Kwa maudhui

Stalin, la granda murdisto

ya dobri, 6 Januari 2024

Ujumbe: 326

Lugha: Esperanto

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2024 3:24:42 alasiri

La problemo ne estas kiam vorto ne havas klaran signifon por unu aŭ la alian, sed kiam ĝi havas klaran signifon por ambaŭ, sed ne la saman.

Ekz. vortoj kiel "milito", "nazio"... ne signifas la samon por ruso aŭ okcidentano.

Леопольд (Wasifu wa mtumiaji) 29 Februari 2024 6:58:27 asubuhi

Altebrilas:Ĉu temas pri tiu mesaĝo ?
Jes. okulumo.gif

Леопольд (Wasifu wa mtumiaji) 29 Februari 2024 7:19:07 asubuhi

Altebrilas:La problemo ne estas kiam vorto ne havas klaran signifon por unu aŭ la alian, sed kiam ĝi havas klaran signifon por ambaŭ, sed ne la saman.
Por eviti malsamajn interpretojn de unu termino, ekzistas jura difino de la termino.

Altebrilas:
Ekz. vortoj kiel "milito", "nazio"... ne signifas la samon por ruso aŭ okcidentano.
La vorto "milito" havas klaran juran difinon, kaj la vorto "nazio" havas enciklopedian (aŭ klarigan vortaran) difinon. okulumo.gif

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Februari 2024 10:31:54 asubuhi

Mi ja scias, ke la vorto "milito " havas juran difinon en Rusio - kaj praktikajn konsekvencojn. Sed bedaŭrinde, la leĝo ne estas la sama en ĉiuj landoj, kaj tio estigas problemon kiam oni uzas internacian lingvon kiel Esperanto.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Februari 2024 10:35:09 asubuhi

Naziismo, laŭ PreVo:
POL Ekstrem-dekstra politika movado ekinta en Eŭropo en la 1930aj jaroj, naciisma, diktatorema kaj kruele rasisma aparte kontraŭ judoj, unue sukcesinta en Germanujo, precipa kaŭzo de la dua mondmilito: la negativa sinteno de naziismo al Esperanto – tute natura, ĉar tia plej ekstrema naciismo-rasismo, unuflanke, kaj internaciismo, kies lingva esprimo estas la Internacia Lingvo, aliflanke, neniel povas kunekzisti – kaŭzis detruon de la Esperanto-Movado en Germanio . → faŝismo

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Februari 2024 10:50:17 asubuhi

Notinde, ke la artikoloj 106 kaj 107 estis provizoraj kaj aplikiĝis al Germanio kaj ĝiaj aliancanoj.

Леопольд (Wasifu wa mtumiaji) 29 Februari 2024 11:58:35 asubuhi

Altebrilas:Mi ja scias, ke la vorto "milito " havas juran difinon en Rusio - kaj praktikajn konsekvencojn. Sed bedaŭrinde, la leĝo ne estas la sama en ĉiuj landoj, kaj tio estigas problemon kiam oni uzas internacian lingvon kiel Esperanto.
Kiel ajn la juraj konceptoj de "milito" diferencas en diversaj landoj, la ĉefa afero restas - milito oficiale komenciĝas kiam unu ŝtato deklaras militon kontraŭ alia ŝtato.

Estas tial ke ĉiuj militaj agresoj de NATO (defenda alianco) ekde 1945 ne estas nomitaj militoj. okulumo.gif

Леопольд (Wasifu wa mtumiaji) 29 Februari 2024 12:17:29 alasiri

Altebrilas:Naziismo, laŭ PreVo:
Ni uzu la difinon el PreVo kaj vidu - kio distingas naziismon de aliaj diktatoraj reĝimoj? Ĉi tio estas la deviga ĉeesto de apartigo sur nacia, rasa bazo kaj deklarado de la tuta raso, popolo kaj nacio kulpa.

Historia ekzemplo estas deklari ĉiujn judojn kulpaj, moderna ekzemplo estas deklari ĉiujn rusojn kulpaj

Леопольд (Wasifu wa mtumiaji) 29 Februari 2024 12:31:16 alasiri

Altebrilas:Notinde, ke la artikoloj 106 kaj 107 estis provizoraj kaj aplikiĝis al Germanio kaj ĝiaj aliancanoj.
Notinde, ke artikoloj 106 kaj 107 ne estis nuligitaj, tial ili povas esti uzataj en jura praktiko. okulumo.gif

Mi ripetas denove: se la agoj de Rusio malobservus la internacian juron aŭ la Ĉarton de UN, la UN-Tribunalo jam estus kondamninta Rusion. Tial ĉiuj deklaroj pri malobservo de la internacia juro de Rusio venas nur de politikistoj kaj amaskomunikiloj, sed ne de advokatoj pri internacia juro.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Februari 2024 1:23:10 alasiri

Ĉar tiuj punktoj iĝas tro teknikaj, mi lasas al forumanoj pli kompetentaj ol mi pri juro la zorgon respondi.

Kurudi juu