글: 326
언어: Esperanto
Altebrilas (프로필 보기) 2024년 2월 26일 오전 9:43:37
Kiam ekzistas dispartigo de la povoj (leĝdona, juĝista kaj ekzekutiva), la unua decidas ekz. pri kio estas mensogo, la dua pri ĉu la ago de la juĝato plenumas tiun difinon, kaj la tria sendas policon por aresti la eventualan kulpulon.
Kiam unu homo aŭ grupo arigas ĉiujn povojn, ili emas uzi tiujn por plifortigo de sia potenco, kaj la reĝimo iĝas iom post iom diktaturo, pro manko de oponantoj.
SlavikDze (프로필 보기) 2024년 2월 26일 오전 11:14:08
https://www.parlamentnilisty.cz/arena/rozhovory/Uk...
Леопольд (프로필 보기) 2024년 2월 26일 오전 11:50:15
Altebrilas:Kiu decidas pri la difino de mensogo aŭ kalumnio?Vi tute pravas. Sed, kiel oni diras, "la diablo estas en la detaloj". Ekzemple, en Rusio, mensogoj kaj kalumnio estas distingitaj per komparo de informoj pri la fakto (detaloj de la fakto) kun la reala fakto. Sed en la landoj de "okcidenta civilizacio" oni jam diras al vi, kio precize devas esti konsiderata vera kaj kio estu konsiderata mensogo.
Kiam ekzistas dispartigo de la povoj (leĝdona, juĝista kaj ekzekutiva), la unua decidas ekz. pri kio estas mensogo, la dua pri ĉu la ago de la juĝato plenumas tiun difinon, kaj la tria sendas policon por aresti la eventualan kulpulon.
Kiam unu homo aŭ grupo arigas ĉiujn povojn, ili emas uzi tiujn por plifortigo de sia potenco, kaj la reĝimo iĝas iom post iom diktaturo, pro manko de oponantoj.
Ekzemple, "Rusio atakis Ukrainion sen kialo" - vi devas konsideri ĝin vera, ĉiuj aliaj interpretoj estas konsiderataj malveraj.
Altebrilas (프로필 보기) 2024년 2월 26일 오후 2:56:57
SlavikDze (프로필 보기) 2024년 2월 26일 오후 6:28:50
Nu, tute eblas, ke iuj kolegoj opinias, ke li reale estas valora kaj estiminda forumano, sed mi persone ne rimarkis, ke li iam elmetis iun reale senc-plenan mesaĝon.
Liaflanke mi vidis nur jezuitece-retorikajn demandojn, hipokritajn sentencojn kaj teatrece-patosajn admonojn.
PeterSK (프로필 보기) 2024년 2월 26일 오후 7:48:14
:https://www.youtube.com/watch?v=p4QqMKe3rwY
https://www.youtube.com/watch?v=eNvUS-6PTbs
https://www.youtube.com/watch?v=1V0mPufCFPA
paranojaj komunistoj timis eĉ kantojn... ili malpermesis ilin
Uzante la logikon de PeterSK: paranojaj kapitalistoj tiom timas ĉion rusan, ke ili malpermesis ne nur kantojn, sed eĉ la rajton havi alian opinion ol la "ĝenerale akceptita".
-Mi esperas, ke logiko kaj memoro funkcias.
Dum la 2-a mondmilito ankaŭ en Rusio aŭdiĝis la kantoj de la agresanto - la okupanto, tio estas, germanaj kantoj estis luditaj en la radio kaj en teatroj.
Aŭ ke ili estis paranojaj germanaj
PeterSK (프로필 보기) 2024년 2월 26일 오후 7:55:38
Super ĉiu leĝo staras morala kaj la leĝo de Dio.
Леопольд (프로필 보기) 2024년 2월 27일 오전 6:50:55
Altebrilas:Kiuj estas la aliaj interpretoj?Interpretoj de la fakto!
Леопольд (프로필 보기) 2024년 2월 27일 오전 7:20:58
PeterSK:Ĉu ĉi tiuj novaj historiaj malkovroj aŭ nur alia reverkado de historio? Bonvolu publikigi ĉi tie ligilojn por konfirmi vian deklaron, ke en USSR dum la 2-a mondmilito (Rusio tiam estis parto de USSR) “germanaj kantoj estis luditaj en la radio kaj en teatro”!
-Mi esperas, ke logiko kaj memoro funkcias.
Dum la 2-a mondmilito ankaŭ en Rusio aŭdiĝis la kantoj de la agresanto - la okupanto, tio estas, germanaj kantoj estis luditaj en la radio kaj en teatroj.
Via deklaro tre bone ilustras la diferencon inter la komunisma mondkoncepto kaj la nazia.
La 23-an de februaro 1942, omaĝe al la 24-a datreveno de la Ruĝa Armeo, estis eldonita la ordono n-ro 55 de la Popolkomisaro pri Defendo Josif Stalin, kiu emfazis: „Hitleroj venas kaj iras, sed la germana popolo, kaj la germana ŝtato restas.”
La nunaj gvidantoj de la tn. "Okcidenta civilizo" per la amaskomunikilaro organizis nazian/faŝisman sintenon al rusoj. Ŝajne ili rememoras ankaŭ sian historion, ĉar rasa apartigo, naziismo, faŝismo, koncentrejoj - ĉio ĉi originis en "okcidenta civilizacio".
PeterSK (프로필 보기) 2024년 2월 27일 오전 8:03:41
En Rusio, la leĝoj jam estas kurba...
Super ĉiu leĝo staras morala kaj la leĝo de Dio.