Skip to the content

Stalin, la granda murdisto

by dobri, January 6, 2024

Messages: 326

Language: Esperanto

Altebrilas (User's profile) February 26, 2024, 9:43:37 AM

Kiu decidas pri la difino de mensogo aŭ kalumnio?

Kiam ekzistas dispartigo de la povoj (leĝdona, juĝista kaj ekzekutiva), la unua decidas ekz. pri kio estas mensogo, la dua pri ĉu la ago de la juĝato plenumas tiun difinon, kaj la tria sendas policon por aresti la eventualan kulpulon.

Kiam unu homo aŭ grupo arigas ĉiujn povojn, ili emas uzi tiujn por plifortigo de sia potenco, kaj la reĝimo iĝas iom post iom diktaturo, pro manko de oponantoj.

SlavikDze (User's profile) February 26, 2024, 11:14:08 AM

Al atento de ĉiuj kolegoj, strebantaj al objektiveco, mi proponas jenan intervjuon kun unu el ĉeĥaj analizistoj, kiu asertas, ke Ukrainio proksimiĝas al "gebelseca" totala milito, ke nuntempaj okcidentaj elitoj forgesis pri moralo, plenumante ordonojn de la fremda ŝtato, sed kvankam ĉi tiu degenera procezo tuŝis grandan parton de la mondo, la tempo de malracieco jam forpasas...
https://www.parlamentnilisty.cz/arena/rozhovory/Uk...

Леопольд (User's profile) February 26, 2024, 11:50:15 AM

Altebrilas:Kiu decidas pri la difino de mensogo aŭ kalumnio?

Kiam ekzistas dispartigo de la povoj (leĝdona, juĝista kaj ekzekutiva), la unua decidas ekz. pri kio estas mensogo, la dua pri ĉu la ago de la juĝato plenumas tiun difinon, kaj la tria sendas policon por aresti la eventualan kulpulon.

Kiam unu homo aŭ grupo arigas ĉiujn povojn, ili emas uzi tiujn por plifortigo de sia potenco, kaj la reĝimo iĝas iom post iom diktaturo, pro manko de oponantoj.
Vi tute pravas. Sed, kiel oni diras, "la diablo estas en la detaloj". Ekzemple, en Rusio, mensogoj kaj kalumnio estas distingitaj per komparo de informoj pri la fakto (detaloj de la fakto) kun la reala fakto. Sed en la landoj de "okcidenta civilizacio" oni jam diras al vi, kio precize devas esti konsiderata vera kaj kio estu konsiderata mensogo.

Ekzemple, "Rusio atakis Ukrainion sen kialo" - vi devas konsideri ĝin vera, ĉiuj aliaj interpretoj estas konsiderataj malveraj.

Altebrilas (User's profile) February 26, 2024, 2:56:57 PM

Kiuj estas la aliaj interpretoj?

SlavikDze (User's profile) February 26, 2024, 6:28:50 PM

Nia brava kolego, kiu modeste deklaris sin mem "altebrilulo", dum sia multjara paŝtiĝo ĉi-forume elfurzis jam 4681 mesaĝojn kaj ricevis de ĉi-sajta reganta "ĥunto" 67 probable tre valorajn steletojn.
Nu, tute eblas, ke iuj kolegoj opinias, ke li reale estas valora kaj estiminda forumano, sed mi persone ne rimarkis, ke li iam elmetis iun reale senc-plenan mesaĝon.
Liaflanke mi vidis nur jezuitece-retorikajn demandojn, hipokritajn sentencojn kaj teatrece-patosajn admonojn.

PeterSK (User's profile) February 26, 2024, 7:48:14 PM

Por Leopoldo
:https://www.youtube.com/watch?v=p4QqMKe3rwY

https://www.youtube.com/watch?v=eNvUS-6PTbs

https://www.youtube.com/watch?v=1V0mPufCFPA

paranojaj komunistoj timis eĉ kantojn... ili malpermesis ilin
Uzante la logikon de PeterSK: paranojaj kapitalistoj tiom timas ĉion rusan, ke ili malpermesis ne nur kantojn, sed eĉ la rajton havi alian opinion ol la "ĝenerale akceptita". 
-Mi esperas, ke logiko kaj memoro funkcias.
Dum la 2-a mondmilito ankaŭ en Rusio aŭdiĝis la kantoj de la agresanto - la okupanto, tio estas, germanaj kantoj estis luditaj en la radio kaj en teatroj.
Aŭ ke ili estis paranojaj germanaj

PeterSK (User's profile) February 26, 2024, 7:55:38 PM

En Rusio, la leĝoj jam estas kurba...
Super ĉiu leĝo staras morala kaj la leĝo de Dio.

Леопольд (User's profile) February 27, 2024, 6:50:55 AM

Altebrilas:Kiuj estas la aliaj interpretoj?
Interpretoj de la fakto! okulumo.gif

Леопольд (User's profile) February 27, 2024, 7:20:58 AM

Al PeterSK
PeterSK:
-Mi esperas, ke logiko kaj memoro funkcias.
Dum la 2-a mondmilito ankaŭ en Rusio aŭdiĝis la kantoj de la agresanto - la okupanto, tio estas, germanaj kantoj estis luditaj en la radio kaj en teatroj.
Ĉu ĉi tiuj novaj historiaj malkovroj aŭ nur alia reverkado de historio? Bonvolu publikigi ĉi tie ligilojn por konfirmi vian deklaron, ke en USSR dum la 2-a mondmilito (Rusio tiam estis parto de USSR) “germanaj kantoj estis luditaj en la radio kaj en teatro”!

Via deklaro tre bone ilustras la diferencon inter la komunisma mondkoncepto kaj la nazia.

La 23-an de februaro 1942, omaĝe al la 24-a datreveno de la Ruĝa Armeo, estis eldonita la ordono n-ro 55 de la Popolkomisaro pri Defendo Josif Stalin, kiu emfazis: „Hitleroj venas kaj iras, sed la germana popolo, kaj la germana ŝtato restas.”

La nunaj gvidantoj de la tn. "Okcidenta civilizo" per la amaskomunikilaro organizis nazian/faŝisman sintenon al rusoj. Ŝajne ili rememoras ankaŭ sian historion, ĉar rasa apartigo, naziismo, faŝismo, koncentrejoj - ĉio ĉi originis en "okcidenta civilizacio".

PeterSK (User's profile) February 27, 2024, 8:03:41 AM

Leopoldo estas ridulo.gif)

En Rusio, la leĝoj jam estas kurba...
Super ĉiu leĝo staras morala kaj la leĝo de Dio.

Back to the top