Contribuții/Mesaje: 326
Limbă: Esperanto
Altebrilas (Arată profil) 28 februarie 2024, 15:24:42
Ekz. vortoj kiel "milito", "nazio"... ne signifas la samon por ruso aŭ okcidentano.
Леопольд (Arată profil) 29 februarie 2024, 06:58:27
Altebrilas:Ĉu temas pri tiu mesaĝo ?Jes.
Леопольд (Arată profil) 29 februarie 2024, 07:19:07
Altebrilas:La problemo ne estas kiam vorto ne havas klaran signifon por unu aŭ la alian, sed kiam ĝi havas klaran signifon por ambaŭ, sed ne la saman.Por eviti malsamajn interpretojn de unu termino, ekzistas jura difino de la termino.
Altebrilas:La vorto "milito" havas klaran juran difinon, kaj la vorto "nazio" havas enciklopedian (aŭ klarigan vortaran) difinon.
Ekz. vortoj kiel "milito", "nazio"... ne signifas la samon por ruso aŭ okcidentano.
Altebrilas (Arată profil) 29 februarie 2024, 10:31:54
Altebrilas (Arată profil) 29 februarie 2024, 10:35:09
POL Ekstrem-dekstra politika movado ekinta en Eŭropo en la 1930aj jaroj, naciisma, diktatorema kaj kruele rasisma aparte kontraŭ judoj, unue sukcesinta en Germanujo, precipa kaŭzo de la dua mondmilito: la negativa sinteno de naziismo al Esperanto – tute natura, ĉar tia plej ekstrema naciismo-rasismo, unuflanke, kaj internaciismo, kies lingva esprimo estas la Internacia Lingvo, aliflanke, neniel povas kunekzisti – kaŭzis detruon de la Esperanto-Movado en Germanio . → faŝismo
Altebrilas (Arată profil) 29 februarie 2024, 10:50:17
Леопольд (Arată profil) 29 februarie 2024, 11:58:35
Altebrilas:Mi ja scias, ke la vorto "milito " havas juran difinon en Rusio - kaj praktikajn konsekvencojn. Sed bedaŭrinde, la leĝo ne estas la sama en ĉiuj landoj, kaj tio estigas problemon kiam oni uzas internacian lingvon kiel Esperanto.Kiel ajn la juraj konceptoj de "milito" diferencas en diversaj landoj, la ĉefa afero restas - milito oficiale komenciĝas kiam unu ŝtato deklaras militon kontraŭ alia ŝtato.
Estas tial ke ĉiuj militaj agresoj de NATO (defenda alianco) ekde 1945 ne estas nomitaj militoj.
Леопольд (Arată profil) 29 februarie 2024, 12:17:29
Altebrilas:Naziismo, laŭ PreVo:Ni uzu la difinon el PreVo kaj vidu - kio distingas naziismon de aliaj diktatoraj reĝimoj? Ĉi tio estas la deviga ĉeesto de apartigo sur nacia, rasa bazo kaj deklarado de la tuta raso, popolo kaj nacio kulpa.
Historia ekzemplo estas deklari ĉiujn judojn kulpaj, moderna ekzemplo estas deklari ĉiujn rusojn kulpaj
Леопольд (Arată profil) 29 februarie 2024, 12:31:16
Altebrilas:Notinde, ke la artikoloj 106 kaj 107 estis provizoraj kaj aplikiĝis al Germanio kaj ĝiaj aliancanoj.Notinde, ke artikoloj 106 kaj 107 ne estis nuligitaj, tial ili povas esti uzataj en jura praktiko.
Mi ripetas denove: se la agoj de Rusio malobservus la internacian juron aŭ la Ĉarton de UN, la UN-Tribunalo jam estus kondamninta Rusion. Tial ĉiuj deklaroj pri malobservo de la internacia juro de Rusio venas nur de politikistoj kaj amaskomunikiloj, sed ne de advokatoj pri internacia juro.
Altebrilas (Arată profil) 29 februarie 2024, 13:23:10