondo en Rusujo, vi povas havi kaj esprimi ajnan opinion, kaj vi estos punita ne pro tio, sed pro mensogo pri la ŝtato, la armeo kaj oficistoj. okulumo.gif

Леопольд (Montri la profilon) 2024-februaro-23 07:54:32

Historio ripetas sin

“Delonge estis eble antaŭdiri, ke tiu ĉi furioza malamo, kiun ĉiujare pli kaj pli forte incitis en Okcidento kontraŭ Rusio, iam liberiĝos. Ĉi tiu momento venis...

Estis la tuta Okcidento kiu venis montri sian neadon de Rusio kaj bari ĝian vojon al la estonteco. Oni simple proponis al Rusio memmortigon, rezignon pri la bazo mem de sia ekzisto, solenan agnoskon, ke ĝi estas nenio pli en la mondo ol sovaĝa kaj malbela fenomeno, malbono, kiu postulas korekton.
...
Ne necesas trompi vin pli longe - Rusio, verŝajne, eniros en batalon kun la tuta Eŭropo.
==
© Fedor Tyutchev. 1854

PeterSK (Montri la profilon) 2024-februaro-23 08:21:42

https://www.youtube.com/watch?v=w2iysafhiXM

La sola granda prezidento en Rusio estis Miĥail Sergejeviĉ Gorbaĉov - kiu ne timis sekvi la veron, eĉ se ĝi foje ne estis agrabla

https://www.rg-rb.de/tri-obezyany-simvol-nedeyaniy...

Tri simioj - simbolo de ne fari malbonon
Enketisto amiko mia ofte ŝercis, ke la frazo "vidu nenion, aŭdu nenion, diru al neniu" rilatas al timigitaj aŭ indiferentaj atestantoj de krimo. Sed serioze: de kie venis ĉi tiu termino kaj kion ĝi fakte signifas? Michael Bebel, Wetzlar, Hesio

Reen al la supro